Страница 6 из 97
— Faj Rodis mem, la estro de la ekspedicio, — flustris Puna, unua alveninta al la statuoj. En silento de la monumento paŝoj laŭ la glata metalo ŝajnis defie laŭtaj, kaj la geknaboj demetis la piedvestojn.
Ankoraŭ unu virino staris turnite, elmetinte antaŭen la maldekstran ŝultron kaj merginte la manon en la pufan hararon per gesto ĉu de abomeno, ĉu de malkvieto. Ŝia vizaĝo, regule oblonga, kun evidente mongolaj trajtoj, estis turnita al la spektantoj. En la mallarĝaj okuloj kaŝiĝis ega nerva streĉo. Ŝajnis, ke Tivisa Henako, la biologino de la ekspedicio, tuj ekkrios: «Vidu, kiel tio estas malbona!»
Kaj kontraste al la malkvieto de la biologino, apud ŝi, la astrofizikisto de la stelŝipo Tor Lik libere kaj trankvile kubutapogis sin al kadro de la luko, kaj la dekstran manon per gesto de trankviligo kaj defendo metis sur la ŝultron de Tivisa. Li staris, senzorge kruciginte la krurojn, kaj de tuta lia figuro deiris ne fizika — por tio li estis tro juna kaj maldika — sed nerva forto. Deturniĝinte de la astrofizikisto kaj klininte la grandan kapon, la unua astronavigaciisto Vir Norin etendis la dekstran manon antaŭ la brusto de la lasta el la kvinopo — la inĝeniero de kirasa defendo Gen Atal.
La inĝeniero alte levis ambaŭ manojn, tenantajn fuston de iu primitiva armilo. Lia longa vizaĝo kun mallarĝaj proksime sidantaj okuloj estis minaca. Gen Atal montriĝis al la memoro de la Tero kiel batalanto en streĉo de batalo kontraŭ malica malamiko.
La statuoj de tiuj, kiuj por ĉiam restis sur la forega planedo kaj fordonis siajn vivojn al nekonataj homoj de Tormans, estis akre prilumataj per radioj de la subiranta suno, trairantaj tra la pintoj de la sekvojoj. La skulptaĵoj de la ok revenintoj estis en krepuska ombro, kvazaŭ kovritaj per mantelo de malĝojo.
Preskaŭ sur la dishaka linio, tute apud la kvin pereintoj kaj iomete flanke de ĉiuj ceteraj, staris, forte brakumiĝinte, du virinoj. Unu estis plenmatura, vestita en striktan maldikan bluzon kun malkovritaj ŝultroj kaj ordinaran pantalonon de astronaŭto. Ŝi rigardis oblikve el sub la mallevitaj okulharoj, amara rideto tuŝis la mallongan superan lipon. Al ŝi alpremiĝis malalta junulino en plena vesto de stelŝipanino, tio estas malpeza jaketo kun staranta kolumo kaj malstrikta pantalono. Ŝi tuta streĉiĝis en duonturno, kvazaŭ retenante elŝiriĝantajn emociojn, kaj, apogiĝante per la femuro al parto de iu aparato, rigardis al la spektantoj kun kolero, malĝojo kaj rara sur la Tero kompato, en persista vola peno kunpreminte la firme konturitan grandetan buŝon. «Kuracisto de la Stela Floto Eviza Tanet kaj antropologo-lingvisto Ĉedi Daan» — legis la lernantoj sur la piedestalo, malrapide moviĝante al la sekva skulptaĵo. La estro kaj la plej responsa specialisto de la ŝipo — la inĝeniero de anihilaciaj aparatoj Grif Rift estis montrita en fotelo de piloto, kun manoj, kuŝantaj sur konvencie skizita regpanelo. Li turnis la altfruntan, plenan je severa decidemo vizaĝon, strekitan per sulkoj de medito kaj volo, for de la aparataro al la ceteraj statuoj, kvazaŭ li subite decidis diri al siaj kamaradoj ion tre gravan. Kaj ne nur gravan — malbona mesaĝo estis klare esprimita fare de la skulptisto en la vizaĝo de la inĝeniero.
Apude, same sidante en fotelo, etendinte antaŭen la brakon kun astronaŭta braceleto, la inĝeniero de pilotaj aparatoj Div Simbel kliniĝis, ne forigante sian rigardon de Grif Rift. Li estis skulptita profile, per flanko al la spektanto. La peza kapo kun firme kunpremitaj makzeloj kontraste al ceteraj, tre vivaj skulptaĵoj, ŝajnis ŝtone senmova sur la klinita potenca kolo. La dekstra mano premis fuston de aparato — Div Simbel atendis signalon.
