Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 17 из 27

ĈAPITRO XVI

La Birdotimigilo Flankeniras por Pensi

“Ŝajnas al mi, ”komencis la Birdotimigilo, kiam ĉiujrekunestis en la tronĉambro, “ke la knabino Zingibraplene pravas kiam ŝi pretendas esti Reĝino. Kaj se ŝipravas, mi malpravas, kaj ni tute ne rajtas okupi ŝianpalacon. ”

“Sed vi estis la Reĝo antaŭ ol ŝi venis, ”diris laŜancel-Insekto, arogante marŝadante tien kaj reen kunla manoj en la poŝoj; “do ŝajnas al mi ke ŝi estas laentrudiĝinto, ne vi. ”

“Precipe ĉar ni ĵus venkis ŝin kaj forkurigis ŝin, ”pludiris la Kukurbokapo, dum li levis siajn manojnpor turni sian vizaĝon por ke ĝi rigardu laBirdotimigilon.

“Ĉu ni vere venkis ŝin? ”demandis la Birdo-timigilo, kviete. “Rigardu tra la fenestro, kaj diru al mi kion vi vidas. ”Tip kuris al la fenestro kaj elrigardis.

“La palacon ĉirkaŭas duobla vico de soldatinoj, ”lianoncis.

“Mi supozis tion, ”respondis la Birdotimigilo. “Niestas egale iliaj kaptitoj kiel antaŭ ol la musojfortimigis ilin el la palaco. ”

“Mia amiko pravas, ”diris Noĉjo Hakisto, kiupoluradis sian bruston per iom da ŝamoledo.

“Zingibra restas la Reĝino, kaj ni estas ŝiaj kaptitoj. ”

“Sed mi esperas ke ŝi ne povos atingi nin, ”kriisla Kukurbokapo, tremante pro timo. “Ŝi minacis faritortojn el mi, vi scias. ”

“Ne maltrankviliĝu, ”diris la Stana Lignohakisto.

“Ja ne multe gravas. Se vi restos fermita en ĉi tiunĉambron, vi putros. Bona torto estas multe pliadmirinda ol putra intelekto. ”

“Ja vere, ”akordis la Birdotimigilo.

“Ve! ”ĝemis Joĉjo; “kia aĉa sorto estas la mia! Kial, kara Paĉjo, vi ne faris min el stano —aŭ eĉ el pajlo —por ke mi konserviĝu sen fine? ”

“Fu! ”respondis Tip, indigne. “Ĝoju ke mi eĉ farisvin. ”Li pludiris, penseme, “ĉio finiĝos, iam. ”

“Sed mi petas memori, ”interrompis la Ŝancel-Insekto, kies elstaraj, rondaj okuloj malĝoje mienis, “ke tiu terura Reĝino Zingibra proponis fari gulaŝonel mi —Mi! la sola Multe Pligrandigita kaj PleneEdukita Ŝancel-Insekto en la tuta grandega mondo! ”

“Mi opinias tion bonega plano, ”komentis laBirdotimigilo, aprobe.

“Ĉu vi ne supozas ke li pli bonus en supo? ”demandisla Stana Lignohakisto, turninte sin al sia amiko.

“Nu, eble, ”agnoskis la Birdotimigilo.

La Ŝancel-Insekto ĝemis.

“Mi povas vidi per mia menso, ”diris li, malgaje, “la kaprojn manĝi pecetojn de mia kara kamarado, laStana Lignohakisto, dum mia supo kuiriĝas superfestofajro konsistanta el flamigo de la Seg-Ĉevalo kajla korpo de Joĉjo Kukurbokapo, kaj Reĝino Zingibrarigardas mian boliĝon dum ŝi pligrandigas la flamojnper mia amiko la Birdotimigilo! ”

Tiu senesperiga bildo malgajigis la tutan gruponkaj faris ilin malkvietaj kaj maltrankvilaj.

“Tio certe okazos nur post longe, ”diris la StanaLignohakisto, klopodante paroli gaje; “ĉar ni povosrestigi Zingibran ekster la palaco ĝis ŝi sukcesostrarompi la pordojn. ”

“Kaj intertempe mi verŝajne mortos pro malsato, kaj ankaŭ la Ŝancel-Insekto, ”anoncis Tip.

“Nu, mi, ”diris la Ŝancel-Insekto, “mi kredas kemi povus manĝigi min longatempe per JoĉjoKukurbokapo. Mi preferas ne manĝi kukurbojn; sedmi kredas ke ili estas iom nutrikapablaj, kaj la kapode Joĉjo estas granda kaj dika. ”

“Senkorulo! ”kriis la Stana Lignohakisto, multeŝokite. “Ĉu ni estas kanibaloj? Aŭ ĉu ni estas fidelajamikoj?

“Mi tute klare komprenas ke ni devas ne restifermitaj en ĉi tiun palacon, ”diris la Birdotimigilo, decideme. “Do ni ĉesigu ĉi tiun malĝojankonversaciadon kaj strebu trovi rimedon por eskapi. ”





Aŭdinte tiun proponon, ili ĉiuj fervore grupiĝisĉirkaŭ la tronon en kiu sidadis la Birdotimigilo, kajdum Tip sidiĝis sur seĝon falis el lia poŝopiproskatolo, kiu ruliĝis sur la planko.

“Kio estas tio? ”demandis Noĉjo Hakisto, prenantela skatolon.

“Atentu! ”kriis la knabo. “Jen mia Vivopulvoro. Neperdu iom, ĉar preskaŭ neniom restas. ”

“Kaj kio estas la Vivopulvoro? ”demandis laBirdotimigilo, dum Tip remetis la skatolon en sianpoŝon zorgeme.

