Страница 1 из 17
Parto 1
Tra nebulo de forgeso, teganta la konscion, traŝiriĝis la muziko. «Ne dormu! Apati' estas venko de la Entropio!..» La vortoj de la fama ario vekis kutimajn asociaĵojn de la memoro kaj ekkondukis, ektrenis post si ĝian senfinan ĉenon.
La vivo estis revenanta. La giganta ŝipo plu tremeradis, sed aŭtomataj meĥanismoj sencede daŭrigis sian aferon. Kirloj de energio ĉirkaŭ ĉiu el tri defendaj kloŝoj haltigis sian nevideblan turniĝon. Dum kelkaj sekundoj la kloŝoj, similaj al grandaj abelujoj el senbrila verda metalo, restis en la antaŭa pozicio, poste ili subite kaj samtempe desaltis supren kaj malaperis en ĉeloj de la plafono, inter komplika plektaĵo de tuboj, traboj kaj dratoj.
Du homoj restis senmovaj en profundaj foteloj, ĉirkaŭitaj de ringoj — la bazoj de la malaperintaj kloŝoj. La tria singarde levis la peziĝintan kapon kaj subite facile skuis la malhelajn harojn. Li levis sin el profundo de la molega izolo, eksidis kaj klinis sin antaŭen, por legi indikojn de aparatoj. Ili multope kovris klinitan helan tabulon de granda regpanelo, etendiĝinta transverse de la tuta ejo je duonmetro for de la foteloj.
— Ni eliris el la pulsado! — aŭdiĝis certa voĉo. — Ĉu vi denove rekonsciiĝis plej frue, Kari? Ideala sano por astronaŭto!
Kari Ram, elektronika meĥanikisto kaj astronavigaciisto de la stelŝipo «Teluro», momente turniĝis, renkontinte ankoraŭ nebulan rigardon de la estro.
Mut Ang, kun peno moviĝante, faciligite suspiris kaj ekstaris antaŭ la regpanelo.
— Dudek kvar parsekoj… Ni pasis la stelon. Novaj aparatoj ĉiam estas neprecizaj… pli ĝuste, ni malbone regas ilin… Eblas malŝalti la muzikon. Tej vekiĝis!
Kari Ram ekaŭdis en la veninta silento nur malglatan spiradon de la rekonsciiĝinta kamarado.
La centra stirejo de la stelŝipo similis al sufiĉe granda ronda halo, fidinde kaŝita en profundo de la giganta ŝipo. Super la aparataj regpaneloj kaj hermetikaj pordoj la ejon ĉirkaŭis blueta ekrano, kreante plenan ringon. Antaŭe, laŭ la centra akso de la ŝipo, en la ekrano estis eltranĉaĵo, en kiu troviĝis diafana, kiel kristalo, disko de lokalizilo kun diametro preskaŭ je du homaj altoj. La grandega disko kvazaŭ fandiĝis kun la kosma spaco kaj, rebriletante en lumetoj de aparatoj, similis al nigra diamanto.
Mut Ang faris nekapteblan movon, kaj tuj ĉiuj tri homoj, troviĝantaj en la stirejo, per preskaŭ sama gesto ŝirmis la okulojn. Kolosa oranĝkolora suno ekbrilis en la maldekstra flanko de la ekrano. Ĝia lumo, malfortigita per potencaj filtriloj, estis apenaŭ eltenebla.
Mut Ang balancis la kapon.
— Ankoraŭ nemulte, kaj ni traflugus la kronon de la stelo. Mi ne plu metu tiom precizan kurson. Estas multe pli sekure pasi flanke.
— Ĝuste per tio danĝeras la novaj pulsaj stelŝipoj, — respondis el profundo de la fotelo Tej Eron, la asistanto de la ŝipestro kaj la ĉefa astrofizikisto. — Ni faras kalkulon, kaj poste la ŝipo kuras blinde, kiel pafo en mallumon. Kaj ni estas same senvivaj kaj blindaj interne de la defendaj kirlaj kampoj. Al mi ne plaĉas tiu maniero de flugo en la kosmon, kvankam ĝi estas pli rapida, ol ĉio, kion povis elpensi la homaro.
— Dudek kvar parsekoj! — ekkriis Mut Ang. — Kaj por ni pasis kvazaŭ momento…
— Momento da dormo, simila al morto, — morne kontraŭis Tej Eron, — kaj entute sur la Tero…
— Ni prefere ne pensu, — rektiĝis Kari Ram, — ke sur la Tero pasis pli ol sepdek ok jaroj. Multaj el la amikoj kaj la proksimuloj mortis, multo ŝanĝiĝis… Kio do estos, kiam…
— Tio estas neevitebla en malproksima vojo kun ajna sistemo de stelŝipo, — trankvile diris la estro. — Sur «Teluro» la tempo por ni iras speciale rapide. Kaj, kvankam ni foriras plej malproksime en la kosmon, ni revenos preskaŭ samaj…
Tej Eron aliris la komputilon.
