Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 14 из 26

“Mi estas Oz, la Granda, la Terura, ”parolis la Bruto, per voĉo kiu estis unusola grandega muĝo. “Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min? ”

“Mi estas Hakisto, kaj konsistas el stano. Tial mi ne havas koron, kaj ne povas ami. Mi petas ke vi donu al mi koron por ke mi estu kiaj la aliaj homoj. ”

“Kial mi faru tion? ”demandis la Bruto.

“Ĉar mi petas, kaj nur vi povas plenumi mian peton, ”respondis la Hakisto. Oz iomete muĝis je tio, sed diris, raŭke,

“Se vi efektive deziras koron, vi devos meriti ĝin. ”

“Kiel? ”demandis la Hakisto.

“Helpu Doroteon mortigi la Fian Sorĉistinon de la Okcidento, ”respondis la Bruto. “Kiam la Sorĉistino estos morta, venu al mi, kaj mi tiam donos al vi la plej grandan kaj plej afablan kaj plej ameman koron en la tuta Lando Oz. ” Do la Stana Lignohakisto devis reiri malĝoje al siaj amikoj kaj informi ilin pri la terura Bruto kiun li vidis. Ili ĉiuj miregis pro la multaj formoj kiujn donis al si la Granda Sorĉisto, kaj la Leono diris,

“Se li estos bruto kiam mi vidos lin, mi kiel eble plej laŭte muĝegos kaj tiom timigos lin ke li plenumos ĉiun mian peton. Kaj se li estos la bela damo, mi ŝajnigos salti sur ŝin, kaj tiel devigos ŝin plenumi mian peton. Kaj se li estos la granda Kapo, mi povos fari al li kion mi volos; ĉar mi rulos la Kapon tra la tuta ĉambro ĝis li promesos doni al ni kion ni deziras. Do estu bonesperaj, miaj amikoj, ĉar ja ĉio rezultos bone. ”

La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo kondukis la Leonon al la granda Tronoĉambro kaj petis lin eniri al Oz. La Leono tuj trairis la pordon, kaj ĉirkaŭrigardante li vidis, surprizate, ke antaŭ la trono estas Globo de Fajro, tiom feroca kaj arda ke li apenaŭ kuraĝis rigardi ĝin. Lia unua penso estis ke Oz akcidente ekbrulis kaj konsumiĝas; sed kiam li provis proksimiĝi, la varmego estis tiom intensa ke ĝi komencis bruligi liajn lipharojn, kaj li retrorampis tremante al pozicio pli proksima al la pordo. Venis malalta, trankvila voĉo el la Globo de Fajro, kaj ĉi tiujn vortojn ĝi parolis:

“Mi estas Oz, la Granda kaj Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min? ”Kaj la Leono respondis,

“Mi estas Malkuraĝa Leono, mi timas ĉion. Mi venis al vi por peti ke vi donu al mi kuraĝon, por ke mi reale fariĝu la Reĝo de Bestoj, kiel min oni nomas. ”

“Kial mi donu al vi kuraĝon? ” demandis Oz. Ĉar el ĉiuj Sorĉistoj vi ests la plej granda, kaj nur vi havas kapablon plenumi mian peton, ” respondis la Leono. La Globo de Fajro brulis feroce dum kelka tempo, kaj la voĉo diris,

“Portu al mi pruvon ke mortis la Fia Sorĉistino, kaj tuj tiam mi donos al vi kuraĝon. Sed dum vivos la Sorĉistino vi devos resti malkuraĝa. ” La Leono koleris pro tiu parolo, sed li povis respondi nenion, kaj dum li staris silente rigardante la Globon de Fajro ĝi fariĝis tiom feroce varmega ke li turnis sin kaj kiel eble plej rapide kuris el la ĉambro. Li ĝoje trovis siajn amikojn atendantaj lin, kaj li informis ilin pri la timiga intervjuo kun la Sorĉisto.

“Kion ni faru nun? ”demandis Doroteo malĝoje.

“Nur unu afero estas farebla, ”respondis la Leono, “ni devos iri al la Lando de la Palpbrumoj, elserĉi la Fian Sorĉistinon, kaj detrui ŝin. ”

“Sed eble ni ne povos, ”diris la knabino.

“Tiukaze mi neniam ricevos kuraĝon, ”deklaris la Leono.

“Kaj mi neniam ricevos cerbon, ”diris la Birdotimigilo.

“Kaj mi neniam ricevos koron, ”parolis la Stana Lignohakisto.

“Kaj mi neniam revidos Onklinon Emon kaj Onklon Henrikon, “diris Doroteo, komencante plori.

“Atentu! ”kriis la verda knabino. “La larmoj falos sur vian verdan silkan robon kaj makulos ĝin. ”





Do Doroteo sekigis siajn okulojn kaj diris,

“Mi supozas ke ni devos provi; sed mi nepre ne deziras mortigi, eĉ se tio helpus revidi Onklinon Emon. ”

“Mi akompanos vin; sed mi estas tro malkuraĝa kaj ne povus mortigi la Sorĉistinon, ”diris la Leono.

