Страница 4 из 113
RANO KAJ BOVO
Al korpulenta Bov' la Ran' komparis sinKaj pri dikec' konkuri ekdeziris:Envio regis ghin.Shveligis sin la Ran', pufighis kaj blovspiris."Kvakulo, diru nun, chu estas jam egal'?"Al Ran' sin turnis ghi — "Neniom en real'!»"Jen vidu, kiel mi blovighos por konkur'!Vi diru nur,Chu jam dikighis mi?" — "Ne larghas la figur'.""Kaj kiel estas nun?" — "Aspekt' en sama stato."Pufighis Rano plu per la fervora blov',Sed ne atingis ghi dikecon de la Bov',Kaj estis pro shveligh' nur kreva rezultato.Al nia viv' similas la satir':Mizera burgh' pretendas kun aspir',Imiti plene al bonhava vir',Kaj eta oficist' — al nobla kavalir'.