Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 19 из 26

“Kaj kio okazis al ili? ”demandis Doroteo, kiun tre interesis la rakonto.

“Ĉar Kelala estis la unua posedanto de la Ora Ĉapo, ”respondis la Simio, “li la unua faris al ni siajn ordonojn. Ĉar lia novedzino ne toleris vidi nin, li vokis nin ĉiujn al si en la arbaro post la geedziĝo kaj ordonis ke ni ĉiam restu kie ŝi neniam revidos Flugantan Simion, kaj ni volonte obeis lin, ĉar ni ĉiuj timis ŝin. ”

“Neniun alian taskon ni devis fari ĝis la Oran Ĉapon akiris la manoj de la Fia Sorĉistino de la Okcidento, kiu devigis nin sklavigi la Palpbrumojn, kaj poste peli Ozon mem el la Lando de la Okcidento. Nun la Ora Ĉapo apartenas al vi, kaj trifoje vi rajtas ordoni nin. ” Dum la Simireĝo finis sian rakonton Doroteo malsuprenrigardis kaj vidis la verdajn, brilantajn murojn de la Smeralda Urbo antaŭ ili. Ŝi miris pro la rapida flugo de la Simioj, sed al ŝi plaĉis ke la flugo finiĝis. La strangaj bestoj zorge metis la veturintojn antaŭ la pordegon de la Urbo, la Reĝo klinis sin malalten antaŭ Doroteo, kaj post tio li for flugis rapide, sekvate de sia tuta bando.

“Ni tre bone veturis, ”diris la malgranda knabino.

“Jes, kaj ni trovis tre rapidan vojon el niaj problemoj, ”respondis la Leono. “Kiom bonfortune estis ke vi kunportis tiun mirindan Ĉapon! ”

Ĉapitro XV

Ili malmaskas Ozon, la Teruran

Tiam la kvar veturintoj marŝis al la granda pordego de la Smeralda Urbo kaj sonigis la sonorilon. Post plurobla sonigado ĝin malfermis la sama Pordogardisto kiun ili antaŭe renkontis.

“Kion! Ĉu vi revenis? ”li demandis, surprizite.

“Ĉu vi ne vidas nin? ”demandis la Birdotimigilo.

“Sed mi supozis ke vi intencis viziti la Fian Sorĉistinon de la Okcidento. ”

“Ni ja vizitis ŝin, ”diris la Birdotimigilo.

“Kaj ŝi lasis vin foriri? ”demandis la viro, miroplene.

“Ŝi ne povis malpermesi, ĉar ŝi estas degeligita, ” klarigis la Birdotimigilo.

“Degeligita! Nu, jen tre plaĉa informo, ”diris la viro.

“Kiu degeligis ŝin? ”

“Doroteo, ”diris la Leono solene.

“Mirige! ”krietis la viro, kaj li klinis sin vere tre malalten antaŭ ŝi. Post tio li kondukis ilin en sian malgrandan ĉambron kaj prenis la okulvitrojn el la granda kesto, metis ilin sur iliajn okulojn, kaj ŝlosis ilin, same kiel antaŭe. Poste ili trairis la pordon en la Smeraldan Urbon, kaj kiam la popolo sciiĝis per la Pordogardisto ke ili degeligis la Fian Sorĉistinon de la Okcidento ili ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la veturintojn kaj sekvis ilin en granda amaso al la Palaco de Oz. La Soldato kun la Verdaj Lipharoj ankoraŭ gardis la pordon, sed li tuj enlasis ilin, kaj ilin denove renkontis la bela verda knabino, kiu tuj kondukis ĉiun el ili al ties antaŭa ĉambro, por ke ili ripozu ĝis la Potenca Oz pretos akcepti ilin. La Soldato komunikigis la informon rekte al Oz ke Doroteo kaj la aliaj veturintoj revenis, detruinte la Fian Sorĉistinon; sed Oz ne respondis. Ili supozis ke la Potenca Sorĉisto tuj akceptos ilin, sed tio ne okazis. Ili ricevis neniun komunikon de li la sekvan tagon, nek la postsekvan, nek la postpostsekvan. La atendado estis enuiga kaj teda, kaj fine ilin ĉagrenis ke Oz tiel mistraktas ilin, post sia postulo kiu suferigis kaj sklavigis ilin.

Do la Birdotimigilo fine petis ke la verda knabino portu novan komunikon al Oz, dirante ke se li ne tuj permesos ke ili eniru li alvokos la Flugantajn Simiojn por helpi ilin, kaj trovi ĉu aŭ ne li plenumos sian promeson. Kiam la Sorĉisto aŭdis tiun komunikaĵon li timegis kaj sendis ordonon ke ili venu al la Tronĉambro je kvar minutoj post la naŭa horo la sekvan matenon. Li unufoje renkontis la Flugantajn Simiojn en la Lando de la Okcidento, kaj li ne volis rerenkonti ilin. La kvar veturintoj maldormis tiunokte, ĉar ĉiu pripensis la donacon kiun Oz laŭ sia promeso donos. Doroteo endormiĝis nur unufoje, kaj sonĝis ke ŝi estas en Kansas, kie Onklino Em diras al ŝi sian ĝojon ke la knabineto denove estas hejme. Akurate je la naŭa horo la sekvan matenon la verdliphara soldato renkontis ilin, kaj post kvar minutoj ili ĉiuj eniris la Tronĉambron de la Potenca Oz. Kompreneble ĉiu el ili anticipis vidi la Sorĉiston en la formo kiun li antaŭe havis, kaj ĉiun multe surprizis kiam ili ĉirkaŭrigardis kaj vidis tute neniun en la ĉambro. Ili restis proksime al la pordo kaj eĉ pli proksime unu al la alia, ĉar la silento en la malplena ĉambro timigis pli ol ĉiu formo de Oz kiun ili antaŭe vidis. Baldaŭ ili aŭdis Voĉon, kiu ŝajnis veni el loko ie proksima al la supro de la granda kupolo, kaj ĝi diris, solene.

