Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 4 из 43



Ĉapitro 3

Kiel Ozma Plenumis la Peton de Doroteo

MI SUPOZAS ke vi jam legis tiom pri la grandioza

Smeralda Urbo ke mi malmulte bezonas priskribi ĝin ĉi tie. Ĝi estas la Ĉefurbo de la Lando Oz, kiu estas prave opiniata la plej alloga kaj ĝuiga felando en la tuta mondo.

La Smeralda Urbo konsistas tute el belaj marmoroj en kiuj estas inkrustita arego da smeraldoj, el kiuj ĉiu estas belege ĉizita kaj granddimensia. Aliaj juveloj estas uzataj por ornami la internon de la domoj kaj palacoj, ekzemple rubioj, diamantoj, sa firoj, ametistoj kaj turkizoj. Sed en la stratoj kaj sur la eksteroj de la konstruaĵoj aperas nur smeraldoj, pro kio la loko nomiĝas la Smeralda Urbo de Oz. Ĝi havis naŭmil sescent kvindek kvar konstruaĵojn, en kiuj loĝis kvindek sepmil tricent dek ok personoj, ĝis kiam mia rakonto komenciĝas.

La tuta ĉirkaŭa lando, kiu etendiĝis ĝis la randoj de la dezerto kiu ĉirkaŭis ĝin ĉiu flanke, estis plena de belaj kaj komfortaj domoj de kultivistoj, en kiuj loĝis la Ozanoj kiuj preferis kamparan vivon al urba vivo.

Ensume pli ol duona miliono da homoj loĝis en la Lando Oz —kvankam kelkaj el ili, kiel vi baldaŭ trovos, ne konsistis kiel ni el karno kaj sango —kaj ĉiu loĝanto de tiu favorata lando estis feliĉa kaj prospera.

Nenia malsano iam koniĝis inter la Ozanoj, kaj tiel neniu iam mortis, krom se li renkontis akcidenton kiu malebligis ke li vivu. Tio vere tre malofte okazis. Ne ekzistis malriĉuloj en la Lando Oz, ĉar tute ne ekzistis mono, kaj ĉia proprietaĵo apartenis al la Reganto. La popolo estis ŝia infanaro, kaj ŝi vartis ilin. Al ĉiu persono la najbaroj donis kion ajn li bezonis por sia uzado, kio estas kiom oni racie rajtas deziri. Kelkaj kultivis la teron kaj kreskigis grandajn kvantojn da grenoj, kiujn oni egale dividis inter la tuta loĝantaro, tiel ke ĉiu havis su fiĉe. Estis multaj tajloroj kaj vestfaristoj kaj ŝufaristoj kaj similaj, kiuj faris aĵojn kiujn povis surporti ĉiu deziranto. Simile, estis juvelistoj kiuj faris personajn ornamaĵojn, kiuj plaĉis kaj beligis la popolon, kaj ankaŭ tiuj ornamaĵoj estis senpagaj por tiuj kiuj petis ilin. Al ĉiu viro kaj virino, ne grave kion li aŭ ŝi produktis por la bono de la komunumo, provizis la najbaroj manĝaĵojn kaj vestojn kaj domon kaj meblojn kaj ornamaĵojn kaj ludilojn. Se hazarde la provizo iam ne su fiĉis, oni prenis pli el la grandaj magazenoj de la Reganto, kiuj poste repleniĝis kiam estis pli da io ol la popolo bezonis.

Ĉiu laboris duontempe kaj ludis duontempe, kaj la homoj ĝuis la laboron tiom kiom la ludadon, ĉar estas bone esti okupata kaj havi farendajn taskojn. Ne ekzistis kruelaj estroj observantaj ilin, kaj neniu ekzistis por riproĉi ilin aŭ kulpigi ilin. Tial ĉiu fieris fari ĉion eblan por siaj amikoj kaj najbaroj, kaj ĝojis kiam ili akceptis liajn produktaĵojn.

Vi scios, per tio kion mi diris al vi, ke la Lando Oz estis rimarkinda lando. Mi ne supozas ke tia aranĝo estus praktika por ni, sed Doroteo certigas al mi ke ĝi bonege funkcias por la popolo de Oz.

Ĉar Oz estis felando, la popolo estis, kompreneble, fepopolo; sed tio ne signifas ke ili ĉiuj estis tre malsimilaj al la homoj de nia propra mondo. Estis ĉiaj kuriozuloj inter ili, sed tute neniu malbonulo kaj neniu kiu posedis egoisman aŭ perforteman naturon. Ili estis pacamaj, bonkoraj, amemaj, kaj gajaj, kaj ĉiu loĝanto adoris la belan knabinon kiu regas ilin, kaj ĝoje obeis ĉiun ŝian ordonon.

