Страница 7 из 97
— Mi komprenas. Sed en elekto de amikino ne povas esti imitado, kaj mi ne estas ekzemplo por vi.
— Certe, ne. Sed mi deziris scii… pensante pri ĝusteco de juĝo kaj gusto. Ni ĉiuj tiel disiris…
— Kaj bone. Sendependecon de juĝo ni, instruistoj, strebas eduki en vi ekde unuaj paŝoj de la vivo. Poste, post certa sumo da scio, aperas komuneco de kompreno.
— Kaj vi?..
— Mi, se mi povus elekti, elektus Faj-on Rodis.
— Ho jes! Kaj mi…
— Aŭ Olla-n Dez!
— Kial do? — nekomprene ekkriis la junulo. — Ili estas tiaj malsamaj, tute nesimilaj.
— Ĝuste en tio estas la afero. Vidu, mi vin avertis. Jam estas tempo dormi, kaj ni ne komencu komplikan diskuton. Sed baldaŭ vi devos ekscii jam ne per racio, sed per sento la tutan neeviteblan polusecon de sentoj, la dialektikon de la vivo, multe pli komplikan kaj malfacilan, ol ĉiuj kaprompaj problemoj de kreantoj de teorioj en scienco kaj de novaj vojoj de arto. Memoru ĉiam, ke la plej malfacila en la vivo estas la homo mem, ĉar li eliris el la sovaĝa naturo ne destinita al tiu vivo, kiun li devas vivi laŭ forto de sia penso kaj nobleco de sentoj.
La instruisto eksilentis kaj karese puŝis Kimi-n al lia loko. Tiuj konkludaj vortoj multfoje reaperis en la memoro de la junulo dum horoj, kiam la «steleto» de la memormaŝino komencis disvolvi rakonton pri la planedo Tormans en preskaŭ reala vivo sur ekranoj de TVF.