Аннотация
AGATHA CHRISTIE
MURDO EN LA ORIENTA EKSPRESO
tradukita el la angla lingvo de ETULO
PARTO 1 – LA FAKTOJĈAPITRO 1 – GRAVA PASAĜERO EN LA TAŬRUSA EKSPRESOEstis preskaŭ la kvina horo en vintra mateno en Sirio. Apud la kajo en Aleppo estis la trajno pompe nomata en la fervojaj horaroj la Taŭrusa Ekspreso. Ĝi konsistis el manĝ-vagono, dorm-vagono kaj du lokaj vagonoj.
Ĉe la ŝtupo de la dorm-vagono staris juna franca leŭtenanto, bele vestita per uniformo, parolanta al malalta viro tiom vestita, ke nenio el li estis videbla escepte de ruĝa nazpinto kaj la du pintoj de liphararo.
Estis glaciige malvarme, kaj tiu deĵoro adiaŭi gravan fremdulon ne estis enviinda, sed Leŭtenanto Dubosc bonhumore faris sian devon. Belsonaj frazoj elvenis el liaj lipoj en eleganta franca lingvo. Tamen, li tute ne sciis pri kio la afero temis. Estis onidiroj, kompreneble, kiel ĉiam estas en tiaj okazoj… La humoro de la generalo – lia generalo – pli kaj pli malboniĝis. ...

Отзывы