“Ankaŭ mi kuniros, ”deklaris la Birdotimigilo; “sed mi ne estos granda helpo por vi, ĉar mi estas tro stulta. ”

“Mi estas tro senkora por damaĝi eĉ Sorĉistinon, ” komentis la Stana Lignohakisto; “sed se vi iros mi certe akompanos vin. ” Tial ili decidis komenci sian marŝon jam sekvamatene, kaj la Hakisto akrigis sian hakilon per verda ŝtono kaj ĝuste oleigis siajn artikojn. La Birdotimigilo metigis en sin freŝan pajlon kaj Doroteo metis novan farbon sur liajn okulojn por ke li povu pli bone vidi. La verda knabino, kiu estis tre afabla, plenigis la korbon de Doroteo per plaĉaj manĝaĵoj, kaj ligis sonorileton ĉirkaŭ la kolon de Toto per verda rubando. Ili enlitiĝis tre frue kaj profunde dormis ĝis la taglumiĝo, kiam ilin vekis la kokerikado de verda koko kiu loĝis en la malantaŭa korto de la palaco, kaj la kriado de kokino kiu demetis verdan ovon.

Ĉapitro XII

Serĉante la Fian Sorĉistinon

Tra la stratoj de la Smeralda urbo la Soldato kun la verda barbo kondukis ilin ĝis ili atingis la ĉambron kie loĝas la Pordogardisto. Tiu o ficisto malŝlosis iliajn okulvitrojn por remeti ilin en la grandan keston, kaj post tio li afable malfermis la pordegon por niaj amikoj.

“Kiu vojo iras al la Fia Sorĉistino de la Okcidento? ”demandis Doroteo.

“Neniu vojo, ”respondis la Pordogardisto. “Neniam iu deziras iri tien. ”

“Kiel, do, ni trovos ŝin? ”demandis la knabino.

“Estos facile, ”respondis la viro, “ĉar kiam ŝi sciiĝos ke vi estas en la Lando de la Palpbrumoj ŝi trovos vin, kaj sklavigos vin ĉiujn. ”

“Eble ne, ”diris la Birdotimigilo, “ĉar ni intencas detrui ŝin. ”

“Nu, jen io tute alia, ”diris la Pordogardisto. “Neniu detruis ŝin, ĝis nun, do kompreneble mi supozis ke ŝi sklavigos vin, same kiel la aliajn. Sed estu zorgoplenaj; ĉar ŝi estas fia kaj feroca, kaj eble ŝi ne permesos ke vi detruu ŝin. Iru Okcidenten, sunsubiren, kaj vi nepre trovos ŝin. ” Ili dankis lin kaj adiaŭis lin, kaj turnis sin Okcidenten, marŝante trans kampojn de mola herbaro kun tie kaj tie lekantetoj kaj ranunkoloj. Doroteo plu surportis la belan silkan robon kiun ŝi surmetis en la palaco, sed nun mirigis ŝin vidi ke ĝi ne plu estas verda sed pure blanka. La rubando ĉirkaŭ la kolo de Toto ankaŭ perdis sian verdan koloron kaj estis blanka kiel la robo de Doroteo. La Smeralda Urbo baldaŭ estis longe malantaŭ ili. Dum ili antaŭeniris la tero fariĝis iom post iom malglata kaj montetoplena, ĉar ekzistis nek farmoj nek domoj en tiu lando de la Okcidento, kaj la tero ne estis kultivata. Posttagmeze la suno varmege brilis sur iliajn vizaĝojn, ĉar ne ĉeestis arboj por ombrumi ilin; sekve jam antaŭ noktiĝo Doroteo kaj Toto kaj la Leono laciĝis, kaj kuŝiĝis sur la herbaro kaj endormiĝis, dum la Hakisto kaj la Birdotimigilo gardadis. Nu, la Fia Sorĉistino de la Okcidento havis nur unu okulon, tamen tiu estis vidkapabla kiel teleskopo, kaj povis vidi ĉien. Do, dum ŝi sidis ĉe la pordo de sia kastelo, ŝi ĉirkaŭrigardis kaj vidis Doroteon dormantan, ĉirkaŭatan de siaj amikoj. Ili estis tre for, sed la Fia Sorĉistino koleris ke ili estas en ŝia regno; do ŝi blovis per arĝenta faj filo kiu pendis de ĉeno ĉirkaŭ ŝia kolo. Tuj kuris al ŝi el ĉiu direkto aro da grandaj vulpoj. Ili havis longajn krurojn kaj ferocajn okulojn kaj akrajn dentojn.

“Iru al tiuj uloj, ”diris la Sorĉistino, “kaj disŝiru ilin. ”

“Ĉu vi ne sklavigos ilin? ”demandis la Vulpestro.

“Ne, ”ŝi respondis, “unu estas el stano, kaj unu el pajlo; unu estas knabino kaj alia estas Leono. Neniu el ili taŭgas por laborado, do vi rajtas ŝire dispecetigi ilin laŭvole. ”

“Bone, ”diris la vulpo, kaj li forkuris kiel eble plej rapide, sekvate de la aliaj. Bonfortune la Birdotimigilo kaj la Hakisto estis plene vekaj kaj aŭdis la vulpojn veni.

“Jen mia batalo, ”diris la Stana Lignohakisto; “do restu malantaŭ mi kaj mi renkontos ilin dum ili alvenas. ” Li prenis sian hakilon, kiun li jam akrigis, kaj kiam la Vulpestro venis la Stana Lignohakisto rapide movis sian brakon kaj dehakis la kapon de la vulpo de ĝia korpo, tiel ke ĝi tuj mortis. Tuj kiam li povis relevi sian hakilon alia vulpo alvenis, kaj ankaŭ ĝi falis per la akra rando de la armo de la Stana Lignohakisto. Venis kvardek vulpoj, kaj kvardekfoje po unu vulpo mortis, tiel ke fine ili ĉiuj kuŝis mortaj en amaso antaŭ la Hakisto. Li remetis sian hakilon sur la teron kaj sidiĝis apud la Birdotimigilo, kiu diris,