Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 5 из 27

ĈAPITRO IV

Tip Faras Eksperimenton pri Magio

Ŝajne iom embarasis la malgrandan kaj iomdelikataspektan knabon, ke lin nomas “Paĉjo”laalta, malgracia, Kukurbokapa viro, sed por nei tianparencecon li devus fari ankoraŭ novan longan kajtedan klarigon; do li ekŝanĝis la temon perdemando:

“Ĉu vi lacas? ”

“Kompreneble ke ne! ”respondis la aliulo.

“Sed, ”li pludiris, post paŭzo, “estas tute certe ke mi trivosmiajn lignajn artikojn se mi multe pli marŝados. ”

Tip pensadis, dum ili plumarŝis, ke tio estas vera. Li komencis bedaŭri ke li ne pli zorge fortikigis lalignajn membrojn kiam li konstruis ilin. Sed kiel lipovintus diveni ke la viro, kiun li faris nur por timigimaljunan Mombin, viviĝos per magia pulvoro enmalnova piproskatolo?

Do li ĉesis riproĉi sin, kaj komencis pripensi kielplu ripari la malfortajn artikojn de Joĉjo.

Dum ili konsideris tion, ili atingis la randon dearbaro, kaj la knabo sidiĝis por ripozi sur malnovaseg-ĉevalo kiun lasis tie iulignohakisto.

“Kial v i nesidiĝas? ”li demandisal la Kukurbokapo.

“Ĉu tio ne damaĝusmiajn artikojn? ”demandisla aliulo.

“Kompreneble ke ne. Tioripozigus ilin, ”deklaris laknabo. Do Joĉjo provissidiĝi; sed tuj kiam lifleksis siajn artikojn pli olkutime, ili tute cedis kaj liekfalis sur la teron tiom brueke Tip timis ke li estis tuteruinigita.

Li rapide kuris al la viro, surpieden levis lin, rektigis liajn brakojn kaj krurojn, kaj palpis liankapon por trovi ĉu eble ĝi fendiĝis. Sed Joĉjo ŝajnerestis sendifekta, kaj Tip diris al li:

“Verŝajne estos plej bone ke vi restu staranta. Tioŝajnas plej sendanĝera. ”

“Bone, kara Paĉjo, laŭ via ordono, ”respondis laridetanta Joĉjo, kiun tute ne konfuzis la falo.

Tip r e s i d i ĝ i s. Post kelkaj momentoj laKukurbokapo demandis:

“Sur kio vi sidas? ”

“Nu, ĝi estas ĉevalo, ”respondis la knabo senatente.

“Kio estas ĉevalo? ”demandis Joĉjo.

“Ĉevalo? Nu, ekzistas du specoj, ”respondis Tip, ne tute certa kiel klarigi. “Unu speco de ĉevalo vivas, kaj havas kvar krurojn kaj kapon kaj voston. Kaj onirajdas sur ĝia dorso. ”

“Mi komprenas, ”diris Joĉjo gaje. “Sur tia ĉevalovi sidas nun. ”

“Tute ne, ”tuj respondis Tip.

“Sed kial? Ĝi havas kvar krurojn, kaj kapon, kajvoston. ”

Tip rigardis la Seg-Ĉevalon pli atente, kaj trovis kela Kukurbokapo pravas. La korpo estis farita elarbotrunko, sur kiu ĉe unu fino restis vertikala branĉokiu ja similis voston. Ĉe la alia fino estis du grandajtuberoj kiuj similis okulojn, kaj ero estis elhakita tielke restis buŝaspekto. Rilate al kruroj, nu kvar rektajbranĉetoj estis dehakitaj el arboj kaj fiksitaj en lakorpon, apartigitaj tiel ke la Seg-Ĉevalo staru firmekiam ŝtipo estos metita sur ĝin por segiĝo.





“Ĝi similas al vera ĉevalo pli ol mi supozis, ”dirisTip, provante klarigi. “Sed vera ĉevalo estas vivanta, kaj trotas kaj dancetas kaj manĝas avenon; ĉi tioestas nur morta ĉevalo el ligno, uzata por segiŝtipojn. ”

“Se ĝi estus vivanta, ĉu ĝi trotus kaj dancetus kajmanĝus avenon? ”demandis la Kukurbokapo.

“Eble ĝi trotus kaj dancetus; sed ĝi ne manĝusavenon, ”respondis la knabo, kiu ridis pro la ideo.

“Sed komprenble ĝi ne povus esti vivanta, ĉar ĝi estasel ligno. ”

“Ankaŭ mi, ”respondis la viro. Surprizite, Tip rigardis lin.

“Jen, vi pravas! ”li kriis. “Kaj la magia pulvoro kiuvivigis vin estas en mia poŝo. ”Li elprenis la piproskatolon kaj scivoleme rigardisĝin.

“Ĉu eble, ”diris li, penseme, “ĉu eble ĝi vivigus laseg-ĉevalon? ”

“Se jes, ”respondis Joĉjo —trankvila ĉar ŝajne neniosurprizis lin —“mi povus rajdi sur ĝia dorso, kaj tialmiaj artikoj ne triviĝus. ”

“Mi provos ĝin! ”kriis la knabo, salte levante sin.

“Sed ĉu mi povos memori la vortojn de Mombaĉo, kaj kiel ŝi tenis la manojn? ”

Li pripensis dum minuto, kaj ĉar li zorge rigardis, el malantaŭ la heĝo, ĉiun agon de la maljunamagiistino, kaj aŭskultis ŝiajn vortojn, li kredis poviprecize ripeti kion ŝi diris kaj faris.

Do li komencis, ŝutante iom da magia Vivopulvoroel la piproskatolo sur la korpon de la seg-ĉevalo. Posttio li levis sian maldekstran manon, kun la et fingrosupren etendita, kaj diris:“Ueaŭĥ! ”

“Kion tio signifas, kara Paĉjo? ”demandis Jackscivoleme.

“Mi ne scias, ”respondis Tip. Li levis sian dekstranmanon, kun la dik fingro etendita supren kaj diris:

“Teaŭĥ! ”

“Kio tio signifas, kara Paĉjo? ”demandis Joĉjo.

“Ĝi signifas ke vi devas silenti! ”respondis laknabo, kiun ĉagrenis la interrompo dum tiu tre gravamomento.

“Mi ja rapide lernas! ”rimarkis la Kukurbokapo, kun sia eterna rideto. Tip nun levis ambaŭ manojn super sian kapon, kun ĉiuj fingroj kaj dik fingroj etenditaj, kaj kriislaŭtvoĉe:

“Peaŭĥ! ”

Tuj la seg-ĉevalo sin movis, streĉis siajn krurojn, oscedis per sia elhakita buŝo, kaj skuis kelkajnpulvorograjnojn de sia dorso. La restinta pulvoroŝajne malaperis en la korpon de la ĉevalo.

“Bone! ”vokis Joĉjo, dum la knabo surpriziterigardadis.

“Vi estas tre lerta sorĉisto, kara Paĉjo! ”