Аннотация
Mihhail Bulgakov
Fatalaj ovoj
Novelo
Chapitro I
Curriciuum vitae de Profesoro Persikov
La 16-an de aprilo 1928, vespere, Persikov, profesoro pri zoologio de la 4-a Shtata Universitato kaj direktoro de Moskva Zoologia Instituto eniris sian kabineton, situantan en Zoologia Instituto en la Hercen-strato. La profesoro lumigis la supran duondiafanan globon kaj chirkaurigardis.
Necesas konsideri ghuste tiun malfavoran vesperon kiel komencon de la teruriga katastrofo, samkiel ghuste la profesoron Vladimir Ipatjevich Persikov ni konsideru kiel la unuan kauzon de tiu katastrofo.
Li havis plenajn 58 jarojn. Lia kapo estis rimarkinda, pistilforma, kalva, kun tufoj da flavetaj haroj, hirtighantaj sur la flankoj. La vizagho estis glate razita, la malsupra lipo elstaris antauen. Pro tio la vizagho de Persikov eterne surportis iom kaprican nuancon. Sur la rugha nazo estis eksmodaj malgrandaj okulvitroj en arghentaj kadroj, la okuloj estis bri...

Отзывы