Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 8 из 31



"Fine mi trovis malgrandan arbon sur kiu, mi supozis, kreskas la samaj fruktoj kian mi mangis. La bero estis malhele purpura anstataŭ hele lavenda, sed alie ĝi estis tute simila. Ĉar mi ne povis grimpi la arbon, mi devis atendi sub ĝi ĝis akra venteto estiĝis kaj skuis la branĉojn tiel ke bero ekfalis. Tuj mi prenis ĝin kaj lastafoje rigardinte la mondon — laŭ mia tiama supozo — mi tuj manĝis la beron. Apost tio, surprize al mi, mi komencis regrandiĝi, ĝis mi reatingis mian antaŭan altecon, kaj tia mi restas. Ane necesas diri ke mi neniam denove manĝis la lavendajn fruktojn, nek manĝas ilin iuj bestoj aŭ birdoj loĝantaj sur ĉi tiu insulo."

Ĉiuj tri fervore aŭskultadis tiun mirigan historion, kaj kiam ĝi finiĝis la Orko kriis:

"Ĉu vi do kredas ke la malhele purpura bero estas la antidoto por la lavendaf"

"Mi estas tute certa," respondis Pesim.

"Do gvidu min al la arbo tuj!" petegis la Orko, "ĉar ĉi tiu eta formo kiun mi havas nun vere timigas min.”

Pesim zorge ekzamenis la Orkon.

"Vi jam estas sufiĉe hida," diris li. "Se vi estus pli granda eble vi estus danĝera."

"Ho, ne," Trot certigis lin; "la Orko estas nia bona amiko. Bonvolu gvidi nin al la arbo."

Pesim konsentis, kvankam iom kontraŭvole. Li gvidis ilin dekstren, laŭ la orienta flanko de la insulo, kaj post kelkaj minutoj kondukis ilin al la rando de la arbaro kiu frontis la bordon de la oceano. Tie staris malgranda arbo sur kiu kreskas beroj malhele purpurkoloraj. La fruktoj aspektis tre allogaj kaj Kap'tano Vilĉjo etendis manon kaj elektis beron kiu aspektis precipe dika kaj matura.

La Orko ĝis tiam restis staranta sur ŝultro de Trot sed nun ĝi flugis al la tero. Estis tiel malfacile por Kap'tano Vilĉjo surgenuiĝi, pro la ligna kruro, ke la knabineto prenis de li la beron kaj tenis ĝin proksima al la kapo de la Orko.

"Ĝi estas tro granda por eniri mian buŝon," diris la uleto, rigardante la frukton flanke.

"Vi devos plurfoje mordi ĝin, mi supozas," diris Trot; kaj tion faris la Orko. Li bekis la molan maturan frukton kaj manĝis ĝin tre rapide, ĉar ĝi tre bone gustis.

Eĉ antaŭ ol li finmanĝis la beron ili povis vidi la Orkon kreski. Apost malmultaj minutoj li reatingis sian naturan dimension kaj fiere paŝadis antaŭ ili, tute ĝojoplene pro sia transformiĝo.

"Nu, nu! Kia vi taksas min nunf" li demandis fiere.

"Vi estas tre maldika kaj rimarkinde hida," deklaris Pesim.

"Vi malbone taksas Orkojn," estis la respondo. "Ĉiu povas vidi ke mi estas multe pli bela ol tiuj aĉuloj kiujn oni nomas birdoj, kiuj estas nur lanugo kaj plumoj."

"El iliaj plumoj eblas fari molajn litojn," asertis Pasim.

"Kaj mia haŭto bone servus kiel tamburaĵo," kolere respondis la Orko. "Malgraŭ tio, senpluma birdo aŭ senhaŭta Orko neniel valorus al si mem, do ne necesas fanfaroni pri nia utileco post la morto. Sed, nur por la argumento, amiko Pesim, mi volas scii: kiel utilus vi se vi ne vivusf"

"Ne atentu tion," diris Kap'tano Vilĉjo. "Li malmulte utilas eĉ nun."

"Mi estas la Reĝo de ĉi tiu Insulo, mi diru tion, kaj vi trudis vin al mia tereno," deklaris la vireto, sulkigante la frunton je ili. "Se al vi mi ne plaĉas — kaj mi estas certa ke tiel estas, ĉar mi plaĉas al neniu alia — kial vi ne foriras kaj lasas min solaf"

"Nu, la Orko kapablas flugi, sed ne ni," klarigis Trot responde. "Ni neniel volas resti ĉi tie, sed mi ne scias kiel ni povus foriri."

"Vi povas reiri al la truo el kiu vi venis."

Kap'tano Vilĉjo kapneis; Trot tremegis pro la penso; la Orko laŭte ridis.

"Eble vi ja estas la Reĝo ĉi tie," la ulo diris al Pesim, "sed ni intencas regi ĉi tiun insulon por ni mem, ĉar ni estas tri kaj vi estas unu, kaj plejfortas ni."

La vireto ne respondis al tio, kvankam dum ili remarŝis al la kabano lia vizaĝo plej feroce mienis. Kap'tano Vilĉjo kolektis amason da folioj kaj, helpate de Trot, preparis du komfortajn litojn en kontraŭaj anguloj de la kabano. Apesim dormis en hamako kiun li pendigis de du arboj.

