Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 28 из 31



Ĉapitro 21

Doroteo, Betinjo kaj Ozma

Mi supozas ke multaj el miaj legantoj jam legis priskribojn de la bela kaj grandioza Smeralda Urbo de Oz, do mi ne bezonas priskribi ĝin ĉi tie, krom diri ke neniam urbo en felando egalis tiun pro ĝia solena gloro. Ĝi situas preskaŭ precize en la centro de la Lando Oz, kaj en la centro de la Smeralda Urbo leviĝas la muro el brilantaj smeraldoj kiu ĉirkaŭas la palacon de Ozma. La palaco estas preskaŭ mem urbo kaj estas loĝata de multaj el la precipaj amikoj de la Reganto kaj tiuj kiuj akiris ŝiajn fidon kaj favoron.

Rilate al Ozma mem, ne estas vortoj en iu vortaro kiun mi povas trovi, taŭgaj por priskribi la belecon de la menso kaj persono de tiu junulino. Anur vidi ŝin estas ami ŝin pro ŝiaj ĉarmaj vizaĝo kaj mienoj; koni ŝin estas ami ŝin pro ŝiaj tenera simpatio, ŝia sindona naturo, ŝiaj veremo kaj honoro. Anaskite en longa genealogio de Fereĝinoj, Ozma estas tiel preskaŭ perfekta kiel povas esti feo, kaj ŝi estas konata pro sia saĝeco kiel ankaŭ pro siaj aliaj kvalitoj. Siaj feliĉaj regatoj amas sian knabinan Reganton kaj ĉiu opinias ŝin kamarado kaj protektanto.

En tiu tempo pri kiu mi verkas, la plej bona amiko kaj plej konstanta kompano estis malgranda knabino el Kansas nomata Doroteo, mortipovulo kiu venis al la Lando Oz tre kuriozmetode kaj al kiu estis donita hejmo en la palaco de Ozma. Krome, Doroteo fariĝis Princino de Oz, kaj estis tiel ĉehejme en la reĝa palaco kiel la afabla Reganto. Ŝi konis preskaŭ ĉiun parton de la granda lando kaj preskaŭ ĉiujn ĝiajn multajn loĝantojn. Apost Ozma ŝi estis pli multe amata ol ĉiu alia persono en la tuta Oz, ĉar Doroteo estis simpla kaj dolĉa, malofte koleriĝis kaj havis tiel amikeman afablan manieron ke ŝi akiris amikojn negrave kien ŝi vagis. Ŝi estis la unua kiu venigis la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston kaj la Malkuraĝan Leonon al la Smeralda Urbo. Doroteo ankaŭ kondukis en Ozon la Vilulon kaj la Malsatan Tigron, ankaŭ Vilĉinjon la Flava Kokino, Heŭrekan la Palruĝa Katido, kaj multajn aliajn plaĉegajn ulojn kaj bestojn. Ĉar ŝi venis el nia mondo, Doroteo estis tre simila al multaj aliaj knabinoj kiujn ni konas, do ja kelkfoje ŝi ne estis ege saĝa, kaj alifoje ŝi estis obstinema kaj trafis problemojn. Sed la vivo en felando instruis al la knabineto akcepti ĉiajn surprizojn kiel ordinarajn, ĉar kvankam Doroteo ne estis feino — ŝi estis same mortipova kiel ni mem — ŝi vidis pli da mirindaĵoj ol iam ajn kutimas la plej multaj mortipovuloj.

Alia knabineto el nia ekstera mondo ankaŭ loĝis en la palaco de Ozma. Tiu estis Betinjo Bobin, kies strangaj aventuroj kondukis ŝin al la Smeralda Urbo, kie Ozma elkore bonvenigis ŝin. Betinjo estis timidulineto kaj neniam kutimiĝis al la mirindaĵoj ĉirkaŭantaj ŝin, sed ŝi kaj Doroteo estis intimaj amikoj kaj opiniis sin tre bonfortunaj pro sia kunesto en ĉi plaĉega lando.

Unu tagon Doroteo kaj Betinjo vizitis Ozman en la privata ĉambraro de la knabina Reganto, kaj inter la aferoj kiuj precipe interesis ilin estis la Magia Bildo de Ozma, muntita en bela kadro kaj pendanta sur la muro de la ĉambro. Tiu bildo estis magia ĉar ĝi konstante ŝanĝis siajn scenojn kaj montris eventojn kaj aventurojn okazantajn en ĉiuj partoj de la mondo. Sekve ĝi vere estis "moviĝanta filmo" de la vivo, kaj kiam la persono staranta antaŭ ĝi volis scii kion faras iu neĉeestanto, la bildo tuj montris tiun personon, kun ties ĉirkaŭaĵoj.

La du knabinoj ne volis vidi iun specifan, ĉifoje, sed nur ĝue rigardis la ŝanĝiĝantajn scenojn, el kiuj kelkaj estis ege kuriozaj kaj rimarkindaj. Subite Doroteo kriis: "Ho, jen Buton-Brilo!" kaj tio logis Ozman ankaŭ rigardi la bildon, ĉar ŝi kaj Doroteo bone konis la knabon.

