Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 23 из 26

“Jes ja, ”diris la Birdotimigilo.

“Mi akompanos Doroteon, ”deklaris la Leono, “ĉar mi enuas pro via urbo kaj sopiras la arbaron kaj la kamparon. Mi efektive estas sovaĝa besto, sciu. Ankaŭe, Doroteo bezonos protektanton. ”

“Vi pravas, ”akordis la Hakisto. “Mia hakilo eble povos helpi ŝin; do ankaŭ mi akompanos ŝin al la Lando de la Sudo.

“Kiam do ni ekiros? ”demandis la Birdotimigilo.

“Ĉu vi kuniros? ”ili demandis, surprizite.

“Certe. Sen Doroteo mi ne havus cerbon. ŝi levis min de la stango en la maizkampo kaj venigis min al la Smeralda Urbo. Do mia bona sorto uldiĝas al ŝi, kaj mi neniam apartiĝos de ŝi antaŭ ol ŝi fin fine reiros al Kansas. ”

“Dankon, ”diris Doro-

“Vi ĉiuj estas vere afablegaj deziras komenci kiel eble

“Ni ekiros morgaŭ dis la Birdotimigilo. “Do nun nin, ĉar la marŝado estos teo, kortuŝite. al mi. Sed mi plej baldaŭ. ” matene, respo

Ĉapitro XIX

Ilin atakas la Batalantaj Arboj

Tuj la sekvan matenon Doroteo adiaŭe kisis la belan verdan knabinon, kaj ĉiuj premis la manon de la Soldato kun la Verdaj Lipharoj, kiu marŝis kun ili ĝis la pordego. Kiam la Pordogardisto evidis ilin li miregis ke ili volas foriri el la bela Urbo por renkonti novnovajn problemojn. Sed li tuj malŝlosis iliajn okulvitrojn, kiujn li remetis en la verdan keston, kaj donis al ili multajn bondezirojn por kunporti kun si.

“Vi nun estas nia reganto, ”li diris al la Birdotimigilo, “do nepre vi devos reveni al ni kiel eble plej baldaŭ. ”

“Mi certe evenos se mi povos, ”la Birdotimigilo respondis; “sed unue mi devas helpi Doroteon reiri al sia hejmo. ” Dum Doroteo lastafoje adiaŭis la bonhumoran Gardiston ŝi diris:

“Oni tre afablis al mi en via belo Urbo, kaj ĉiu estis tre ĝentila al mi. Mi ne povas esprimi kiom dankema mi estas. ”

“Ne provu, karulino, ”li respondis. “Ni volonte havus vin kun ni, sed se via deziro estas reiri al Kansas mi esperas ke vi trovos rimedon. ”Li malfermis la pordon de la ekstera muro kaj ili eliris kaj komencis sian marŝadon. La suno brilegis dum niaj amikoj turnis siajn vizaĝojn cele la Landon de la Sudo. Ili estis ĉiuj plejaltspiritaj, kaj ridis kaj interbabiladis. Doroteo denove estis plengita de la espero iri al sia hejmo, kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto ĝojis ĉar ili povis utili al ŝi. Kaj la Leono, nu li flaris la freŝan aeron tre plezure kaj balancis sian voston de flanko al flanko pro pura ĝojo ĉar li denove estas en la kamparo, dum Toto kuris ĉirkaŭ ilin kaj ĉasis la tineojn kaj papiliojn, tutdume gaje bojante.

“Urboloĝado tute ne konvenas por mi, ”komentis la Leono, dum ili rapidpaŝe marŝadis. “Mi perdis multe da mia karno ekde kiam mi ĉesis loĝis tie, kaj nun mi fervoras trovi oportunon montri al la aliaj bestoj kiom kuraĝa mi fariĝis. ”

Ili nun turnis sin kaj lastafoje rigardis la Smeraldan Urbon. Ili vidis nur amason da turoj malantaŭ la verdaj muroj, kaj alte super ĉio estis la pintoj kaj kupolo de la Palaco de Oz.

“Oz ja ne estis malbona Sorĉisto, ”diris la Stana Lignohakisto, dum li sentis sian koron frapadi la flankojn de lia brusto.





“Li sciis doni al mi cerbon, vere tre bonan cerbon, ” diris la Birdotimigilo.

“Se Oz trinkus dozon de la sama kuraĝo kiun li donis al mi, ”aldonis la Leono, “li estus kuraĝa persono. ” Doroteo diris nenion. Oz ne plenumis sian promeson al ŝi, sed li ja klopodis, do ŝi pardonis lin. Ĉar, kiel li diris, li estas bona persono, kvankam li estas malkompetenta Sorĉisto. La marŝado dum la unua tago trairis la verdajn kampojn kaj brilajn florojn kiuj etendiĝis ĉirkaŭ la Smeralda Urbo ĉiu flanke. Ili dormis tiun nokton sur la herbaro, kun nur la steloj super si; kaj ili tre bone ripozis. En la mateno ili plue marŝadis ĝis ili atingis densan arbaron. Tute ne estis eble ĉirkaŭiri ĝin, ĉar laŭaspekte ĝi etendiĝis dekstren kaj maldekstren ĝis preter ilia vidpovo; kaj, krome, ili ne volis riski ŝanĝi sian direkton ĉar ili timis ke ili perdiĝus. Do ili serĉis tiun lokon kie estos plej facile eniri la arbaron. La Birdotimigilo, kiu estis la unua en la vico, fine trovis grandan arbon kiu havis su fiĉe larĝetendajn branĉojn ke estis su fiĉa spaco por ke ili povu marŝi sube. Do li antaŭenmarŝis al la arbo, sed tuj kiam li subiris la unuajn branĉojn ili klinis sin kaj ĉirkaŭvolvis lin, kaj la sekvan minuton li trovis sin levita super la tero kaj ĵetita kapantaŭen inter siajn kunmarŝantojn. Tio ne damaĝis la Birdotimigilon, sed ĝi surprizis lin, kaj li aspektis iom konfuzita kiam Doroteo levis lin.

