Аннотация
Vjaĉeslavo Rybakov
Gravitavio «Carido»
Romano
El la rusa tradukis Jurij Finkel
Dankojn pro lingvaj korektoj kaj konsiloj al:
Sergej Verŝinin, Sergio Pokrovskij, Valentin Melnikov, Kalle Kniivilä, Martin Weichert, Bertilo Wennergren, Don Harlow, Nikolai Griŝin
Jurij FinkelLa patro ne sentis inferan odoron
kaj ellasis Satanon al mond'.
Alberto Haushoffer, Moabito, 1944Saguramo
1
Elasta maso de varma vento nehaste ruliĝis renkonte al ni. Ĉio brilis, kvazaŭ jubilante: blua ĉielo, arbaraj bedoj de montetoj, disflugantaj en nebulan foron, helverdaj rubandoj de du riveroj malproksime malsupre, ludila, anguloze ŝvebanta akutpinta bloko de majesta Sveticĥoveli. Kaj — silento. Viva silento. Nur fajfetas en la oreloj vastaĵo, saturita per dolĉa ebrio de genisto, kaj impete ekplaŭdas, ondiĝante pro ventoblovoj, longa blanka robo de Stanjo.
— Kia belo, — afekciite diris Stanjo. — Dio, kia belo! Ĉi tie eblas s...

Отзывы