Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 13 из 26

“Ĉu vi vere rigardos la vizaĝon de Oz la Terura? ”

“Kompreneble respondis la knabino, “se li akceptos vidi min. ”

“Ho, li akceptos vidi vin, ”diris la soldato kiu komunikis ŝian mesaĝon al la Sorĉisto, “kvankam al li ne plaĉas ke homoj petas vidi lin. Efektive, li unue estis kolera kaj diris ke mi devas resendi vin al la loko el kie vi venis. Post tio li demandis min pri via aspekto, kaj kiam mi menciis viajn arĝentajn ŝuojn li estis tre interesata. Laste mi parolis al li pri la marko sur via frunto, kaj li decidis permesi ke vi eniru. ” Ĝuste tiam sonorilo sonis, kaj la verda knabino diris al Doroteo,

“Jen la signalo. Vi devas eniri la Tronoĉambron sola. ” Ŝi malfermis malgrandan pordon kaj Doroteo brave tramarŝis kaj trovis sin en mirinda loko. Ĝi estis granda, ronda ĉambro, kun alta arka plafono, kaj la muroj kaj plafono kaj planko estis kovritaj per grandaj smeraldoj dense kunlokigitaj. En la centro de la plafono estis granda lumo, same brila kiel la suno, kiu briligis la smeraldojn mirige. Sed tio kio plej interesis Doroteon estis la granda trono el verda marmoro kiu staris en la mezo de la ĉambro. Ĝi estis havis la formon de seĝo kaj brilis pro gemoj, same kiel ĉio alia. En la centro de la seĝo estis grandega Kapo, tute sen apoganta korpo aŭ brakoj aŭ kruroj. Sur tiu kapo ne estis haroj, sed ĝi havis okulojn kaj nazon kaj buŝon, kaj ĝi estis pli granda ol la kapo de la plej granda giganto. Dum Doroteo rigardis tion mirante kaj timante la okuloj malrapide turniĝis kaj rigardis ŝin akre kaj senŝanceliĝe. La buŝo moviĝis kaj Doroteo aŭdis voĉon diri:

“Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min? ” La voĉo ne estis tiom timiga kiom ŝi anticipis el la granda Kapo; do ŝi kuraĝe respondis,

“Mi estas Doroteo, la Malgranda kaj Humila. Mi venis por peti vian helpon. ” La okuloj rigardis ŝin penseme dum plena minuto. Post tio diris la voĉo:

“Kie vi akiris la arĝentajn ŝuojn? ”

“Mi akiris ilin de la fia Sorĉistino de la Oriento, kiam mia domo falis sur ŝin kaj mortigis ŝin, ”ŝi respondis.

“Kie vi akiris la markon sur via frunto? ”pludiris la voĉo.

“Tie la bona Sorĉistino de la Nordo kisis min kiam ŝi adiaŭis min kaj sendis min al vi, ”diris la knabino. Denove la okuloj akre rigardis ŝin, kaj vidis ke ŝi diras la veron. Post tio Oz diris,

“Kion vi volas ke mi faru? ”

“Resendu min al Kansas, kie estas miaj Onklino m kaj Onklo Henriko, ”ŝi respondis fervore. “Mi ne amas vian landon, kvankam ĝi ja estas tre bela. Kaj mi estas certa ke Onklino m estas multe malkvieta pro mia tiom longa foresto. ” La okuloj palpebrumis trifoje, kaj post tio ili turniĝis al la plafono kaj subturniĝis al la planko kaj turniĝadis tiel kurioze ke ili ŝajnis rigardi ĉiun parton de la ĉambro. Kaj fine ili denove rigardis Doroteon.

“Kial mi faru tion por vi? ”demandis Oz.

“Ĉar vi estas forta kaj mi estas malforta, ĉar vi estas Granda Sorĉisto kaj mi estas nur senhelpa knabineto, ”ŝi respondis.

“Sed vi estis su fiĉa forta por mortigi la fian Sorĉistinon de la Oriento, ”diris Oz.

“Tio estis nur hazard, ”respondis Doroteo simple; “mi ne ne povis malebligi ĝin. ”

“Nu, ”diris la Kapo, “mi diros al vi mian respondon. Vi ne rajtas supozi ke mi resendos vin al Kansas krom se vi estos rekompence farinta ion por mi. En ĉi tiu lando ĉiu devas pagi pro ĉio ricevita. Se vi volas ke mi uzu mian magion por resendi vin al via hejmo vi unue devos fari ion por mi. Helpu min kaj post tio mi helpos vin. ”

“Kion mi devos fari? ”demandis la knabino.





“Mortigu la fian Sorĉistinon de la Okcidento, ” respondis Oz.

“Sed mi ne povas! ”kriis Doroteo, multe surprizita.

“Vi mortigis la Sorĉistinon de la Oriento kaj vi surportas la arĝentajn ŝuojn, kiuj enhavas potencan sorĉopovon. Nun restas nur unu Fia Sorĉistino en la tuta lando, kaj kiam vi povos diri ke ŝi estas mortinta mi resendos vin al Kansas — sed ne antaŭ tiam. ” La malgranda knabino komencis plori, ĉar ŝi tiom senesperiĝis; kaj la okuloj denove palpebrumis kaj rigardis ŝin malkviete, kvazaŭ la Granda Oz kredas ke ŝi povos helpi lin se ŝi volos.