“Ia magiaĵo kiun Mombaĉo akiris de fisorĉisto, ”klarigis la knabo. “Ŝi vivigis Joĉjon per ĝi, kaj postemi uzis ĝin por vivigi la Seg-Ĉevalon. Mi supozas keĝi vivigas ĉion sur kion oni ŝutas ĝin; sed plu restasnur eble unu dozo. ”

“Do ĝi estas vere multevalora, ”diris la StanaLignohakisto.

“Jes, ”akordis la Birdotimigilo. “Ĝi eble estos nia plejbona eskapilo el niaj problemoj. Mi intencas pensi dumkelkaj minutoj; bonvolu, amiko Tip, elpreni viantranĉilon kaj fortondiĉi pezan kronon demia frunto. ”

Tip rapide tranĉisla fadenojn kiuj ligisla kronon al la kapode la Birdotimigilo, kaj la eksmonarkode la Smeralda Urboforprenis ĝin kunkontenta ĝemo kajpendigis ĝin surhoko apud la trono.

“La lasta spurode mia reĝeco, ”diris li; “kaj min plezurigas forigi ĝin. La eksreĝo de ĉi tiu Urbo, nomita Pastoria, perdis lakronon al la Mirinda Sorĉisto, kiu transdonis ĝin almi. Nun la knabino Zingibra pretendas ĝin, kaj misincere esperas ke ŝi ne ricevos kapdoloron pro ĝi. ”“Afabla penso, kiun mi multe admiras, ”diris laStana Lignohakisto, aprobe kapjesante.

“Kaj nun mi faros rapidan pensadon, ”pludiris laBirdotimigilo, klinante sin malantaŭen sur la trono. La aliaj restis laŭeble plej silentaj, por ne ĝeni lin; ĉar ĉiuj forte fidis la eksterordinaran cerbon de laBirdotimigilo.

Kaj, post atendo kiu ŝajnis vere tre, tre longa al lamalkvietaj rigardantoj, la pensisto sidiĝis, ekrigardissiajn amikojn per sia plej kapricema esprimo, kaj diris:

“Mia cerbo bonege funkcias hodiaŭ. Mi tre fieraspri ĝi. Nun, aŭskultu! Se ni provos eskapi tra lapordoj de la palaco ni certe kaptiĝos. Kaj, ĉar ni nepovas eskapi sur la tero, nur unu alternativo ekzistas. Ni devos eskapi tra la aero! ”

Li paŭzis por rimarki la e fikon de tiu vortoj; sedliaj aŭskultantoj ŝajnis perpleksaj kaj nekonvinkitaj. “La Mirinda Sorĉisto eskapis per balono, ”li pludiris. “Ni ne povas fari balonon, kompreneble; sedio ajn kapabla flugi tra la aero povos facile porti nin. Do mi proponas ke mia amiko la Stana Lignohakisto, kiu estas lerta mekanikisto, konstruu ian maŝinonkun bonaj fortaj flugiloj, por porti nin; kaj nia amikoTip povos tiam vivigi la Aĵon per sia magia pulvoro. ”

“Brave! ”kriis Noĉjo Hakisto.

“Belega cerbo! ”murmuris Joĉjo.

“Verte tre lerta! ”dirisla Edukita Ŝancel-Insekto.

“Mi kredas ke t ioeblos, ”deklaris Tip; “se, efektive, la Stana Ligno-hakisto kapablos fari laAĵon. ”

“Mi volonte provos, ”diris Noĉjo, gaje; “kaj, e f e k t i v e, mi maloftemalsukcesas kiam miprovas fari ion. Sed necesoskonstrui la Aĵon sur lategmento de la palaco, porke ĝi povu leviĝi komforteen la aeron. ”

“Certe, ”diris la Birdotimigilo. “Do ni traserĉu la palacon, ”pludiris la StanaLignohakisto, “kaj portu ĉian troveblan materialon alla tegmento, kie mi komencos mian laboron. ”

“Unue, tamen, ”diris la Kukurbokapo, “bonvoluliberigi min de ĉi tiu ĉevalo, kaj fari por mi novankruron per kiu mi povos marŝi. Ĉar estante kia minun estas, mi utilas nek al mi mem nek al iu alia. ”Do la Stana Lignohakisto dispecigis mahagonantablon per sia hakilo kaj fiksis unu el la bele ĉizitajkruroj al la korpo de Joĉjo Kukurbokapo, kiu multefieris pro la novakiraĵo.

“Ŝajnas strange, ”diris li, dum li rigardis la StananLignohakiston labori, “ke mia maldekstra kruro estosmia plej eleganta kaj fortika parto. ”

“Tio pruvas vin malkutima, ”respondis la Birdo-timigilo; “kaj mi konvinkiĝis ke la solaj konsiderindajpersonoj en ĉi tiu mondo estas la malkutimaj. Ĉar laordinaraj homoj estas kiaj la folioj de arbo, ili vivaskaj mortas nerimarkate. ”

“Estas kvazaŭ filozofo parolis! ”kriis la Ŝancel-Insekto, helpante la Stanan Lignohakiston surpiedigiJoĉjon.

“Kiel estas nun? ”demandis Tip, rigardante laKukurbokapon paŝadi por provi sian novan kruron.

“Kvazaŭ nova, ”respondis Joĉjo, ĝoje, “kaj tutepreta helpi vin ĉiujn eskapi. ”

“Do ni komencu labori, ”diris la Birdotimigilo, direktore.

Do, feliĉaj ĉar ili povas fari ion kio ebligos fini lakaptitecon, la amikoj disiris tra la palaco serĉantetaŭgajn materialojn por konstrui sian aviadmaŝinon.