Tri virinaj statuoj en la fino de la duonrondo montris tute alian humoron.
La dua astronavigaciisto Menta Kor sidis, komforte volviĝinte, metinte sub sin la krurojn, en angulo de io simila al profunda divano. Ŝiaj larĝe malfermitaj okuloj sub malaltaj brovoj estis direktitaj malproksimen super rubando de komputilo. Ŝi tenis la rubandon per ambaŭ manoj preskaŭ apud la lipoj de la buŝo, duonmalfermita pro medito. Fajna artista majstreco sukcesis esprimi jubilantan certecon. Evidente, la astronavigaciisto sukcesis solvi ion tre malfacilan.
Neja Holli — la inĝeniero de biodefendo, same juna, kiel Ĉedi Daan, eksidis sur randeton de elstaraĵo, kliniĝinte antaŭen kaj apogiĝinte per metitaj malantaŭen manoj sur mallongaj baskuletoj de aparataro. Abrupte turninte la kapon maldekstren, ŝi rigardis kvazaŭ al subite aperinta malamiko. Severa kuraĝo esprimiĝis en tuta ŝia malrigida figuro, vestita en bluzon kun kuspitaj manikoj, malbutonumitan sur la brusto. La kruroj, nudaj laŭ tuta longo, estis krucigitaj en evidenta streĉo, kaj la maldekstra, levita pli alte, ol la dekstra, premis pedalon. Malordigitaj hartufoj falis sur la maldekstran ŝultron, la vangon kaj parte kovris la frunton.
— Ŝi pleje plaĉas al mi, — flustris Lark al la starinta apude amikino. Tiu silentis, kapneinte, kaj almontris la trian stelŝipaninon. Preskaŭ nuda, kun defia konscio de aparta forto de sia korpo, ŝi rektiĝis kun alte levita brusto, ĉirkaŭpreninte per la manplatoj la nekredeble maldikan talion kaj mallevinte la okulojn. Antikva mallonga hararanĝo kadris ŝian vizaĝon, mallarĝiĝantan ĉe la akra mentono. Ĉioscia, nekaresa subrido estis sur ŝiaj lipoj kun kavetoj en anguloj de la buŝo. Unu ŝultron kovris maldikaj faldoj de ĉizita el nigra ŝtono skarpo, ĵetita el sub la brako malantaŭ la dorson. Eble, la skulptisto estis enamiĝinta en tiun figuron, ĉiuokaze, Olla Dez, la inĝeniero de komunikado kaj filmado, enkorpiĝis en mirinde vivan statuon, plenan je sento kaj virineco.
Sed metita malantaŭ Olla sur la finon de la duonringo, la lasta stelŝipano Sol Sain ne rigardis al ŝi. Elŝoviĝinte el malantaŭ regpanelo de maŝino, la komputila inĝeniero mallarĝigis la okulojn en karesa rideto, kiu sulkigis per ruzaj faltoj lian maldikan vizaĝon. Ŝajnis, li penis vidi la transan flankon de la monumento, kie staris lia plej proksima kaj amata, nun por ĉiam kaŝita for de li.
La suno definitive subiris, la kupolo estingiĝis, kaj tropika nokto ŝtelvenis subite. Sed tuj, pro ĉeesto de vizitantoj, aŭtomate eklumis oranĝkoloraj lampoj, kaŝitaj en ringa kornico super la statuoj. En la arte krucigitaj radioj la skulptaĵoj fariĝis eĉ pli vivaj, dum ĉio ĉirkaŭe malaperis en netravidebla mallumo. La lernantoj retenis la spiron — ili kvazaŭ restis vidalvide kun la herooj de «Malhela Flamo». Ŝajnis, pasos kelkaj minutoj da atendo, kaj la stelŝipanoj ekspiros, ridetos kaj etendos la manojn al siaj posteuloj. Sed tempo pasis, kaj rigida senmoveco de la figuroj premis pli kaj pli. Eble, unuafoje la sento de neevitebleco de la morto, de nerevenigebla perdo penetris profunde en la konscion de la gejunuloj.
