Аннотация
RIPO VAN-VINKLO
La sekvonta rakonto malkovriĝis en la dokumentaro de forpasinta Didriko Knikerbokero, maljuna sinjoro de Nov-Jorkio, kiu tre scivolemis pri la Nederlanda historio de la provinco kaj la kutimoj de la posteuloj de ties originaj koloniintoj. Siajn historiajn esplorojn li entreprenis tamen malpli inter libroj ol inter homoj. Libroj rakontis nur bedaŭrinde malmulte pri liaj plej ŝatataj temoj. La maljunajn burĝojn tamen, kaj precipe iliajn edzinojn, li konsideris kiel abunde informhavajn pri tiu legenda folkloro tiel altvalora por la verfakta historio. Tial, kiam ajn li bonŝancis renkonti aŭtentan Nederlandan familion, kompakte enfermitan en ĝia malalttegmenta biendomo sub larĝbranĉa platano, li ĝin konsideris kiel specon de kvazaŭ presita esplorlibro kaj ĝin studegis kun la avido de legemulo.
La rezulto de ĉiuj tiuj esploroj estis historio pri la provinco dum la rego de la Nederlandaj provincestroj kiun li publikigis kelkajn jarojn poste. Ege diferencas opini...

Отзывы