Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 9 из 17



En febra hasto la nomitaj astronaŭtoj surmetis malpezajn skafandrojn, uzatajn por planedaj esploroj kaj por eliro el ŝipo en la kosman spacon, malproksime de mortiga radiado de steloj.

Mut Ang kritike pririgardis ĉiujn, kontrolis funkciadon de sia skafandro kaj ŝaltis pumpilojn. Ili momente ensuĉis la aeron el la kluza kamero en la ŝipon. Tuj kiam la indikilo de maldenseco atingis verdan strekon, la estro turnis unu post la alia tri fustojn. Sensone, samkiel ĉio, kio okazas en la kosmo, ŝoviĝis flanken kirasaj platoj, la izola tavolo kaj la skatolo de aera ĉelo. Desaltis ronda kovrilo de la elira luko, kaj tuj hidraŭlikaj tuboj elpremis supren la plankon de la kluza kamero. La kvar astronaŭtoj trovis sin sur alto de kvar metroj super la antaŭa parto de «Teluro», sur ronda, ĉirkaŭbarita placeto, la tiel nomata placeto de supra vido.

La fremda stelŝipo en zono de bluaj lumoj estis tute blanka. Ĝi havis ne spegulan metalan surfacon, reflektantan ĉiujn specojn de kosmaj radioj, kiel la kiraso de «Teluro», sed la malbrilan, lumantan per helega blanko de monta neĝo. Nur la centra ringo estis plu eliganta malfortan bluan brilon.

La giganta ŝipo estis rimarkeble alproksimiĝanta al «Teluro». En la kosma spaco, malproksime de ajnaj gravitkampoj, ambaŭ stelŝipoj estis senteble altirantaj unu la alian, kaj tio estis atesto de tio, ke la ŝipo de la fremda mondo konsistis ne el kontraŭmaterio. «Teluro» elmetis el la maldekstra flanko gigantajn alterigajn apogilojn en aspekto de teleskopecaj risortaj tuboj.

La ekstremaĵoj de la tuboj estis provizitaj per kusenoj el elasta plasto kun defenda tavolo por la okazo, se tio, kion oni devis tuŝi en la kosmo, evidentiĝus konsistanta el kontraŭmaterio. La kupolsimila pruo de la fremda stelŝipo montriĝis supre per nigra oscedo, simila al buŝo, malfermiĝinta en impertinenta subrido. De tie elŝoviĝis balkono, ĉirkaŭbarita per oftaj maldikaj fostetoj. En la nigra faŭko ekmoviĝis io blanka. La tri kamaradoj de Afra aŭdis ŝian elŝiriĝintan ĝemon de elreviĝo. Kvin morte palaj, neproporcie larĝaj figuroj aperis sur la elstaranta placeto de la stelŝipo. Per la alto proksimume konformante al la homoj de la Tero, ili estis multe pli dikaj, la dorsoj ĝibis per krestosimilaj elstaraĵoj. Anstataŭ rondaj diafanaj helmoj de la teranoj sur la ŝultroj de la fremduloj, levitaj per transversaj rulaĵoj, lokiĝis io simila al granda kalkeca konko, turnita per la konveksaĵo malantaŭen. Antaŭe estis ventumile disirantaj kaj elstarantaj grandaj dornoj, kreantaj markezon, sub kiu la nedistingebla mallumo estis nur ete rebriletanta per nigra vitro.

La unua aperinta figuro faris abruptan geston, el kiu iĝis klare, ke la fremduloj havas du brakojn kaj du krurojn. La blanka ŝipo turniĝis per la pruo al la flanko de la tera stelŝipo kaj elmetis je pli ol dudek metroj balgon el platoj de ruĝa metalo.

Mola risorta puŝo — kaj ambaŭ ŝipoj kontaktis. Sed sur la ekstremaĵoj de la apogiloj ne ekbrilis blindiga fulmo de plena atoma disfalo, enkapsuligita per fortega magneta kampo: la materio de la renkontiĝintaj stelŝipoj estis la sama.

La starantoj sur la vida placeto de «Teluro» ekaŭdis en siaj telefonoj mallaŭtan kontentan subridon de la estro kaj interrigardis en nekompreno.

— Mi intencas konsoli ĉiujn, kaj antaŭ ĉio Afra-n, — diris Mut Ang. — Imagu al vi nin el ilia vidpunkto! Vezikaj pupoj kun artikaj ekstremaĵoj kaj grandaj rondaj kapoj… malplenaj je tri kvaronoj!

Afra sonore ekridis.

— Tuta afero estas en enhavo de la skafandroj, en tio, kio estas tie interne, kaj ekstere — estas arbitra afero!

