Аннотация
Aleksandr Puŝkin
Eŭgeno Onegin
Fragmentoj
Tradukis Valentin Melnikov
La Ondo de Esperanto. 2003. № 6 (104)
Valentin Melnikov rakontas
Ĉi tiu dokumento uzas la unikodan signaron UTF-8. Enciklopedio de la rusa vivoValentin Melnikov rakontas Malfacilas klarigi al alinacia leganto, kion signifas Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin (1799–1837) por ĉiuj rusoj. Verŝajne ne eblas diri pli bone, ol diris A.Grigorjev, rusa poeto de la 19a jc.: “Puŝkin estas nia ĉio”. Dum la festado de lia 200-jara jubileo tiu frazo estis ofte ripetata…
Puŝkin fakte kreis la modernan rusan lingvon, formis bazon kaj principojn de la rusa poezio. Se oni vidas ruslingvan poemon sen indiko de aŭtoro kaj dato — oni tuj povas diri senerare, ĉu ĝi estis verkita antaŭ aŭ post Puŝkina tempo.
Apenaŭ kredeblas, ke dum tiom nelonga vivo li sukcesis krei tiom multajn verkojn en plej diversaj ĝenroj: lirikaj miniaturoj, grandaj historiaj poemoj, “malgrandaj tragedioj”, f...

Отзывы