Iu brue suspiris. Kimi frotis la tempiojn, decideme paŝis al la statuo de Faj Rodis kaj kliniĝis antaŭ ŝi per gesto de adiaŭo, preskaŭ frapiĝinte je angulo de la ŝtona libro, kiun ŝi tenis antaŭ si. Liaj kamaradoj disiris, haltante penseme antaŭ plej plaĉintaj skulptaĵoj. Aliaj, deirinte malproksime, rigardis al la tuta skulpta grupo. Plej multaj lernantoj haltis antaŭ la okcidenta grupo. Tiuj homoj ne revenis al la kara Tero, ne tuŝis ree ĝian kuracan naturon, ne vidis dum la antaŭmortaj horoj eĉ unu homon de la gepatra planedo. La mondo de Tormans, troviĝanta en distanco, atingebla por nenio, krom SRR, ŝajnis eĉ pli senespera, danĝera kaj senĝoja, ol senvivaj planedoj, trovitaj ĉe proksimaj sunoj, aŭ mondoj de nekomprenebla vivo sur ekranoj de la Granda Ringo.
La gejunulojn penetris humoro de tuj tempoj, kiam la starto de la unua SRR estis simila al plonĝo en nekonatan abismon. Ili forgesis pri tio, ke la ofero de la Tero sur Tormans estis ne vana, kaj staris antaŭ la monumento, kiel tiuj, kiuj antaŭ pli ol jarcento adiaŭis kun «Malhela Flamo» antaŭ ĝia ankoraŭ neniam irita vojo, plenaj je malklara maltrankvilo kaj je tute reala konscio de ega danĝereco de la ekspedicio.
La instruisto atingis sian celon — la lernantoj prepariĝis al spektado de la «steleto» de la Domo de Historio, la stereofilmo kun priskribo de la ekspedicio, filmita plejparte surloke. Ceteraj okazintaĵoj estis restarigitaj laŭ registraĵoj de memoriloj kaj laŭ rakontoj de la revenintaj anoj de la ekspedicio. La instruisto devis rememorigi al la gejunuloj pri neceso de reveno. Kelkaj homoj proponis nokti surloke, sed la plejmulto akceptis konsilon de la instruisto — reveni per nokta trajno, por jam morgaŭ spekti la «steleton», kiu postulos tagon kun ripoza paŭzo.
Sendezire, ofte rigardante malantaŭen, la lernantoj kolektiĝis kaj ekiris laŭ la vojo tra la bosko. Tuj kiam la lasta homo deiris de la placeto de la fundamento, la prilumo de la monumento estingiĝis. La modelo de la stelŝipo kaj la statuoj de ĝia anaro malaperis en mallumo, kvazaŭ falis en nigran abismon de la kontraŭmondo Tamas. Per malforta fosforeska brilo eklumis randoj de la vojo. La vojaĝantoj povis senhezite iri kaj en netravidebla mallumo de la bosko, kaj sub la stela ĉielo tra la pasejo de la monteta rondo.
En sinkoncentra silento ili venis al la stacio. La kutima etoso de la Spirala Vojo, lumo kaj multo da homoj malfortigis la impreson, kaj la junularo komencis ekscitite pridiskuti la viditaĵon. La demando: kiu al kiu pleje plaĉis — estis arde debatata, ĝis kiam venis la trajno, kaj la laciĝintaj vojaĝantoj ekkuŝis sur molaj sidiloj.
— Tamen tiuj kvin, kiuj pereis, estas pli bonaj, ol la revenintoj, kaj tio ne estas hazarde! — ripetadis Kimi, kuŝiĝante pli komforte.
— Tute ne! — kontraŭdiris volvinta sin Puna. — Al mi Grif Rift ŝajnis la plej profunda, firma kaj saĝa!
— Por kio do li restis en la ŝipo?
— Kiu do, krom li, povus regi anihilacion? Ĉu vi ne komprenis, ke «Malhela Flamo» pereus sur Tormans aŭ en la vojo kaj ni neniam ekscius ion ajn!
— Vere! Sed tamen…
— Sed tamen mi deziras dormi, kaj ne disputi kun vi. Des pli ke ĉiuj malsame rilatis al la homoj de la ekspedicio. Dalve admiras bataleman Gen Atal-on kaj Neja-n Holli, kaj vi ne deŝiris la rigardon disde Faj Rodis kaj Div Simbel.
— Ni vidos, kiu estas pli bona! — kontraŭdiris oni el alia vico de sidiloj. — Morgaŭ, post la «steleto».
— Ni vidos! — dormeme balbutis Puna, sed la nelacigebla Kimi aliris la instruiston, lokiĝintan en la malantaŭa fino de la salono. La junulo geste petis permeson kaj ricevis jesan kapklinon.
— Vi, kun vivsperto kaj profunda kompreno, — diris Kimi, — kiun el ili vi elektus via amiko?
— Ĉu vi pensas pri amikoj en heroaĵoj aŭ pri mentoro?
Kimi ruĝiĝis kaj mallevis la okulojn.