Аннотация
V. Stankiewic
El la vivo de esperantistoj
En la unuaj tagoj de Majo du kunloĝantoj kaj amikoj ― la juristo Aŭgusto Siksten kaj la kuracisto Leono Monblero ― devis disiĝi je longa tempo. Aŭgusto devis transveturi en la urbon N., kie li ricevis la oficon de helpisto de profesoro ĉe la tiea universitato; Leono do restis sur la loko kaj intencis daŭrigi tie ĉi sian medicinan praktikon ĝis la doktora ekzameno, al kiu li jam longe prepariĝadis.
Ne facile estis disiĝi al la junaj homoj, kiuj tre amis unu alian. Ambaŭ inteligentaj kaj noblaj, ambaŭ aldonitaj al siaj sciencaj laboroj, ili havis multajn komunajn punktojn kaj, dank' al la longedaŭra kunloĝado, forte proksimiĝis unu kun alia. Nur unu sola cirkonstanco, kaj nur en la lasta tempo, ilin iom disunuigis: tio ĉi estis malkonsento en la opinioj pri la disvastiĝanta lingvo internacia Esperanto.
Flamiĝema, movema kaj fortirebla, Aŭgusto fariĝis varma adoranto de la nova ideo, kiu kvankam ne detiris lin de la ĉefa...

Отзывы