— Da kruroj kaj da brakoj estas samtiom, kiom ĉe ni, — komencis Kari.

Sed tiam ĉirkaŭ la metala skeleto, elmetita de la blanka ŝipo, aperis faldita blanka ingo, per malplena maniko etendiĝinte al «Teluro». La antaŭa figuro sur la placeto, en kiu Mut Ang intuicie divenis estron, samrangan kun li, komencis fari gestojn, ne lasantajn dubojn, alproksimigante al la brusto la etenditajn al «Teluro» manojn. La homoj ne devigis atendi sin kaj elmetis el la malsupra parto de la ŝipkorpo kunigan tubon-galerion, uzatan por komunikado inter ŝipoj en la spaco. La galerio de «Teluro» havis cirklan sekcon, tiu de la blanka stelŝipo — vertikale elipsan. La teraj teĥnikistoj rapide faris el mola ligno transiran kadron. En la kosma frosto la ligno momente ŝanĝis sian molekulan strukturon kaj iĝis pli firma, ol ŝtalo. Dum tiu tempo sur la elstaraĵo de la fremda ŝipo aperis kubo el ruĝa metalo kun nigra antaŭa muro — ekrano. Du blankaj figuroj kliniĝis super ĝi, rektiĝis kaj depaŝis. Antaŭ rigardoj de la teranoj sur la ekrano eklumis io simila al homa figuro, kies supra parto estis ritme larĝiĝanta kaj mallarĝiĝanta. Etaj blankaj sagoj jen impetadis internen de la figuro, jen elflugadis eksteren.

— Genie simple: spirado! — ekkriis Afra. — Ili montros al ni, per kio ili spiras, konsiston de sia atmosfero, sed kiel?

Kvazaŭ respondante al ŝia demando, la spiranta modelo sur la ekrano malaperis, anstataŭiĝinte per nova figuro. Nigra punkto en grizeta ringa nubeto — sendube, nukleo de atomo, ĉirkaŭita de maldikaj orbitoj de lumantaj punktoj — elektronoj. Mut Ang eksentis, kiel kunpremiĝis la gorĝo, li ne povis diri eĉ vorton. Sur la ekrano estis jam kvar figuroj: du en la centro, unu sub la alia, ligitaj per dika blanka streko, kaj du flankaj, kunigitaj per nigraj sagoj.

Ĉiuj teranoj kun batantaj koroj estis kalkulantaj la elektronojn. La malsupra estis, evidente, la ĉefa elemento de oceano: unu elektrono ĉirkaŭ la nukleo — hidrogeno. La supra, la ĉefa elemento de atmosfero kaj spirado: naŭ elektronoj ĉirkaŭ la nukleo — fluoro!

— Ho-o! — vee ekkriis Afra Devi. — Fluoro!..





— Kalkulu, — interrompis la estro, — maldekstre supre — ses elektronoj: karbono, dekstre — sep: nitrogeno. Do jen, nun ĉio klaras. Diru, ke oni faru saman tabelon de nia atmosfero kaj de nia metabolo — ĉio estas sama, sed anstataŭ la centra supra, fluoro, ĉe ni estas oksigeno kun ĝiaj ok elektronoj. Kiel domaĝe, despere domaĝe!

Kiam la teranoj elŝovis sian tabelon, la astronaŭtoj rimarkis, kiel ŝanceliĝis la antaŭa blanka figuro sur la placeto de sia ŝipo kaj alportis la manon al la konko de sia skafandro per la gesto, komprenebla por homo de la Tero. Verŝajne, samajn sentojn, sed eĉ pli fortajn, havis la estro de la fremda stelŝipo.

La sama blanka figuro transfleksiĝis trans la baron de la placeto kaj faris per la mano abruptan svingon, kvazaŭ dishakante ion en la vakuo. La dornaj elstaraĵoj de lia kapa konko minace kliniĝis al «Teluro», kiu situis je kelkaj metroj sub la blanka ŝipo. Poste la estro de la fremduloj levis ambaŭ manojn kaj movis ilin malsupren en ioma distanco unu de la alia, kvazaŭ montrante du paralelajn ebenojn.

Mut Ang ripetis lian geston. Tiam la estro de la fremda stelŝipo alte levis unu manon en gesto de senvorta saluto, turnis sin kaj malaperis en la nigra faŭko. Lin sekvis la ceteraj.

— Iru ankaŭ ni, — diris Mut Ang, premante la mallevan stangon.

Afra eĉ ne sukcesis rigardi al la belega brilado de steloj en la nigra malpleno de la kosmo, kiu ĉiam metadis ŝin en specialan kontemplan ekstazon.

