Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 24 из 26

Ankaŭ vidiĝis belaj malgrandaj brutodomoj, kiujn ĉirkaŭis porcelanaj bariloj; kaj multaj bovinoj kaj ŝafoj kaj ĉevaloj kaj porkoj kaj gekokoj, ĉiuj konsistantaj el porcelano, staris en grupoj. Sed plej strangaj estis la homoj loĝantaj en tiu kurioza lando. Troviĝis melkistinoj kaj ŝa fistinoj, kun brilkoloraj korsaĵoj kaj oraj cirkletoj tute kovrantaj la robojn; kaj princinoj kun plej belaj roboj el arĝento kaj oro kaj purpuro; kaj ŝa fistoj vestitaj per ĝisgenuaj kulotoj kiujn ornamis vertikalaj ruĝetaj kaj flavaj kaj bluaj strioj, kaj oraj bukoj sur la ŝuoj; kaj princoj kun juvelkovritaj kronoj sur la kapoj, kaj ili surportis ermenajn robojn kaj satenajn manteletojn; kaj komikaj klaŭnoj kun krisphavaj roboj, kaj rondaj ruĝaj makuloj sur la vangoj kaj altaj, pintaj ĉapoj. Kaj plej strange, la homoj ĉiuj konsistis el porcelano, eĉ iliaj vestoj, kaj ili estis tiel malgrandaj ke la plej alta elili ne estis pli alta ol genuo de Doroteo. Unue neniu eĉ rigardis la alvenintojn, escepte de unu malgranda purpura porcelana hundo kun tre granda kapo, kiu iris al la muro kaj bojis je ili per voĉeto, kaj tuj poste forkuris.

“Kiel ni malsupreniros? ”demandis Doroteo. Ili trovis la eskalon tro peza tiel ke ili ne povis suprentiri ĝin, do la Birdotimigilo faligis sin de la muro kaj la aliaj saltis sur lin por ke la malmola planko ne damaĝu iliajn piedojn. Kompreneble ili zorgis ne fali sur lian kapon por ke la pingloj ne penetru iliajn piedojn.

Kiam ĉiu jam malsupreniĝis sekure ili levis la Birdotimigilon, kies korpo nun estis tre plata, kaj per frapetoj reĝustigis lian pajlon.

“Ni devos transiri ĉi tiun strangan lokon por atingi la alian flankon, ”diris Doroteo; “ĉar estus malsaĝe iri alidirekte ol rekte Suden. ” Ili komencis marŝi tra la lando de la porcelana popolo, kaj jam tuj ili proksimiĝis al porcelana melkistino melkanta porcelanan bovinon. Dum ili proksimiĝis, la bovino subite piedfrapis kaj renversis la tabureton, la sitelon, kaj eĉ la melkistinon mem, kiuj ĉiuj falis sur la porcelanan teron tre brue. Doroteon ŝokis vidi ke kruro de la bovino estis derompita, kaj ke la sitelo kuŝis multe dispecigita, kaj la maldekstra kubuto de la kompatinda melkistino estis noĉita.

“Jen! ”kriis la melkistino kolere. “Vidu kion vi faris! La kruro de mia bovino estas rompita, kaj mi devos konduki ŝin al la riparisto por surgluigi ĝin. Pro kio vi venis ĉi tien kaj timigis mian bovinon? ”

“Mi multe bedaŭras, ”respondis Doroteo, “bonvolu pardoni nin. ” Sed la bela melkistineto estis multe tro ĉagrenita por respondi. ŝi prenis la kruron paŭte kaj forkondukis sian bovinon, la kompatinda besto lamis sur siaj tri kruroj. Forirante la melkistino riproĉege transrigardis sian ŝultron al la mallertaj fremduloj, premante sian noĉitan kubuton al sia flanko. Doroteo multe malĝojis pro tiu akcidento.

“Ni devos esti zorgoplenaj, ”diris la bonkora Hakisto, “por ke ni ne damaĝu tiom ĉi tiujn belajn hometojn ke ili neniam reĝustiĝos. ” Iom poste Doroteo renkontis vere belege vestitan junan princinon, kiu ekhaltis tuj kiam ŝi vidis la fremdulojn kaj komencis forkuri. Doroteo volis pli detale vidi la princinon, do ŝi kure sekvis ŝin; sed la porcelana knabino kriis,

“Ne ĉasu min! Ne ĉasu min! ” Ŝia voĉeto estis tiom timoplena ke Doroteo ekhaltis kaj diris,

“Sed kial? ”

“Ĉar, ”respondis la princino, ankaŭ haltinte, el sendanĝera malproksimo, “se mi kuros mi eble falos kaj rompiĝos. ”

“Sed ĉu ne eblus ripari vin? ”diris la knabino.

“Ho, jes; sed oni neniam estas egale bela post ripariĝo, komprenu, ”respondis la princino.

“Verŝajne ne, ”diris Doroteo.

“Pripensu S-ron Ŝerciston, unu el iaj klaŭnoj, ”pludiris la porcelanulino. “Li ĉiam klopodas stari surkape. Li tiom ofte rompis sin ke cent partoj de li estas riparitaj, kaj li tute ne plu estas bela. Jen, li venas jam nun, vidu mem. ” Efektive, gaja malgranda klaŭno nun venis marŝante direkte al ili, kaj Doroteo povis vidi ke malgraŭ liaj belaj vestoj el ruĝo kaj flavo kaj verdo lin tute kovris fendetoj ĉiudirekten irantaj kiuj klare montris ke li estis multparte riparita. La Klaŭno metis siajn manojn en siajn poŝojn, kaj ŝveliginte siajn vangojn kaj kapoklinetinte al ili senrespekte li diris:

“Mia kara dam’, Pro kio jam Okulo tre rigida? Kvazaŭ estas vi Nenio pli Ol fajrŝovil’ridiga! ”

“Silentu, sinjoro! ”diris la Princino; “jen fremduloj respektendaj! ”

“Mi venis ek’, do jen respekt’”deklaris la Klaŭno, kaj tuj li surkapen stariĝis.