“Jen alia spaco inter la arboj, ”vokis la Leono.

“Mi la unua provu ĝin, ”diris la Birdotimigilo, “ĉar ne dolorigas min esti disdirekten ĵetita. ”Li marŝis al alia arbo, dum li parolis, sed ĝiaj branĉoj tuj kaptis lin kaj reĵetis

“Estas tre strange, ” kriis Doroteo; “kion ni faru? ”

“Ŝajnas ke la arboj decidis batali kontraŭ nin kaj haltigi nian marŝadon, ” komentis la Leono.

“Mi intencas mem provi, ”diris la Hakisto, kaj surŝultriginte sian hakilon li marŝis al la unua arbo kiu tiom mistraktis la Birdotimigilon. Kiam granda branĉo kliniĝis por kapti lin la Hakisto hakis ĝin tiom feroce ke li duonigis ĝin. Tuj la arbo komencis skuadi siajn branĉojn kvazaŭ pro doloro, kaj la Stana Lignohakisto submarŝis sendanĝere.

“Venu! ”li kriis al la aliaj. “Rapide! ” Ĉiuj antaŭen kuris kaj subiris la arbon sen damaĝo, escepte de Toto, kiun kaptis malgranda branĉo kaj skuis ĝis li hurlis. Sed la Hakisto tuj dehakis la branĉon kaj liberigis la hundeton. La aliaj arboj de la arbaro tute nenion faris por bari ilin, do ili decidis ke nur la unua vico de arboj kapablas fleksi siajn branĉojn, kaj ke verŝajne tiuj arboj estas la policistoj de la arbaro, kaj havas tiun mirigan kapablon por forteni fremdulojn. La kvar marŝantoj facile marŝis inter la arboj ĝis atingi la plej foran randon de la arbaro. Tie, surprizate, ili trovis antaŭ si altan muron el, ŝajne, blanka porcelano. Ĝi estis glata, kiel la surfaco de telero, kaj pli alta ol iliaj kapoj.

“Kion ni faru nun? ”demandis Doroteo.

“Mi faros eskalon, ”diris la Stana Lignohakisto, “ĉar evidente ni devos transgrimpi la muron. ”

Ĉapitro XX

La delikata Porcelana Lando

Dum la Hakisto faris eskalon el ligno kiun li trovis en la arbaro, Doroteo kuŝiĝis kaj dormis, ĉar ŝi estis laca pro la longa marŝado. La Leono ankaŭ kunrulis sin por dormi kaj Toto kuŝiĝis apud li. La Birdotimigilo rigardis la Hakiston labori, kaj diris al li:

“Mi ne povas kompreni kial tiu muro estas ĉi tie, nek el kio ĝi konsistas. ”

“Ripozigu vian cerbon kaj ne ĝenu ĝin pri la muro, ” respondis la Hakisto; “grimpinte ĝin ni scios kio estas ali flanke. ” Post iom da tempo la eskalo estis finita. Ĝi aspektis mallerte farita, sed la Stana Lignohakisto estis certa ke ĝi estas fortika kaj bone taŭgos. La Birdotimigilo vekis Doroteon kaj la Leonon kaj Toton, kaj diris al ili ke la eskalo estas preta. La Birdotimigilo la unua grimpis la eskalon, sed li estis tiom mallerta ke Doroteo devis tuj sekvi lin por neebligi ke li falos. Kiam li metis sian kapon trans la supron de la muro la Birdotimigilo diris,

“Nekredeble! ”

“Plu grimpu, ”kriis Doroteo. Do la Birdotimigilo grimpis pli kaj sidiĝis sur la supron de la muro, kaj Doroteo puŝis sian kapon trans la muron kaj kriis,

“Nekredeble! ”tute same kiel a Birdotimigilo. Toto sekvis, kaj tuj komencis boji, sed Doroteo silentigis lin. Post li la Leono grimpis la eskalon, kaj la Stana Lignohakisto estis la lasta; sed ambaŭ kriis, “Nekredeble! ”tuj kiam ili rigardis trans la muron. Kiam ili ĉiuj sidis en vico sur la supro de la muro ili malsuprenrigardis kaj vidis ion tre strangan. Antaŭ ili estis grande etendiĝanta lando kies planko estis glata kaj brilanta kaj blanka kiel la malsupro de granda telero. Dise staris multaj domoj tute el porcelano kaj brilkoloraj. Tiuj domoj estis tre malgrandaj, la plej granda atingis nur la altecon de la talio de Doroteo.