"Kiu estas Buton-Brilo?" demandis Betinjo, kiu neniam renkontis lin.

"Nu, li estas la knabeto kiu nun deiras de la dorso de tiu stranga fluganto," kriis Doroteo. Ŝi turnis sin al Ozma kaj demandis: "Kio estas tiu fluganto, Ozma?

Ĉu birdof Mi neniam antaŭe vidis tiaĵon."

"Ĝi estas Orko," respondis Ozma, ĉar ili rigardis la scenon en kiu la Orko kaj la tri grandaj birdoj unue surterigas siajn pasaĝerojn en Omenlando, post la longa flugo trans la dezerton. "Mi demandas al mi," pludiris la knabina Reganto mediteme, "kial tiuj fremduloj aŭdacas eniri tiun misfortunan landon kiun regas fireĝo."

"Tiu knabino, kaj la unukrura viro, aspektas morti-povuloj el la ekstera mondo," diris Doroteo.

"La viro ne estas unukrura," korektis Betinjo; "li havas unu lignan kruron."

"Estas preskaŭ egale malbone," deklaris Doroteo, rigardante Kap'tanon Vilĉjon lamiradi.

"Ili estas tri mortipovaj aventurantoj," diris Ozma, "kaj ili aspektas indaj kaj honestaj. Sed mi timas ke ili estos mistraktataj en Omenlando, kaj se ilin trafos ia misfortuno tie mi mem kulpos, ĉar Omenlando estas parto de mia regno."

"Ĉu ni ne povas iel helpi ilinf" demandis Doroteo. "Tiu aspektas plaĉa knabineto. Ami bedaŭrus se io malbona okazus al ŝi."



"Ni rigardu la bildon dum kelka tempo," proponis Ozma, do ili ĉiuj tiris seĝojn antaŭ la Magian Bildon kaj sekvis la aventurojn de Trot kaj Kap'tano Vilĉjo kaj Buton-Brilo. Baldaŭ la sceno ŝanĝiĝis kaj montris ilian amikon la Birdotimigilo transiranta la montojn en Omenlandon, kaj tio iom forprenis la maltrankvilon de Ozma, ĉar ŝi tuj komprenis ke Ĝlinda la Bona sendis la Birdotimigilon protekti la fremdulojn.

La aventuroj en Omenlando montriĝis tre interesaj al la tri knabinoj en la palaco de Ozma, kiuj dum la sekvaj tagoj uzis multan tempon rigardante la bildon., Ĝi estis kvazaŭ rakonto por ili.

"Tiu knabino estas vera vagistino!" kriis Doroteo, parolante pri Trot, kaj Ozma respondis:

"Ŝi estas kara ulineto, kaj mi certas ke nenio tre malbona okazos al ŝi. La maljuna velisto ankaŭ estas vera bonulo, ĉar li eĉ ne unufoje grumblis pro sia transformiĝo en akridon, malsimile al multaj personoj."

Kiam la Birdotimigilo estis tiel preskaŭ bruligita la knabinoj ĉiuj tremetis, kaj ili kunfrapis la manojn ĝoje kiam la amaso da Orkoj venis kaj savis lin.

Sekve, kiam ĉiuj ekscitaj aventuroj en Omenlando estis finitaj kaj la kvar Orkoj komencis sian flugon transmonten portante la mortipovulojn en la Landon Oz, Ozma alvokis la Sorĉiston kaj petis lin prepari dormolokon por la fremduloj.

La fama Sorĉisto de Oz estis kurioza vireto kiu loĝis en la reĝa palaco kaj prizorgis ĉiujn magiagojn kiujn volas Ozma. Li ne estis egale potenca kiel Ĝlinda, certe, sed li povis fari multajn mirindaĵojn. Li pruvis tion metante domon en la neloĝatan parton de la Kvelula Lando kie la Orkoj surterigis Kap'tanon Vilĉjon kaj Troton kaj Buton-Brilon, kaj provizis al ĝi ĉiujn komfortaĵojn kiujn mi priskribis en la antaŭa Ĉapitro.

La sekvan matenon Doroteo diris al Ozma:

"Ĉu ni ne devus iri renkonti la fremdulojn, tiel ke ni povos montri al ili la vojon al la Smeralda Urbo?

Mi certas ke tiu knabineto sentos timidecon en ĉi bela lando, kaj mi scias ke se estus mi mi volus ke iu bonvenigu min."

Ozma ridetis al sia amiketo kaj respondis:

"Vi kaj Betinjo rajtas iri renkonti ilin, se vi deziras, sed mi ne povas foriri de mia palaco ĝuste nun, ĉar mi konferencos kun Joĉjo Kukurbokapo kaj Profesoro

Sancelinsekto pri gravaj aferoj. Vi rajtas preni la

Segĉevalon kaj la Ruĝan Ĉaregon, kaj se vi komencos baldaŭ vi povos renkonti la Birdotimigilon kaj la fremdulojn ĉe la palaco de Ĝlinda."

"Ho, dankon!" kriis Doroteo, kaj ŝi foriris informi Betinjon kaj prepari por la veturo.