Malgraŭ ĉio ĝenerala kiun mi diris, ja ekzistis kelkaj partoj de la Lando Oz ne tiom agrablaj kiel la kultivista lando kaj la Smeralda Urbo kiu estis ĝia centro. Tre for en la Suda Lando loĝis en la montaro aro da kuriozuloj nomataj Martel-Kapuloj, ĉar ili ne havis brakojn kaj uzis siajn platajn kapojn por bati ĉiun kiu proksimiĝis al ili.

Iliaj koloj estis kvazaŭ el kaŭĉuko, tiel ke ili povis eletendi siajn kapojn granddistance, kaj poste retiri ilin al siaj ŝultroj. La Martel-Kapulojn oni nomis la “Sovaĝa Popolo, ”sed ili neniam damaĝis homojn escepte de personoj kiuj ĝenis ilin en la montoj kie ili loĝis.

En kelkaj el la densaj arbaroj loĝis ĉiaj grandaj bestoj; tamen ili estis plejparte sendamaĝaj kaj eĉ amikemaj, kaj konversaciis agrable kun personoj vizitantaj iliajn loĝlokojn. La Kolizuloj —bestoj kun ursecaj korpoj kaj tigrecaj kapoj —iam estis ferocaj kaj sangavidaj, sed eĉ ili estis nun preskaŭ senescepte malsovaĝaj, kvankam kelkfoje unu aŭ alia el ili koleriĝis kaj malagrabliĝis.

Ne tiom malsovaĝaj estis la Batalantaj Arboj, kiuj havis propran arbaron. Se iu proksimiĝis al ili tiuj kuriozaj arboj klinis siajn branĉojn, ĉirkaŭis per ili la entrudiĝintojn, kaj forĵetis ilin.

Sed tiuj malgrablaĵoj ekzistis nur en kelkaj tre foraj partoj de la Lando Oz. Mi supozas ke ĉiu lando havas kelkajn malfeliĉaĵojn, tiel ke eĉ ĉi tiu preskaŭ perfekta felando ne povis esti plene perfekta. Iam ankaŭ ekzistis

fisorĉistinoj en la lando; sed nun tiuj estis ĉiuj jam detruitaj; do, kiel mi diris, nur paco kaj feliĉeco regis en Oz.

Jam delonge Ozma regas ĉi tiun belan landon, kaj neniam estis Reganto pli populara aŭ amata. Laŭdire ŝi estas la plej bela knabino iam konata en la mondo, kaj ŝiaj koro kaj menso estas tiel belaj kiel ŝia korpo.

Doroteo Gale jam plurfoje vizitis la Smeraldan Urbon kaj spertis aventurojn en la Lando Oz, tiel ke ŝi kaj Ozma jam fariĝis firmaj amikoj. La knabina Reganto eĉ faris Doroteon Princino de Oz, kaj ofte petegis ŝin veni al la impona palaco de Ozma kaj por ĉiam loĝi tie; sed Doroteo estis ĉiam lojala al siaj Onklino Em kaj Onklo Henriko, kiuj vartis ŝin ekde kiam ŝi estis bebo, kaj ŝi rifuzis forlasi ilin ĉar ŝi sciis ke ili estus solsentaj sen ŝi.

Tamen, Doroteo nun komprenis ke ĉio estos diferenca por ŝiaj onklo kaj onklino ekde nun, do profunde pripensinte la aferon ŝi decidis peti al Ozma ke ŝi faru por ŝi tre grandan komplezon.

Kelkajn sekundojn post kiam ŝi faris la sekretan signalon en sia malgranda litoĉambro, la knabino el Kansas sidis en bela ĉambro en la palaco de Ozma en la Smeralda Urbo de Oz. Post interŝanĝo de la unuaj amaj kisoj kaj ĉirkaŭbrakumoj, la bela Reganto demandis:

“Kio estas, kara? Mi scias ke io malagrabla okazis al vi, ĉar via vizaĝo estis tre malĝoja kiam mi vidis ĝin en mia Magia Bildo. Kaj kiam ajn vi signalas al mi ke mi transportu vin al ĉi tiu sekura loko, kie vi estas ĉiam bonvena, mi scias ke minacas vin danĝeroj aŭ problemoj. ”

Doroteo ĝemis.

“Ĉifoje, Ozma, ne temas pri mi, ”ŝi respondis. “Sed estas malpli bone, mi kredas, ĉar Onklo Henriko kaj Onklino Em frontas multajn problemegojn, kaj ŝajne ne ekzistas rimedo per kiu ili povos eskapi —nu, certe ne dum ili loĝos en Kansas. ”



“Diru al mi la detalojn, Doroteo, ”diris Ozma, tuj simpatiante.

“Nu, komprenu ke Onklo Henriko estas malriĉa; ĉar la kultivejo en Kansas ne estas vere tre granda, kiel kultivejo. Do unu tagon Onklo Henriko prunteprenis monon, kaj skribis leteron kiu diris ke se li ne repagos la monon oni rajtos preni lian kultivejon kiel pagon.