Ili ne bezonis telerojn, ĉar ilia manĝaĵo konsistis tute el fruktoj kaj nuksoj plukitaj disde la arboj; ili ne faris fajron, ĉar la vetero estis varma kaj nenio estis kuirenda; mebloj mankis en la kabano krom la kruda tabureto sur kiu kutimis sidi la vireto. Li nomis ĝin sia «trono» kaj ili permesis ke li retenu ĝin.



Do ili loĝis sur la insulo dum tri tagoj, kaj ili ripozis kaj manĝis ĝissate. Tamen, ili tute ne feliĉis pro tiu vivo, pro Pesim. Li konstante kritikis ilin, kaj kion ajn ili faris, kaj la tutan ĉirkaŭaĵon. Li trovis nenion bonan aŭ admirindan en la tuta mondo kaj Trot baldaŭ komprenis kial la iamaj najbaroj de la vireto portis lin al tiu insulo kaj lasis lin tie tute sola por ke li ne povu ĝeni plu. Estis misfortune por ili ke iliaj aventuroj venigis ilin al tiu loko, ĉar ofte ili preferus la ĉeeston de sovaĝa besto al la ĉeesto de Pesim.

La kvaran tagon feliĉa penso trafis la Orkon. Ili ĉiuj cerbumadis pri ebla metodo foriri de la insulo, kaj diskutis tiun aŭ tiun rimedon, sen trovi planon praktikan. Kap'tano Vilĉjo diris ke li povus konstrui floson el la arboj, sufiĉe grandan por porti ilin ĉiujn, sed kiel ilojn li havis nur tiujn du poŝtranĉilojn kaj ne eblis haki arbojn per tiel malgrandaj klingoj.

"Kaj supozu ke ni sukcesus flosi sur la oceano," diris Trot, "kien ni drivus, kaj kiom longe necesus por ke ni alvenu tienf"

Kap'tano Vilĉjo devis agnoski ke li ne scias. La Orko povus forflugi de la insulo kiam ajn ĝi volus, sed la kuriozulo estis lojala al siaj novaj amikoj kaj rifuzis lasi ilin en tia soleca dizertita loko.

Sed kiam Trot urĝis lin forflugi, dum tiu kvara mateno, la Orkon ektrafis la feliĉa penso.

"Mi forflugos," diris li, "se vi ambaŭ konsentos rajdi sur mia dorso."

"Ni estas tro pezaj; vi eble faligus nin," oponis Kap'tano Vilĉjo.

"Jes, vi estas tro pezaj por longa veturo," agnoskis la Orko, "sed se vi manĝus tiujn lavendajn berojn vi fariĝus sufiĉe malgrandaj por ke mi povu facile porti vin."

Tiu kurioza propono surprizis Troton kaj ŝi rigardis pensprofunde la parolinton dum ŝi konsideris ĝin, sed Kap'tano Vilĉjo malestime elspiris kaj demandis:

"Kio okazus al ni postef Ni malmulte utilus se ni estus nur kvin aŭ ses centimetrojn altaj. Ane, S-ro Orko, mi preferas resti ĉi tie kia mi estas, ol esti fingrulo aliloke."

"Kial vi ne povus kunporti kelkajn malhele purpurajn berojn, kiujn vi manĝus atinginte nian cellokonf" demandis la Orko. "Tiel vi povus regrandiĝi laŭdezire."

Trot kunfrapis siajn manojn pro ĝojo.

"Ĝuste!" ŝi kriis. "Ni faru tion, Kap'tano Vilĉjo." l la maljuna velisto unue ne multe plaĉis la plano, sed li pripensis ĝin zorge kaj ju pli li pensis des pli ĝi plaĉis.

"Kiel vi sukcesus porti nin, se ni estus tiel malgrandajf" li demandis.

"Mi povus meti vin en paperan sakon, kaj ligi la sakon ĉirkaŭ mian kolon."

"Sed ni ne havas paperan sakon," oponis Trot.

La Orko rigardis ŝin.

"Via sunkufo," ĝi diris post kelka pensado, "estas kava en sia mezo kaj havas du ŝnurojn kiujn vi povus ligi ĉirkaŭ mian kolon."

Trot deprenis sian sunkufon kaj rigardis ĝin kritikeme. Jes, ĝi ja povus facile enteni kaj ŝin kaj Kap'tanon Vilĉjon, kiam ili estos manĝintaj la lavendajn berojn kaj ŝrumpintajn. Ŝi ligis la ŝnurojn ĉirkaŭ la kolon de la Orko kaj la sunkufo fariĝis sako en kiu du hometoj povus veturi sen danĝero elfali. Do ŝi diris:

"Mi kredas ke ni agos tiel, Kap'tano."

Kap'tano Vilĉjo ĝemis sed li ne povis fari logikan oponon escepte ke la plano ŝajnis al li tre danĝera — kaj pli ol unumaniere danĝera.

"Anakŭ mi opinias tion," diris Trot sobre. "Sed neniu povas resti vivanta sen kelkfoje eniri danĝeron, kaj danĝero ne nepre signifas ke oni damaĝiĝas, Kap'tano; nur ke ni eble damaĝiĝus. Do mi supozas ke ni devos riski tion."

"Ni iru serĉi la berojn," diris la Orko.

Ili diris nenion al Pesim, kiu sidadis sur sia tabureto kaj malfeliĉe sulkis la frunton dum li gapis la oceanon, sed tuj komencis serĉi la arbojn sur kiuj estas la magiaj fruktoj. La Orko tre bone memoris kie kreskas la lavendaj beroj kaj gvidis siajn kompanojn rapide al la loko.