— Ĉio estas senriproĉa, — diris li post kelkaj minutoj. — Tio estas Cor Serpentis , aŭ, kiel ĝin nomis antikvaj arabaj astronomoj, Unuk al Haj — la Koro de la Serpento. Ĉar tiu stelo estas en la mezo de la longa stelfiguro.
— Kaj kie do estas ĝia proksima najbaro? — demandis Kari Ram.
— Ĝin ŝirmas disde ni la ĉefa stelo. Vidu, la spektro estas K-nul. Niaflanke estas eklipso, — respondis Tej.
— Disŝovu ŝildojn de ĉiuj riceviloj! — ordonis la estro.
Ilin ĉirkaŭis senfunda nigro de la kosmo. Ĝi ŝajnis pli profunda, ĉar maldekstre kaj malantaŭe brilis per oranĝ-ora fajro la Koro de la Serpento, superinte ĉiujn stelojn kaj la Laktan Vojon. Nur malsupre, disputante kun ĝi, flame brilis blanka stelo.
— La Epsilono de la Serpento estas tute proksime, — laŭte diris Kari Ram.
La juna astronavigaciisto deziris meriti aprobon de la estro. Sed Mut Ang silente rigardis dekstren, kie kontrastis per pura blanka lumo malproksima kaj hela stelo.
— Tien foriris mia antaŭa stelŝipo «Suno», — malrapide eldiris la estro, eksentinte malantaŭ sia dorso atendan silenton, — al novaj planedoj…
— Do, ĉu tio estas Alfekka en la Norda Krono?
— Jes, Ram, aŭ, se vi deziras la eŭropan nomon, — la Gemo… Sed ek al la laboro!
— Ĉu mi veku la ceterajn? — kun preteco demandis Tej Eron.
— Por kio? Ni faros unu aŭ du pulsadojn, se konvinkiĝos, ke antaŭe estas malplene, — respondis Mut Ang. — Ŝaltu optikajn kaj radi-teleskopojn, kontrolu agordon de la memormaŝinoj. Tej, ŝaltu la nukleajn motorojn. Dume ni moviĝu per ili. Donu akcelon!
— Ĉu ĝis ses seponoj de la luma?
Kaj responde al silenta kapjeso de la estro Tej Eron rapide faris necesajn manipulojn. La stelŝipo eĉ ne tremeris, kvankam blindiga ĉielarka flamo ekbrilis laŭ la tuta vido de la ekranoj kaj tute ŝirmis malfortajn stelojn sub la brilanta Lakta Vojo. Inter tiuj steloj estis ankaŭ la tera Suno.
— Ni havas kelkajn horojn, dum la aparatoj finos observojn kaj plenumos kvarfojan kontrolon de la programo, — diris Mut Ang. — Necesas manĝi, poste ĉiu el ni povos izoliĝi kaj iom ripozi. Mi anstataŭos Kari-n.
La astronaŭtoj eliris el la centra stirejo. Kari Ram eksidis en la turniĝantan fotelon centre de la regpanelo. La astronavigaciisto fermis la poŭpajn ekranojn, kaj la flamo de la raketaj motoroj malaperis.
La fajra Cor Serpentis plu flagris per defiaj rebriloj sur la senpasia polurita supraĵo de la aparataro. La disko de la antaŭa lokalizilo restis nigra, senfunda puto, tamen tio ne konfuzis, sed ĝojigis la astronavigaciiston. La kalkuloj, okupintaj ses jarojn da laboro de potencaj mensoj kaj esploraj maŝinoj de la Tero, evidentiĝis seneraraj.
Ĉi tien, en larĝan koridoron de la spaco, libera de stelamasoj kaj malhelaj nuboj, estis sendita «Teluro» — la unua pulsa stelŝipo de la Tero. Tiu tipo de stelŝipoj, moviĝantaj en la nul-spaco, devis atingi multe pli forajn profundaĵojn de la Galaksio, ol la antaŭaj nukle-raketaj, anamezonaj stelŝipoj, flugintaj kun rapido je kvin sesonoj kaj ses seponoj de la lumrapido. La pulsaj ŝipoj agis laŭ la principo de kunpremo de la tempo kaj estis miloble pli rapidaj. Sed ilia danĝera flanko estis tio, ke la stelŝipo en la momento de pulsado ne povis esti regata. Homoj same povis elteni pulsadon nur en senkonscia stato, kaŝitaj ene de potenca magneta kampo. «Teluro» moviĝis kvazaŭ per saltoj, ĉiufoje zorgeme esplorante, ĉu estas libera la vojo por sekva pulsado.