Kompreneble li ’ticipis pagi per mono gajnita per la kultivado; sed li tute ne povis. Do oni forprenos la kultivejon, kaj Onklo Henriko kaj Onklino Em ne havos loĝlokon. Ili estas tre maljunaj kaj ne povas forte labori, Ozma; do mi devos labori por ili, krom se —”Ozma estis pensema dum la rakonto, sed nun ŝi ridetis kaj premis manon de sia malgranda amikino.

“Krom se kio, kara? ”ŝi demandis.

Doroteo hezitis, ĉar ŝia peto estis tiom signifoplena por ili ĉiuj.

“Nu, ”diris ŝi, “mi volonte loĝus ĉi tie en la Lando Oz, kiel vi ofte invitis min. Sed mi ne povus, sciu, krom se Onklo Henriko kaj Onklino Em povus ankaŭ loĝi ĉi tie. ”

“Kompreneble ne, ”kriis la Reganto de Oz, ridante gaje. “Do, por havi vin, amikineto, ni devas inviti viajn Onklon kaj Onklinon ke ankaŭ ili loĝu en Oz. ”

“Ho, ĉu vi invitos, Ozma? ”kriis Doroteo, kunpremante siajn dikajn manetojn fervore. “Ĉu vi alportos ilin ĉi tien per la Magia Zono, kaj donos al ili belan kultivejeton en la Manĝtula Lando, aŭ la Palpbruma Lando —aŭ iu alia loko? ”

“Certe, ”respondis Ozma, ĝojplena pro la oportuno bonfari al sia amikineto. “Mi delonge pripensas precize tion, Doroteo kara, kaj ofte mi enmensis proponi ĝin al vi. Mi estas certa ke viaj onklo kaj onklino nepre estas bonaj kaj indaj personoj, ĉar alie vi ne tiom amus ilin; kaj por viaj amikoj, Princino, ĉiam estas loko en la Lando Oz. ”

Doroteo ĝojegis, tamen ne estis multe surprizita, ĉar ŝi forte tenegis la esperon ke Ozma kompleze plenumos ŝian peton. Kiam, vere, ŝia potenca kaj fidela amikino rifuzis al ŝi ion ajn?

“Sed vi devos ne nomi min ‘Princino, ’”ŝi diris; “ĉar post nun mi loĝos sur la kultivejeto kun Onklo Henriko kaj Onklino Em, kaj princinoj ne loĝu sur kultivejoj. ”

“Ne Princino Doroteo, ”respondis Ozma, kun sia dolĉa rideto. “Vi loĝos en viaj propraj ĉambroj en ĉi tiu palaco, kaj estos mia konstanta kunulino. ”

“Sed Onklo Henriko —”komencis Doroteo.

“Nu, li estas maljuna, kaj su fiĉe laboris dum sia vivo, ” interrompis la knabina Reganto; “do ni devos trovi lokon por viaj onklo kaj onklino kie ili estos komfortaj kaj feliĉaj kaj ne necesos ke ili laboru pli ol ili volas. Kiam ni transportu ilin ĉi tien, Doroteo? ”

“Mi promesis revidi ilin antaŭ ol ili devos forlasi sian dometon, ”respondis Doroteo; “do —eble la venontan sabaton —”

“Sed kial tiom atendi? ”demandis Ozma. “Kaj kial reveturi al Kansas? Ni surprizu ilin, kaj alportu ilin senaverte ĉi tien. ”

“Mi ne certas ke ili kredas pri la Lando Oz, ”diris

Doroteo, “kvankam mi rakontis al ili pri ĝi multafoje. ”

“Ili kredos kiam ili vidos ĝin, ”deklaris Ozma; “kaj se ili informiĝus ke ili magie veturos al nia felando, eble ili nervoziĝus. Mi opinias ke plej bone estos uzi la Magian Zonon sen averti ilin, kaj post ilia alveno vi povos klarigi al ili kion ajn ili ne komprenas. ”

“Eble tiel estos plej bone, ”decidis Doroteo. “Ne multe utilus ilia restado ĉe la kultivejo ĝis ili estos forpelitaj, ĉar estas multe pli agrable ĉi tie. ”

“Do morgaŭ matene ili venos ĉi tien, ”diris Princino Ozma. “Mi ordonos al Ĵelea Kon fitaĵ, kiu estas la mastrumistino de la palaco, preparigi ĉambrojn por ili, kaj post la matenmanĝo ni prenos la Magian Zonon kaj per ĝi transportos viajn onklon kaj onklinon al la Smeralda Urbo. ”

“Dankon, Ozma! ”kriis Doroteo, kisante sian amikinon danke.

“Kaj nun, ”proponis Ozma, “ni promenu en la ĝardenoj antaŭ ol vesti nin por la manĝo. Venu, Doroteo kara! ”