“Ne ĝenu vin S-ro Ŝercisto, ”diris la Princino al Doroteo; “lia kapo estas multe fendita, kaj tio malsaĝigas lin. ”





“Li tute ne ĝenas min, ”diris Doroteo. “Sed vi estas belega, ”ŝi pludiris, “certe mi amegus vin. Ĉu vi permesos ke mi reportu vin al Kansas, kaj metu vin sur la kamenbreton de Onklino Em? Mi povus porti vin en mia korbo. ”

“Tio tre malfeliĉigus min, ”respondis la porcelana Princino. “Sciu ke ĉi tie en nia lando ni loĝas kontente, kaj ni povas paroli kaj ĉirkaŭmoviĝi laŭplaĉe. Sed kiam iu el i estas forprenita iaj artikoj tuj rigidiĝas, kaj i nur staras rekte kaj belaspektas. Kompreneble oni e volas ion alian kiam i estas sur kamenbretoj kaj

ŝrankoj kaj salontabloj, sed niaj vivoj estas multe pli agrablaj ĉi tie en nia propra lando. ”

“Mi neniel volus malfeliĉigi vin! ”krietis Doroteo.

“Do mi nur diros adiaŭ. ”

“Adiaŭ”respondis la princino. Ili zorgoplene marŝis tra la porcelana lando. La bestetoj kaj homoj forkuris por eviti ilin, timante ke la fremduloj rompos ilin, kaj post proksimume horo la marŝantoj atingis la alian flankon de la lando kaj la porcelanan muron. Ĝi estis malpli alta ol la unua, tamen, kaj starante sur la dorso de la Leono ili ĉiuj sukcesis grimpadi al la supro. Post tio la Leono kuntiris siajn krurojn kaj saltis sur la muron; sed ĝuste kiam li saltis li renversis porcelanan preĝejon per sia vosto kaj plene disfrakasis ĝin.

“Domaĝe, ”diris Doroteo, “sed mi vere kredas ke nur tre bonŝance ni ne pli damaĝis tiujn hometojn ol per rompo de kruro de bovino kaj de preĝejo. Ili estas tiom rompeblaj! ”

“Tiel ja estas, ”diris la Birdotimigilo, “kaj mi dankemas ĉar mi konsistas el pajlo kaj ne estas facile rompata. Oni povas sperti multon pli malbonan en la mondo ol esti Birdotimigilo. ”

Ĉapitro XXI

La Leono fariĝas la Reĝo de la Bestoj

Atinginte la mal supron de la porcelana muro, la marŝantoj trovis sin en malagrabla lando, plena de marĉoj kaj kovrita de alta fiherbaro. Estis malfacile marŝi longe sen fali en kotoplenajn truojn, ĉar la herbaro estis densega kaj kaŝis ilin. Tamen, zorgante pri sia marŝado ili sukcesis sekure atingi solidan teron. Sed ĉi tie la lando ŝajnis eĉ pli sovaĝa, kaj post longa enuiga marŝado tra la herbaĵaro ili eniris alian arbaron, kie la arboj estis pli grandaj kaj pli malnovaj ol ĉiuj kiujn ili ĝis tiam vidis.

“Jen arbaro vere belega, ”deklaris la Leono, ĉirkaŭrigardante ĝojoplene; “neniam mi vidis pli belan lokon. ”

“Iom deprima, ”diris la Birdotimigilo.

“Tute ne, ”respondis la Leono; mi volonte loĝus ĉi tie dum la tuta vivo. Rimarku la molecon de la sekaj folioj sub la piedoj kaj la riĉecon kaj verdecon de la musko kroĉiĝinta al la malnovaj arboj. Certe neniu sovaĝa besto povus deziri pli plaĉan hejmon. ”

“Eble nun estas sovaĝaj bestoj en la arbaro, ”diris Doroteo.

“Verŝajne jes, ”respondis la Leono; “kvankam mi neniun vidas ĉirkaŭmarŝanta. ” Ili marŝis tra la arbaro ĝis fariĝis tro mallume por plia marŝado. Doroteo kaj Toto kaj la Leono kuŝiĝis por dormi, dum la Hakisto kaj la Birdotimigilo gardis ilin, kiel kutime. Post la mateniĝo ili rekomencis marŝi. Antaŭ ol ili marŝis grandan distancon ili aŭdis mallaŭtan sonon, kiel de la muĝetado de multaj sovaĝaj bestoj. Toto ploretis iom sed neniu el la aliaj timis kaj ili plu laŭiris la multe uzitan vojeton ĝis ili atingis malferman lokon en la arbaro, en kiu estis kunen venintaj vidis centoj da ĉiuspecaj bestoj. Estis tigroj kaj elefantoj kaj ursoj kaj vulpoj kaj lupoj kaj ĉiu alia ebla besto, kaj dummomente Doroteo timis. Sed la Leono klarigis ke la bestoj diskutas, kaj laŭ ilia kriado kaj muĝado li supozas ke ili sentas gravan minacon. Dum li parolis pluraj bestoj ekrimarkis lin, kaj tuj la tuta bestaro eksilentis kvazaŭ pro magio. La plej granda tigro venis al la Leono kaj klinis sin, dirante,