La luko fermiĝis, ekbrilis prilumo de la kluza kamero, iĝis aŭdebla facila siblado de pumpiloj — la unua signo de tio, ke la aero atingis teran densecon. La stelŝipanoj komencis demeti la skafandrojn.

— Ĉu ni konstruos vandojn, kaj poste kunigos la galeriojn? — demandis Jas Tin la estron, ĵus liberiĝinte de la helmo.

— Jes. Ĝuste tion volis diri la estro de ilia stelŝipo. Kia malfeliĉo: sur ilia planedo la gaso de la vivo estas fluoro, morte venena por ni! Kaj por ili estas same venena nia oksigeno. Multaj niaj materialoj, farboj kaj metaloj, persistaj en nia oksigena atmosfero, povas detruiĝi ĉe tuŝo kun ilia spirado. Anstataŭ akvo ĉe ili estas fluora hidrogeno — ĝuste tiu fluorida acido, kiu ĉe ni solvas vitron kaj detruas preskaŭ ĉiujn mineralojn, en kies konsiston eniras silicio, facile solviĝanta en fluora hidrogeno. Jen kial ni devas meti diafanan vandon, rezistan kontraŭ oksigeno, kaj ili metos la sian, el substanco, ne detruata de fluoro. Sed ni iru, ni devas hasti. Ni diskutos ĉion, dum estos farata la vando!

Malbrila blua planko de bufra kamero, disiganta la loĝajn ejojn disde la motoroj de «Teluro», iĝis ĥemia metiejo. Dika folio de kristale diafana plasto estis elfandita el ĥemiaĵoj, preparitaj jam sur la Tero, kaj nun estis malrapide cementiĝanta, travarmigata per hejtaj tapiŝoj. La neatendita obstaklo faris neebla la rektan komunikadon de la teranoj kun la fremduloj.

La blanka ŝipo montris neniajn vivsignojn, kvankam observantoj senĉese observadis ĝin ĉe la panoramaj ekranoj.

En la biblioteko de «Teluro» bolis laboro. Ĉiuj ŝipanoj estis elektantaj stereofilmojn kaj magnetajn fotoregistraĵojn pri la Tero, reproduktaĵojn de plej bonaj artaĵoj. Urĝe estis preparataj diagramoj kaj desegnaĵoj de matematikaj funkcioj, skemoj de kristalaj latisoj de substancoj, plej disvastiĝintaj en la tera krusto, sur aliaj planedoj kaj sur la Suno. Oni estis reguligantaj grandan stereoekranon, enmetadis en tegilon, rezistan al fluoro, harmonan sonigilon, precize transdonantan homan voĉon.

Dum mallongaj paŭzoj de manĝo kaj ripozo la astronaŭtoj pridiskutadis la neordinaran atmosferon de la patrujo de la renkontitaj kosmaj vojaĝantoj.

Cirkulado de substancoj, uzanta radian energion de la suno kaj permesanta al la vivo ekzisti kaj akumuli energion en lukto kontraŭ disipado de energio — entropio, — nepre devis ankaŭ ĉe la fremduloj sekvi la ĝeneralan skemon de la teraj transformiĝoj. Libera aktiva gaso, ĉu oksigeno, ĉu fluoro, ĉu ajna alia, povis akumuliĝi en la atmosfero nur rezulte de vivagado de vegetaĵoj. Animala vivo, inklude la homon, eluzadis oksigenon aŭ fluoron, ligante ĝin kun karbono — la ĉefa elemento, el kiu konsistis korpoj kaj de vegetaĵoj, kaj de animaloj.

Sur la fremda planedo devis esti fluorhidrogena oceano. Malkomponante helpe de radia energio de sia suno fluoran hidrogenon, same kiel ĉe ni sur la Tero akvon (oksigenan hidrogenon), vegetaĵoj de tiu planedo akumuladis karbonhidratojn kaj eligadis liberan fluoron, per kiu mikse kun nitrogeno spiradis homoj kaj animaloj, ricevante energion de brulado de karbonhidratoj en fluoro. Animaloj kaj homoj devis elspiri fluoran karbonon kaj fluoran hidrogenon.

Tia metabolo donas unu-kaj-duon-oble pli multe da energio, ol la tera kun ĝia oksigena bazo. Estas ne mirinde, ke ĝi servis por evoluo de supera pensanta vivo. Sed dialektike pli granda aktiveco de fluoro kompare kun oksigeno postulas ankaŭ pli fortan radiadon de suno. Por ke radia energio estu kapabla malkomponi molekulojn de fluora hidrogeno en vegetaĵa fotosintezo, necesas ne flav-verdaj radioj, kiel por akvo, sed radioj de pli potencaj kvantumoj, bluaj kaj violaj. Estas evidente, ke la suno de la fremduloj estas blua alttemperatura stelo.