Аннотация
Lyman Frank Baum
LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ
Antaŭparolo
Pro komplezo de Doroteo Gale el Kansas, poste Princino Doroteo de Oz, humila verkisto en Usono iam nomumiĝis Reĝa Historiisto de Oz, kaj ricevis la privilegion verki la kronikojn de tiu mirinda felando. Sed verkinte ses librojn pri la aventuroj de tiuj interesaj sed kuriozaj personoj kiuj loĝas en la Lando Oz, la Historiisto malfeliĉe sciiĝis ke pro edikto de la Plejsupera Reganto, Ozma de Oz, ŝia lando ekde tiam estos nevidebla por ĉiuj kiuj loĝas ekster ĝiaj limoj kaj ke ĉia plia komunikado kun Oz estos neebligita.
La infanoj kiuj kutimiĝis anticipi la librojn pri Oz kaj kiuj amis la rakontojn pri la gajaj kaj feliĉaj personoj loĝantaj en tiu favorata lando, bedaŭris same kiel ilia Historiisto ke ne plu estos novaj libroj da rakontoj pri Oz. Ili sendis multajn leterojn demandante ĉu la Historiisto ne konas kelkajn aventurojn kiujn li povas verki, pri eventoj okazintaj antaŭ ol la Lando Oz estis kaŝita...
Отзывы