Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 8 из 27

ĈAPITRO VII

Lia Moŝto la Birdotimigilo

Mi supozas ke ĉiu leganto de ĉi tiu libro scias kioestas birdotimigilo; sed Joĉjo Kukurbokapo, kiuneniam vidis tian kreaĵon, pli surpriziĝis per siarenkontiĝo kun la rimarkinda Reĝo de la SmeraldaUrbo ol per ĉiu alia sola sperto dum sia mallonga vivo. Lia Moŝto la Birdotimigilo estis vestita perpaliĝintaj bluaj vestaĵoj, kaj lia kapo estis nur saketoplena de pajlo, sur la saketo estis krude pentritajokuloj, oreloj, nazo, kaj buŝo, por reprezenti vizaĝon. La vestaĵoj estis ankaŭ plenigitaj per pajlo, tiomsenarte kaj senzorge ke la kruroj kaj brakoj de LiaMoŝto aspektis pli buloplenaj ol necesis. Sur liajmanoj estis gantoj longa fingraj, kaj ili estis plenigitajper kotono. Pajleroj sin puŝis tra la mantelon de lamonarko, kaj ankaŭ tra liajn kolon kaj botosuprojn. Sur sia kapo li portis multepezan oran krononornamitan per multaj brilantaj juveloj, kaj la pezo detiu krono ĉi fis lian brovon, tiel ke lia pentrita vizaĝoricevis penseman esprimon. Efektive, nur la kronoindikis moŝtecon; ĉiel alie, la Birdotimigilo-Reĝo estissimpla birdotimigilo —malrigida, malgracia, kaj malvera. Sed kvankam la stranga aspekto de Lia Moŝto laBirdotimigilo ŝajnis stranga al Joĉjo, tamen egalemiriga estis la figuro de la Kukurbokapo al laBirdotimigilo. La purpura pantalono kaj la palruĝaveŝto kaj ruĝa ĉemizo pendis malstrikte sur la lignajartikoj faritaj de Tip, kaj la ĉizita vizaĝo sur lakukurbo ridetis, kvazau ĝia portanto konsideris lavivon la plej gaja afero imagebla. Unue, efektive, Lia Moŝto supozis ke lia kuriozavizitanto ridas pro li, kaj li emis malaprobi tianmalrespekton; sed ne senkiale la Birdotimigilo akirisla reputacion ke li estas la plej saĝa ulo en la LandoOz. Li pli zorge ekzamenis la vizitanton, kaj libaldaŭ trovis ke la formo de Joĉo estis ĉizita tiel kela rideto ne estis ŝanĝebla, kaj ke li ne povus aspektiserioza malgraŭ ĉia volo. La Reĝo parolis la unua. Rigardinte Joĉjon dumkelkaj minutoj li diris permirtono:

“El kie vi venis, kaj kielvi viviĝis? ”

“Pardonu, via Moŝto, ”respondis la Kukurbokapo; “sed mi ne komprenas vin. ”

“Kion vi ne komprenas? ”demandis la Birdotimigilo.

“Nu, mi ne komprenas vian lingvon. Komprenu, mi venis el la Lando de la Gilikuloj, do mi estasfremdulo. ”

“Kompreneble! ”kriis la Birdotimigilo. “Mi memparolas la lingvon de la Manĝtuloj, kiu ankaŭ estasla lingvo de la Smeralda Urbo. Sed vi, supozeble, parolas la lingvon de la Kukurbokapoj? ”

“Ĝuste tiel, Moŝto, ”respondis la aliulo, riverencante; “sekve ni ne povos kompreni unu laalian. ”

“Ja domaĝe, ”diris la Birdotimigilo, penseme. “Nibezonas interpretiston. ”

“Kio estas interpretisto? ”demandis Joĉjo.

