Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 20 из 26

“Neniu scias, escepte de vi kvar —kaj mi mem, ” respondis Oz. “Mi trompis ĉiun dum tiom da tempo ke mi supozis ke oni neniam sciiĝos. Mi eraregis kiam mi decidis permesi ke vi eniru la Tronoĉambron. Kutime mi rifuzas vidi eĉ miajn regatojn, kaj tial ili kredas min terura. ”

“Sed, mi ne komprenas, ”diris Doroteo, konfuzite.

“Kiel vi povis aspekti granda Kapo al mi? ”

“Tio estis nur trompo, ”respondis Oz. “Bonvolu sekvi min, kaj mi klarigos ĉion al vi. ” Li kondukis ilin en malgrandan ĉambron malantaŭ la Tronoĉambro, kaj ili ĉiuj sekvis lin. Li gestis al unu angulo, en kiu kuŝis la Granda Kapo, fabrikita el multaj tavoloj de papero, kaj kun zorge surpentrita vizaĝo.

“Mi pendigis tion de la plafono per drato, ”diris Oz; Doroteo.

“Sed kion pri la voĉo? ”ŝi demandis.

“Nu, mi estas ventroparolisto, ”diris la vireto, “kaj mi povas ĵeti la sonon de mia voĉo al kiu ajn loko laŭvole; tial vi kredis ke ĝi venas el la Kapo. Jen la aliaj aferoj kiujn mi uzis por trompi vin. ”Li montris al la Birdotimigilo la robon kaj la maskon kiujn li surhavis kiam li aspektis bela Damo, kaj la Stana Lignohakisto vidis ke la terura Besto estis nur aro da haŭtoj kunkudritaj, kun lignaĵoj kiuj elpremis la flankojn. Kaj la Globo de Fajro, nu la Pseŭdosorĉisto ankaŭ pendigis tion de la plafono. Efektive ĝi estis globo de kotono, sed kiam oleo estis surverŝita la globo brulis feroce.

“Vere, ”diris la Birdotimigilo, “vi hontu ke vi estas tia ĉarlatano. ”

“Mi hontas — nepre mi hontas, ”respondis la malgranda viro malgaje; “sed mi povis fari nenion alian. Bonvolu sidiĝi, troviĝas multaj seĝoj; kaj mi rakontos al vi mian historion. ” Do ili sidiĝis kaj aŭskultis dum li rakontis ĉi tiel:

“Mi naskiĝis en Omaha —”

“Sed, tio estas ne malproksime de Kansas! ”kriis Doroteo, ekscitite.

“Vi pravas; sed pli malproksime de ĉi tie, ”li diris, malgaje skuante sian kapon je ŝi. “Kiam mi plenkreskis mi fariĝis ventroparolisto, kaj trejnis min tre lerta majstro. Mi povas imiti ĉian birdon kaj beston. ”Li miaŭis tiel precize kiel katido ke Toton ekatentis kaj ekrigardis ĉiudirekten por trovi kie ŝi estas. “Post iom da tempo, ” pludiris Oz, “tio tedis min, do mi fariĝis balonisto. ”

“Kio estas tio? ”demandis Doroteo.

“Persono kiu supreniras en balono ĉe cirko, por instigi homojn alveni kaj pagi por vidi la cirkon, ”li klarigis.

“Ho, ”ŝi diris; “mi scias. ”

“Nu, unu tagon mi supreniris en balono kaj la ŝnuroj interimplikiĝis tiel ke mi ne povis malsupreniri. Ĝi flugis super la nubojn, tiom alten ke aer fluo kaptis ĝin kaj forportis ĝin multajn, multajn kilometrojn. Dum tago kaj nokto mi veturis tra la aero, kaj e la mateno de la dua tago mi vekiĝis kaj trovis ke la balono flosas super nekonata bela lando.

“Ĝi surteriĝis iom post iom, kaj mi tute ne suferis pro ĝi. Sed mi trovis min inter fremda popolo, kiu, vidinte min veni el la nuboj, kredis ke mi estas granda Sorĉisto. Kompreneble, mi lasis ke ili kredu tion, ĉar ili timis min, kaj promesis fari kion ajn mi volas. ”

“Simple por amuzi min, kaj doni okupatecon al tiuj bonuloj, mi ordonis ke ili konstruu ĉi tiun Urbon, kaj mian palacon; kaj ili faris ĉion volonte kaj bone. Kaj mi ekpensis, ĉar la lando estis tiel verda kaj bela, ke mi nomos ĝin la Smeralda Urbo, kaj por ke la nomo pli bone taŭgu mi metis verdajn okulvitrojn sur ĉiujn personojn, tiel ke ili vidis ĉion verda. ”

“Sed ĉu ne estas ĉio ĉi tie verda? ”demandis Doroteo.

“Ne pli ol en ĉiu alia urbo, ”respondis Oz; “sed kiam vi surhavas verdajn okulvitrojn, nu kompreneble ĉio vidata aspektas verda. La Smeralda Urbo estis konstruita antaŭ tre multaj jaroj, ĉar mi estis junulo kiam la balono portis min ĉi tien, kaj mi estas tre maljuna viro nun. Sed mia popolo surportas verdajn okulvitrojn sur la okuloj de tiom longe ke la plej multaj el ili kredas ke ĝi vere estas Smeralda Urbo, kaj certe ĝi ja estas bela loko, abundas juveloj kaj valoraj metaloj, kaj ĉio bona por feliĉigi onin. Mi ame regas la popolon, kaj ili amas min; sed ekde kiam ĉi tiu Palaco estis konstruita mi enfermas min kaj rifuzis vidi iun ajn el ili.

