Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 21 из 26

Ĉapitro XVI

La magia arto de la Granda Ĉarlatano

Nu la sekvan matenon la Birdotimigilo diris al siaj amikoj:

“Gratulu min. Mi finfine ricevos mian cerbon de Oz. Kiam mi revenos mi estos kiaj estas aliaj homoj. ”

“Mi ĉiam ŝatis vin kia vi estas, ”diris Doroteo simple.

“Vi fablas ŝatante Birdotimigilon, ”li respondis.

“Sed certe vi pli alte estimos min kiam vi aŭdos la belegajn pensojn kiujn produktos mia nova cerbo. ”La Birdotimigilo diris adiaŭ al ili per feliĉa voĉo kaj iris al la Tronoĉambro, kie li frapis sur la pordon.

“Envenu, ”diris Oz.

La Birdotimigilo eniris kaj trovis la malgrandan viron sidanta apud la fenestro, profunde pensanta.

“Mi venis por mia cerbo, ”komentis la Birdotimigilo, iom malkviete.

“Ho, jes, sidiĝu en tiu seĝo, mi petas, ”respondis Oz. “Mi bezonas forpreni vian kapon, bonvolu pardoni, sed tio estas necesa por povi meti vian cerbon en la ĝustan lokon. ”

“Nepardonpetinde, ”diris la Birdotimigilo. “Volonte vi deprenu mian kapon, se ĝi estos pli bona kiam vi resurmetos ĝin. ” Do la Sorĉisto mal fiksis lian kapon kaj elprenis la pajlon. Post tio li eniris la malantaŭan ĉambron kaj prenis malgrandan ceramikan poteton da brano, en kiun li metis ankaŭ pinglojn kaj kudrilojn. Forte skuinte ĝin, li metis ĝin en la supron de la kapo de la Birdotimigilo kaj plenigis la vakan spacon per pajlo, por firme teni ĝin. Kiam li finis re fiksi la kapon de la Birdotimigilo sur lian kapon li diris al li,

“Ekde nun vi estos vere pensamanta homo, ĉar mi donis al vi cerbamikan menson. ” La Birdotimigilo estis kaj plaĉita kaj fiera pro la plenumiĝo de lia plej granda deziro, kaj varme dankinte Ozon li reiris al siaj amikoj. Doroteo rigardis lin scivole. Lia kapo ŝvelis pro la cerbo.

“Kiel vi vin sentas? ”ŝi demandis.

“Tre saĝa, efektive”li respondis fervore. “Kiam mi kutimiĝos al mia cerbo mi scios ĉion. ”

“Kial tiuj kudriloj kaj pingloj elpuŝas sin tra l flankon de via kapo? ”demandis la Stana Lignohakisto.

“Tio pruvas ke lia menso estas akra, ”komentis la Leono.

“Nu, mi devas iri al Oz por ricevi mian koron, ” diris la Stana Lignohakisto. Do li marŝis al la Tronoĉambro kaj frapis sur la pordon.

“Envenu, ”vokis Oz, kaj la Hakisto envenis kaj diris,

“Mi venis por mia koro. ”

“Bone, ”respondis la malgranda viro. “Sed mi devos tondi truon en via brusto, por meti vian koron en la ĝustan lokon. Mi esperas ke tio ne dolorigos vin. ”

“Ho, ne, ”respondis la Hakisto. “Mi tute ne sentos ĝin. ” Do Oz elprenis tondilon de stanisto kaj tondis malgrandan, kvadratan truon en la maldekstra flanko de la brusto de la Stana Lignohakisto. Post tio, li iris al ŝranko de tirkestoj kaj elprenis belan koron, tute el silko kaj plenigitan per segeroj.

“Vere bela, ĉu ne? li demandis.

“Jes, ja! ”respondis la Hakisto, al kiu ĝi multe plaĉis. “Sed ĝi estas ĉu amema koro? ”

“Nepre jes! ”respondis Oz. Li metis la koron en la bruston de la Hakisto kaj post tio li remetis la kvadraton el stano, lutante ĝin nete kie ĝi estis eltondita.

“Finite”diris li; “nun vi havas koron kiu fierigus ĉiun ajn homon. Mi bedaŭras ke mi devis fliki vian bruston, sed vere tio estis necesa. ”

“Ne ĝenas min la fliko, ”fervore diris la feliĉa Hakisto. “Mi dankegas vin, kaj mi neniam forgesos vian komplezon. ”

“Ne menciinde, ”respondis Oz. Post tio la Stana Lignohakisto reiris al siaj amikoj, kiuj deziris al li ĉian ĝojon pro lia bona fortuno. Nun la Leono marŝis al l Tronoĉambro kaj frapis sur la pordon.





“Envenu, ”diris Oz.

“Mi venis por mia kuraĝo, ”anoncis la Leono, enirante la ĉambron.

“Bone, ”respondis la malgranda viro. “Mi portos ĝin al vi. ” Li iris al ŝranko kaj etendinte sian brakon ĝis alta breto li deprenis kvadraKuraĝo tan verdan botelon, kies enhavon li verŝis en verd-oran teleron, bele ĉizitan. Metinte tion antaŭ la Malkuraĝan Leonon, kiu flaris ĝin kvazaŭ malŝate, la Sorĉisto diris:

“Trinku. ”

“Kio ĝi estas? ”demandis la Leono.