“Persono kiu komprenas kaj mian lingvon kaj lavian. Kiam mi parolis, la interpretisto povas diri al vikion mi celis komuniki; kaj kiam vi diris ion, lainterpretisto povas diri al mi kion vi volis komuniki. Ĉar la interpretisto scias paroli ambaŭ lingvojn, kajne nur kompreni ilin. ”

“Certe tre lerta persono, ”diris Joĉjo, tre feliĉa ĉarekzistis tiom simpla solvo de la problemo. Do la Birdotimigilo ordonis ke la Soldato kun laVerda Barbo serĉu inter la civitanaro por trovipersonon kapablan kompreni la lingvon de laGilikuloj kiel ankaŭ la lingvon de la Smeralda Urbo, kaj tuj venigu tiun personon. Kiam la Soldato foririntis, la Birdotimigilo diris:

“Bonvolu sidiĝi dum ni atendos. ”

“Via Moŝto forgesas ke mi ne komprenas vin, ”respondis la Kukurbokapo. “Se vi volas ke mi sidiĝu, vi devos indiki tion per signo. ”La Birdotimigilo venis de sur sia trono kaj puŝisbrakseĝon malantaŭ la Kukurbokapon. Post tio, lisubite puŝis Joĉjon, kio sternigis lin sur la kusenojntiom senorda ke li faldiĝis kiel poŝtranĉilo, kaj nurtre malfacile li reordigis sin.

“Ĉu vi komprenas tiun signon? ”demandis LiaMoŝto, ĝentile.

“Plene, ”deklaris Joĉjo, etendante siajn brakojn porturni sian kapon, ĉar la kukurbo estis forturniĝintasur la stangeto kiu subtenis ĝin.

“Vi ŝajnas trorapide farita, ”komentis laBirdotimigilo, rigardante la klopodon de Joĉjo sinordigi.

“Ne pli ol via Moŝto, ”li honeste respondis.

“Sed ni diferencas ĉi tiel, ”diris la Birdotimigilo, “ke mi fleksiĝas sed ne rompiĝas, dum vi povasrompiĝi sed ne fleksiĝi. ”

Tiumomente la soldato revenis kondukantejunulinon permane. Ŝi aspektis tre dolĉa kaj modesta, kaj havis belan vizaĝon kaj belajn verdajn okulojn kajverdan hararon. Delikata verda silka jupo atingis ŝiajngenuojn, kaj videblis silkaj ŝtrumpoj broditaj kundesegno de pizguŝoj, kaj verdaj satenaj panto floj kiujnornamis laktukoj anstataŭ bantoj kaj bukloj. Sur ŝiasilka talio estis broditaj trifolioj, kaj ŝi surportis gajanjaketon ornamitan per brilantaj smeraldoj samgrandaj.

“Nu, jen malgranda Ĵelea Kon fitaĵ! ”elkrietis laBirdotimigilo, dum la verda junulino klinis sian belankapon antaŭ li. “Ĉu vi komprenas la lingvon de laGilikuloj, karulino? ”

“Jes, Moŝto, ”ŝi respondis, “ĉar mi naskiĝis en laNorda Lando. ”

“Do vi interpretos por ni, ”diris la Birdotimigilo, “kaj klarigos al ĉi tiu Kukurbokapo kion ajn mi diros, kaj ankaŭ klarigos al mi kion ajn li diros. Ĉu jenkontentiga aranĝo? ”li demandis al sia gasto.

“Tute kontentiga, ”estis la respondo.

“Do demandu al li, unue, ”pludiris la Birdo-timigilo, turninte sin al Ĵelea Kon fitaĵ, “kial li venisal la Smeralda Urbo. ”Sed anstataŭe, la knabino, kiu atente rigardis Joĉjon, 78diris al li:

“Vi ja estas miriga persono. Kiu faris vin? ”

“Knabo nomita Tip, ”respondis Joĉjo.

“Kion li diras? ”demandis la Birdotimigilo. “Miajoreloj certe trompis min. Kion li diris? ”





“Li diras ke ŝajne la cerbo de via Moŝto putris, ”respondis la knabino, modeste. La Birdotimigilo movis sin malkviete sur sia trono, kaj palpis sian kapon per sia maldekstra mano.