Preter la Serpento, en preskaŭ senstela spaco de la altaj latitudoj de la Galaksio, «Teluro» devis trairi en la konstelacion Herkulo, al karbona stelo.
«Teluron» oni sendis en la nekredeble foran flugon, por ke ĝia ŝipanaro esploru enigmajn procezojn de transformiĝo de materio rekte sur la karbona stelo, tre gravajn por la tera energi-produktado. Oni konjektis, ke la stelo estis ligita kun malhela nubo en formo de rotacianta elektromagneta disko, turnita per la eĝo al la Tero. Sciencistoj atendis, ke ili vidos ripeton de historio de la kreiĝo de nia planeda sistemo relative nemalproksime de la Suno.
«Nemalproksime» — tio estas cent dek parsekoj, aŭ tricent kvindek jaroj da iro de luma radio…
Kari Ram kontrolis la defendajn aparatojn. Ili montris, ke ĉiuj ligoj de la aŭtomatoj de la ŝipo estas sendifektaj. La juna astronaŭto ekmeditis.
Tre fore, en distanco je sepdek ok lumjaroj, restis la Tero — bela, aranĝita de la homaro por hela vivo kaj inspira krea laboro. En tiu socio sen klasoj ĉiu homo bone konis la tutan planedon. Ne nur ĝiajn fabrikojn, minejojn, kampojn kaj marajn plantejojn, sciencajn kaj esplorajn centrojn, muzeojn kaj rezervejojn, sed ankaŭ plaĉajn al koro anguletojn de ripozo, soleco aŭ izoliĝo kun amato.
Kaj for de tiu mirakla mondo la homo, starigante al si mem altajn postulojn, profundiĝadis ĉiam pli malproksime en kosmajn glaciajn abismojn, ĉasante novajn sciojn, divenojn de enigmoj de la naturo, kiu ne konkereblis sen kruela rezisto. Ĉiam pli malproksime iris la homo for de la Luno, priverŝita per mortiga rentgena kaj ultraviola radiado de la Suno, for de la varmega kaj senviva Venuso kun ĝiaj naftaj oceanoj, glueca peĉa grundo kaj eterna nebulo, for de la malvarma, surŝutita per sabloj Marso kun apenaŭ vegetanta subtera vivo. Tuj kiam komenciĝis la esploro de Jupitero, novaj ŝipoj atingis jam la plej proksimajn stelojn. Teraj stelŝipoj vizitis la Alfa-n kaj la Proksiman de la Centaŭro, la stelon de Barnard, Siriuson, la Eta-n de Eridano kaj eĉ la Taŭ-on de la Baleno. Certe, ne la stelojn mem, sed iliajn planedojn aŭ proksimajn ĉirkaŭaĵojn, se tio estis duopaj steloj, kiel Siriuso, sen planedaj sistemoj.
Sed la interstelaj ŝipoj de la Tero ankoraŭ ne estis sur planedoj, kie la vivo jam atingis sian superan formon, kie loĝas pensantaj estaĵoj — homoj.
El foraj abismoj de la kosmo ultramallongaj radiondoj portadis informojn de loĝataj mondoj; iufoje ili venadis sur la Teron jarmilojn post la sendo. La homaro estis nur lernanta legi tiujn elsendojn kaj komencis koncepti, kia oceano da scioj, teĥniko kaj arto turniĝas inter loĝataj mondoj de nia Galaksio. Mondoj, ankoraŭ ne atingeblaj. Kion do diri pri aliaj stelaj insuloj — galaksioj, disigitaj per distancoj je milionoj da lumjaroj!.. Sed pro tio nur pligrandiĝadis la strebo atingi planedojn, loĝatajn de homoj, eĉ ne similaj al la teraj, sed same konstruintaj saĝan, ĝuste evoluantan socion, kie ĉiu havas sian parton de feliĉo, plej eble grandan ĉe ilia nivelo de potenco super la naturo. Tamen, estis sciate, ke ekzistas tute similaj al ni homoj, kaj da tiaj, probable, estas pli multe. La leĝoj de evoluo de planedaj sistemoj kaj de vivo sur ili estas homogenaj ne nur en nia Galaksio, sed ankaŭ en la tuta konata de ni parto de la kosmo.