“Unu el miaj plej grandaj timoj estis pro la Sorĉistinoj, ĉar kvankam mi mem havas tute nenian magian potencon mi baldaŭ trovis ke la Sorĉistinoj vere kapablas fari mirindaĵojn. Kvar Sorĉistinoj ekzistis en ĉi tiu lando, kaj ili regis la popolojn kiuj loĝas en la Nordo kaj Sudo kaj Oriento kaj Okcidento. Feliĉe, la Sorĉistinoj de la Nordo kaj Sudo estis bonaj, kaj mi sciis ke ili ne damaĝos min; sed la Sorĉistinoj de la Oriento kaj Okcidento estis terure fiaj, kaj se ili ne kredus ke mi estas pli potenca ol ili, ili certe detruus min. Do mi vivis konstante timante ilin dum multaj jaroj; do vi povas kompreni kiom mi ĝojis kiam mi informiĝis ke via domo falis sur la Fian Sorĉistinon de la Oriento. Kiam vi venis al mi mi volonte promesus ĉion ajn por ke vi neniigu la alian Sorĉistinon; sed mi devas honte diri ke nun, post ŝia degelo, mi ne povas plenumi miajn promesojn. ”





“Laŭ mia opinio vi estas tre malbona persono, ”diris Doroteo.

“Ho ne, karulino; mi estas tre bona persono; sed mi konfesas ke mi estas tre malkompetenta Sorĉisto. ”

“Ĉu vi ne povas doni al mi cerbon? ”demandis la Birdotimigilo.

“Vi ne bezonas ĝin. Vi lernas ion novan ĉiutage. Bebo havas cerbon, sed ĝi malmulton scias. Nur sperto donas scion, kaj u pli longe vi vivos, des pli multe vi nepre spertos. ”

“Eble, ”diris la Birdotimigilo, “sed mi restos tre malfeliĉa se vi ne donos al mi cerbon. ” La falsa sorĉisto atente rigardis lin.

“Nu, li diris, ĝemante, “mi ne estas lerta magiisto, kiel mi diris; sed se vi vens al mi morgaŭ matene, mi plenigos vian kapon per cerbo. Tamen mi ne povas instrui vin uzi ĝin; vi devos mem eltrovi tion. ”

“Ho, dankon —dankon! ”kriis la Birdotimigilo. Mi eltrovos metodon uzi ĝin, tute certe! ”

“Sed kion pri mia kuraĝo? ”demandis la Leono maltrankvile.

“Vi havas multan kuraĝon, mi certas, ”respondis Oz.

“Vi nur bezonas mem fidon. Ekzistas neniu vivanto kiu ne timas kiam ĉeestas danĝero. Vera kuraĝo signifas fronti danĝeron kiam oni timas, kaj tian kuraĝon vi am havas abunde. ” Eble, tamen malgraŭe mi timas, ”diris la Leono.

“Mi estos tre malfeliĉa krom se vi ne donos al mi tian kuraĝon kiu forgesigas pri timo. ”

“Nu, bone; mi donos al vi tian kuraĝon morgaŭ, ” respondis Oz.

“Kion pri mia koro? ”demandis la Stana Lignohakisto.

“Nu, rilate al tio, ”respondis Oz, “laŭ mi vi malpravas pro via deziro havi koron. Koro plejofte malfeliĉigas. Plej bone estus ke vi komprenu ke al vi tre bonsorte mankas koro. ”

“Pri tio vi kaj mi malsimile opinias, ”diris la Stana Lignohakisto. “Laŭ mia prefero, mi akceptos ĉian malfeliĉfeliĉon senproteste, se vi donos al mi koron. ”

“Bone, ”respondis Oz humile. “Venu al mi morgaŭ kaj vi ricevos koron. Mi ludis esti Sorĉisto dum tiom da jaroj ke mi povos iomete pli ludi. ”

“Kaj nun, ”diris Doroteo, “kiel mi reiros al Kansas? ”

“Ni devos pripensi tion, ”respondis la malgranda viro. “Lasu min konsideri la problemon dum du aŭ tri tagoj kaj mi klopodos elpensi manieron transporti vin super la dezerton. Intertempe vi estos miaj bonvenaj gastoj, kaj dum vi loĝos en la Palaco mia popolo servos vin kaj plenumos vian eĉ plej malgrandan deziron. Nur unu aferon mi petas rekompence pro mia helpo —tia, kia ĝi estas. Vi devos respekti mian sekreton kaj diri al neniu ke mi estas ĉarlatano. ” Ili konsentis diri nenion pri tio kion ili estis trovintaj, kaj reiris al siaj ĉambroj tre gaje. Eĉ Doroteo havis esperon ke

“La Granda kaj Terura Ĉarlatano”, tiel ŝi nomis lin, trovos metodon resendi ŝin al Kansas, kaj se li faros tion ŝi volonte pardonos al li ĉion.