“Kiel utile estas, kompreni du apartajn lingvojn, ”lidiris, ĝemante perplekse. “Demandu al li, karulino, ĉuli kontraŭas enkarceriĝi pro insultado al la reganto dela Smeralda Urbo. ”

“Mi ne insultis vin! ”protestis Joĉjo indigne.

“Ĉit —Ĉit! ”avertis la Birdotimigilo; “atendu, Ĵeleatradukos mian parolon. Kial ni havu interpretiston, sevi interrompas tiel senhonte? ”

“Bone, mi atendos, ”respondis la Kukurbokapo, koleravoĉe —kvankam lia vizaĝo plu ridetis kiel ĉiam.

“Traduku la parolon, junulino. ”

“Lia Moŝto demandas ĉu vi estas malsata, ”diris Ĵelea.

“Ho, tute ne! ”respondis Joĉjo, pli feliĉe, “ĉar mi nekapablas manĝi. ”

“Nek mi, ”komentis la Birdotimigilo. “Kion lidiris, Ĵelea, karulino? ”

“Li demandis ĉu vi scias ke unu el viaj okulojpentriĝis pli granda ol la alia, ”diris la knabino petole.

“Ne kredu ŝin, Moŝto, ”kriis Joĉjo.

“Ho, mi ne kredas ŝin, ”respondis la Birdotimigilotrankvile. Li severe rigardis la knabinon kaj demandis:

“Ĉu vi estas tute certa ke vi komprenas lalingvojn de kaj la Gilikuloj kaj la Manĝtuloj? ”

“Tute certa, Moŝto, ”diris Ĵelea Kon fitaĵ, klopodante ne ridi pri la reĝulo.

“Do kial mi ŝajne mem komprenas ilin? ”demandis la Birdotimigilo.

“Ĉar ili estas unusama lingvo! ”deklaris laknabino, kiu nun ridis gaje. “Ĉu via Moŝto ne sciaske en la tuta lando Oz oni parolas nur unulingvon? ”

“Ĉu vere? ”kriis la Birdotimigilo, kiun tretrankviligis aŭdi tion; “sekve, mi facile povus meminterpreti por mi! ”

“Mi plene kulpas, Moŝto, ”diris Joĉjo, aspektanteiom embarasita, “mi kredis ke ni nepre parolasapartajn lingvojn, ĉar ni venis el apartaj landoj. ”

“Do pro tio avertiĝu ke vi neniam pensu, ”respondis la Birdotimigilo, severe. “Ĉar se oni nepovas saĝe pensi, estas preferinde resti senparolekvazaŭ pupo sencerba —kaj tio vi certe estas! ”

“Jes ja! — Nepre jes ja! ”konsentis la Kukurbokapo.

“Mi opinias, ”pludiris la Birdotimigilo, pli milde, “ke via farinto perdigis al si kelkajn bonajn tortojnpor krei senvaloran viron. ”

“Mi certigas al via Moŝto ke mi ne petis kreiĝi, ”respondis Joĉjo.

“Ha! Same pri mi, ”diris la Reĝo, agrable. “Do, ĉar ni diferencas de ĉiuj ordinaraj homoj, niamikiĝu. ”

“Plenkore! ”fervore diris Joĉjo.

“Kion? Ĉu vi havas koron? ”demandis laBirdotimigilo, surprizite.

“Ne; mi parolis nur imageme —mi povas diri, figure, ”diris la aliulo.

“Nu, via plej elstara figuro ŝajnas esti ligna figuro; do mi devas peti vin ne imagi, ĉar vi ne havas cerbondo vi ne rajtas imagi, ”averte diris la Birdotimigilo.

“Tute prave! ”diris Joĉjo, tute sen kompreno. Lia Moŝto forsendis Ĵelean Kon fitaĵon kaj laSoldaton kun la Verda Barbo, kaj kiam ili foriris liperbrake kondukis sian novan amikon en la korton, por ludi per ĵettringoj.