Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 5 из 113



KUIRISTO KAJ KATO

Jen digna Kuirist', la majstro de la art',Drinkejon venis lau hazard'/Li en pieco gardis akuraton,Funebris li en tiu tag' bofraton/,Kaj por la kontraumusa gard'Restigis li la Katon.Sed kion vidas li post ia reven'?De kuk' restajhon; kaj la Kato memSidante che barelo kun achetoFormanghas en murmur' kokidon en kvieto."Vi, manghegulo, kaj krimul'!"La Kuirist' riprochas kun malshato:"Chu vin ne frapas honto kvazau brul'?/Kaj dume machas la kokidon Kato/.Honesta Kato estis vi ghis nun,Ekzemplo estis vi ghis nun,Kaj jen… Ho, kia estas maifortun'!Pri vi najbaroj diros kun atesto:Fripono estas Kat', shtelisto kaj pirat'!De la rostajhoj kaj de supoNi pelu lin el korto sen kompat',Ja kvazau estus li malnobla lupo.Li estas pest', ulcero estas Kat'! "/Auskultas tion Kato dum manghad'/.La Kuiristo estis oratoro,Edifis li abunde kun fervoro,Kaj dum ripetis li patose sinFormanghis Kat' kokidon ghis' la fin'.Konsilus mi al kuiristo ajnaSurmure noti por efik':Ne babilachu kun minaco shajnaEn kazo de potenc-aplik'.