“Mi estas Oz, la Granda kaj la Terura. Kial vi serĉas min? ” Ili rerigardis al ĉiu parto de la ĉambro, kaj, vidinte neniun, Doroteo diris, “Kie vi estas? ”

“Mi estas ĉie, ”respondis la Voĉo, “sed por la okuloj de ordinaraj mortemuloj mi estas nevidebla. Mi nun sidiĝos sur mian tronon, por ke vi konversaciu kun mi. ” Vere, la Voĉo ŝajnis ĝuste tiam soni rekte el la trono mem; do ili marŝis tien kaj staris en vico dum Doroteo diris:

“Oz, ni venis por peti la plenumiĝon de la promeso. ”

“De kiu promeso? ”demandis Oz.

“Vi promesis resendi min al Kansas kiam la Fia Sorĉistino estos detruita, ”diris la knabino.

“Kaj vi promesis doni al mi cerbon, ”diris la Birdotimigilo.

“Kaj vi promesis doni al mi koron, ”diris la Stana Lignohakisto.





“Kaj vi promesis doni al mi kuraĝon, ”diris la Malkuraĝa Leono.

“Ĉu la Fia Sorĉistino vere estas detruita? ”demandis la Voĉo, kaj Doroteo kredis ke ĝi iomete tremas.

“Jes, ”ŝi respondis, “mi degeligis ŝin per sitelo da akvo. ”

“Nu! ”diris la Voĉo, “tio okazis subite! Nu, revenu al mi morgaŭ, ĉar mi bezonas tempon por pripensi la aferon. ”

“Vi jam havis multan tempon, ”diris la Stana Lignohakisto, kolere.

“Ni rifuzas atendi eĉ unu tagon pli, ”diris la Birdotimigilo.

“Plenumu viajn promesojn! ”krietis Doroteo. La Leono opiniis ke taŭgos timigi la Sorĉiston, do li laŭte muĝis plenvoĉe, kaj tiu feroca sono tiom teruris Toton ke li forsaltis alarmite kaj frapegis la ekranon kiu staris en angulo. Dum ĝi brue falis ili rigardis tien, kaj la sekvan momenton ĉiu el ili vere miris. Ĉar ili vidis, staranta en precize tiu loko kiun la ekrano antaŭe kaŝis, malgrandan maljunulon, kun kalva kapo kaj sulketoplena vizaĝo, kiu ŝajne estis egale surprizita kiel ili. La Stana Lignohakisto, levinte sian hakilon, kuris al la vireto kaj kriis, “Kiu vi estas? ”

“Mi estas Oz, la Granda kaj Terura, ”diris la vireto, per tremoplena voĉo, “sed ne batu min —mi petegas! — kaj mi faros kion ajn vi volos. ” Niaj amikoj rigardis lin surprizite kaj ĉagrenite.

Mi kredis ke Oz estas granda Kapo, ”diris Doroteo.

“Kaj mi kredis ke Oz estas bela Damo, ”diris la Birdotimigilo.

“Kaj mi kredis ke Oz estas terura Besto, ”diris la Stana Lignohakisto.

“Kaj mi kredis ke Oz estas Globo de Fajro, ”kriis la Leono.

“Ne; vi ĉiuj eraris, ”diris la malgranda viro humile.

“Mi nur ŝajnigis tion. ”

“Ŝajnigis! ”kriis Doroteo. “Ĉu vi ne estas granda Sorĉisto? ”

“Ĉit, karulino, ”li diris; “ne tiom laŭte parolu, ĉar oni aŭdos vin —kaj mi estus ruinita. Oni supozas ke mi estas Granda Sorĉisto. ”

“Sed vi ja estas, ĉu ne? ”

“Tute ne, karulino; mi estas nur ordinara homo. ”

“Eĉ pli, ”diris la Birdotimigilo, per doloroplena voĉo, “vi estas ĉarlatano. ”

“Ĝuste tiel! ”deklaris la malgranda viro, kunfrotante siajn manojn kvazaŭ la akuzo plaĉis al li; “Mi estas ĉarlatano. ”

“Sed ve! ”diris la Stana Lignohakisto, “do kiel mi akiros mian koron? ”

“Kaj mi mian kuraĝon? ”demandis la Leono.

“Kaj mi mian cerbon? ”ploris la Birdotimigilo, viŝante la larmojn el siaj okuloj per la maniko de sia jako.

“Miaj karaj amikoj, ”diris Oz, “bonvolu ne paroli pri tiaj malgravaĵoj. Konsideru min, kaj mian malfeliĉan situacion pro mia malmaskiĝo. ”

“Ĉu neniu alia scias pri via ĉarlataneco? ”demandis Doroteo.