“Neniam mi mortigis ion ajn, ne intence, ”ŝi ploris; “kaj eĉ se mi volus fari tion, kiel mi povus mortigi la Fian Sorĉistinon? Se vi, kiu estas Granda kaj Terura, ne povas mem mortigi ŝin, kial vi supozas ke mi povus fari tion? ”

“Mi ne scias, ”diris la Kapo; “sed tio estas mia respondo, kaj ĝis la Fia Sorĉistino estos mortinta vi ne revidos viajn Onklon kaj Onklinon. Memoru ke la Sorĉistino Sorĉistino estas Fia —ege Fia —kaj meritas esti mortigita. Nun iru, kaj ne petu revidi min antaŭ ol vi estos plenuminta vian taskon. Malĝoje Doroteo foriris el la Tronoĉambro kaj reiris al kie la Leono kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto atendas por aŭdi kion estis dirinta al ŝi Oz.

“Por mi estas nenia espero, ”ŝi diris malgaje, “ĉar Oz ne resendos min al mia hejmo antaŭ ol mi mortigos la Fian Sorĉistinon de la Okcidento; kaj tion mi neniam povos. ” Ŝiaj amikoj bedaŭris, sed ili ne povis helpi ŝin; do ŝi iris al sia ĉambro kaj kuŝiĝis sur la liton kaj endormiĝis plorante. La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Birdotimigilo kaj diris,

“Venu kun mi, ĉar Oz alvokis vin. ” Do la Birdotimigilo sekvis lin kaj estis permesita eniri la grandan Tronoĉambron, kie li vidis, sidanta sur la smeralda trono, plej belan damon. Ŝi estis vestita per verda silka gazo kaj sur siaj pendantaj verdaj haroj ŝi portis juvelkovritan kronon. Sur ŝiaj ŝultroj kreskis flugiloj kolorbelegaj kaj tiom senpezaj ke ili tremis kiam ajn la plej malforta aermoviĝo atingis ilin. Kiam la Birdotimigilo klinis sin, tiom bele kiom permesis lia pajla enhavo, antaŭ tiu belulino, ŝi rigardis lin dolĉe kaj diris:

“Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min? ” Nu, la Birdotimigilo anticipis vidi la grandan Kapon pri kiu parolis Doroteo, kaj li multe surpriziĝis; sed li respondis brave.

“Mi estas nur Birdotimigilo, plenigita per pajlo. Tial mi ne havas cerbon, kaj mi venis al vi petante ke vi metu cerbon en mian kapon por anstataŭi la pajlon, por ke mi fariĝu tiom homa kia ĉiu alia persono en via regno. ”

“Kial mi faru tion por vi? ”demandis la damo.

“Ĉar vi estas saĝa kaj potenca, kaj neniu alia povas helpi min, ”respondis la Birdotimigilo.

“Mi neniam faras komplezon sen ia rekompenco, ” diris Oz; “sed ĉi tion mi promesas. Se vi mortigos por mi la Fian Sorĉistinon de la Okcidento mi donos al vi abundan cerbaĵon, tiel bonan cerbaĵon ke vi estos la plej saĝa persono en la tuta Lando Oz. ”

“Sed mi kredis ke vi jam petis ke Doroteo mortigu la Sorĉistinon, ”diris la Birdotimigilo, surprizite.

“Tiel estis. Ne gravas al mi kiu mortigos ŝin. Sed antaŭ ol ŝi mortos mi ne plenumos vian peton. Nun foriru, kaj ne petu revidi min antaŭ ol vi meritos la cerbon kiun vi tiom deziras. ” La Birdotimigilo reiris malĝoje al siaj amikoj kaj diris al ili kion diris Oz; kaj Doroteon surprizis aŭdi ke la granda Sorĉisto ne estas Kapo, kia kiam ŝi vidis lin, sed bela damo.

“Malgraŭ tio, ”diris la Birdotimigilo, “ŝi bezonas koron tiom kiom la Stana Lignohakisto. ” La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Stana Lignohakisto kaj diris,

“Oz alvokis vin. Sekvu min. ” Do la Stana Lignohakisto sekvis lin kaj atingis la grandan Tronoĉambron. Li ne sciis ĉu li trovos ke Oz estas bela damo aŭ Kapo, sed li esperis ke li estos bela damo. “Ĉar, ”li diris al si, “se li estos la Kapo, mi certas ke li ne donos al mi koron, ĉar kapo ne havas propran koron kaj tial ne povas senti kun mi. Sed se li estos la bela damo mi petegos koron, ĉar oni diras ke ĉiuj damoj mem estas bonkoraj. ” Sed kiam la Stana Lignohakisto eniris la grandan Tronoĉambron li vidis nek la Kapon nek la Damon, ĉar Oz donis al si la formon de plej timiga Bruto. Ĝi estis preskaŭ granda kiel elefanto, kaj la verda trono ŝajnis apenaŭ su fiĉe fortika por ĝia pezo. La Bruto havis kapon kia tiu de rinocero, sed estis kvin okuloj en ĝia vizaĝo. Kvin longaj brakoj kreskis el ĝia korpo kaj ĝi ankaŭ havis kvin longajn, maldikajn krurojn. Dika, laneca hararo kovris ĉiun parton, kaj pli timigaspekta monstro ne estus imagebla. Feliĉe la Stana Lignohakisto ne havis koron tiutempe, ĉar ĝi bategus laŭte kaj rapide pro teruriĝo. Sed ĉar li estis el nur stano, la Hakisto tute ne timis, kvankam li estis multe senesperiĝinta.