Аннотация
Harry Harrison
NASKIĜO DE LA RUSTIMUNA ŜTALRATO
Ĉapitro 1
Kiam mi proksimiĝis al la ĉefa pordo de La Unua Banko de Paradizeto, ĝi sensis mian ĉeeston kaj svinge malfermiĝis en aŭtomata bonvenigo. Mi haste trapaŝis, kaj haltis. Sed mi estis nur tiom enirinta, ke la pordo ne povis fermiĝi post mi. Dum ĝi komencis glitfermiĝi, mi prenis la arkileton el mia sako, kaj fulme turnis min, tuj kiam ĝi estis sin plene ferminta. Dum antaŭaj vizitoj al la banko mi mezuris per klikhorloĝo ĝian mekanikan reflekson, do mi sciis, ke mi havis nur 1,67 sekundojn por fari ĉion necesan. Sufiĉe da tempo.
La arko zumis kaj lumis kaj veldis la pordon sekure al ĝia framo. Post tio la pordo povis nur zumadi, senefike kaj senmove, ĝis io en la mekanismo fandiĝis, kaj ĝi eligis kelkajn kraketajn sparkojn kaj mortis.
— Detruado de banka posedaĵo estas krimo. Vi estas arestita.
Dum ĝi parolis, la robota bankgardisto etendis siajn grandajn remburitajn manojn por kapti min k...
Отзывы