“Nu, ”respondis Oz, “se ĝi estus en vi, ĝi estus kuraĝo. Vi scias, kompreneble, ke kuraĝo ĉiam estas interna; do oni ne povas nomi ĉi tion kuraĝo antaŭ ol vi glutis ĝin. Tial mi konsilas al vi trinki ĝin kiel eble plej baldaŭ. ” La Leono ne plu hezitis, sed trinkis ĝis la telero estis malplena.

“Kiel vi sentas vin nun? ”demandis Oz.

“Plena de kuraĝo, ”respondis la Leono, kiu reiris ĝoje al siaj amikoj por informi ilin pri sia bona fortuno. Oz, nun sola, ridetis al si pro sia sukceso doni l la Birdotimigilo kaj l la Stana Lignohakisto kaj l la Leono precize tion kion ili kredis deziri. “Kiel mi ne povas esti ĉarlatano? ”li diris, “kiam tiom da personoj devigas min fari tion, kio tute ne estas farebla, kiel scias ĉiu homo? Estis facile feliĉigi la Birdotimigilon kaj la Leonon kaj l Hakiston ĉar ili imagis ke mi povas fari ĉion ajn. Sed bezonata estos pli ol imago por reporti Doroteon al Kansas, kaj mi certas ke mi ne scias kiel fari tion. ”

Ĉapitro XVII

Kiel la balono estis lanĉita

Forpasis tri tagoj dum kiuj Doroteo tute ne ricevis komunikon de Oz. Tiuj estis malfeliĉaj tagoj por la malgranda knabino, kvankam ŝiaj amikoj estis tute feliĉaj kaj kontentaj. La Birdotimigilo diris al ili ke estas bonegaj pensoj en lia kapo; sed li rifuzis diri ilin ĉar li sciis ke nur li mem povas kompreni ilin. Kiam la Stana Lignohakisto marŝadis li sentis sian koron skuiĝi en lia brusto; kaj li diris al oroteo ke li trovas ĝin pli afabla kaj pli amema ol tiu kiun li havis kiam li konsistis el karno. La Leono deklaris ke li timas nenion sur la tero, kaj li volonte frontus armeon aŭ dekduon da ferocaj Kolizuloj. orpasis

Tiel ĉiu en la grupeto estis kontenta escepte de Doroteo, kiu sopiris eĉ pli ol iam antaŭe reiri al Kansas. La kvan tagon, ĝojigante ŝin, Oz ordonis ke ŝi reeniru la Tronĉambron, kaj kiam ŝi eniris li diris afable al ŝi:

“Sidiĝu, karulino; mi kredas ke mi trovis metodon forveturigi vin el ĉi tiu lando. ”

“Al Kansas? ”ŝi demandis fervore.

“Nu, mi ne certas pri Kansas, ”diris Oz, “ĉar mi ne povas eĉ konjekti pri ĝia direkto. Sed la unua tasko estas transiri la dezerton, kaj post tio verŝajne estos facile trovi vian vojon hejmen. ”

“Kiel mi povos transiri la dezerton? ”ŝi demandis.

“Nu, jen mia penso, ”diris la malgranda viro.

“Komprenu, kiam mi venis al ĉi tiu lando mi flugis en balono. Ankaŭ vi venis peraere, vin portis ciklono. o mi kredas ke la plej bona metodo retransiri la dezerton estos peraera. Nu, mi tute ne kapablas krei ciklonon; sed mi pripensadis la eblecojn, kaj mi kredas ke mi povos fari balonon. ”

“Kiel? ”demandis Doroteo.

“Balono, ”diris Oz, “estas el silko, sur kiu estas tavolo de gluo por enteni la gason. Mi havas multan silkon en ĉi tiu palaco, do tute ne estos malfacile fari la balonon. Sed en la tuta lando ne estas gaso por plenigi la balonon, por ke ĝi flugu. ”

“Se ĝi ne flugos, ”komentis Doroteo, “ĝi estos senutila. ”

“Vere, ”respondis Oz. “Sed ekzistas alia rimedo por flugigi ĝin, nome plenigi ĝin per varmega aero. Varmega aero ne estas egale bona kiel gaso, ĉar se la aero malvarmiĝus la balono falus en la dezerton, kaj ni perdiĝus. ”

“Ni! ”kriis la knabino. “Ĉu vi akompanos min? ”

“Jes, certe, ”respondis Oz. “Min enuigas esti ĉarlatano. Se mi elirus ĉi tiun Palacon mia popolo tuj trovus ke mi ne estas Sorĉisto, kaj ili koleriĝus kontraŭ min ĉar mi trompis ilin. “Do mi devas resti fermita en ĉi tiujn ĉambrojn tuttage, kaj estas tre tede. Mi multe preferus reiri al Kansas kun vi kaj reesti en cirko. ”

“Mi ĝuos vian kuneston, ”diris Doroteo.

“Dankon, ” “Dankon, ”li respondis. “Nun, se vi helpos min kunkudri la silkon, ni komencu labori pri la balono. ” Do oroteo prenis kudrilon, kaj tuj kiam Oz tondis striojn de silko ĝustaforme la knabino zorge kunkudris ilin. Unue estis strio el pala verda silko, sekvis strio el malpala verda kaj post tio strio el smeralda verda; ĉar Oz decidis fari la balonon laŭ diversaj nuancoj de la koloro ĉirkaŭ ili. Tri tagoj necesis por kunkudri ĉiujn striojn, sed kiam ĝi estis finita ili havis grandan sakon el verda silko pli ol ses metrojn longa.