Страница 5 из 20
— Mi, — elbalbutis li, malamege kaptante la vortojn el la chielo, — neniam "bonvolu eksidi" diris al li! Li simple estas eksterordinara impertinentulo. Bonvolu pardoni min, sed, verdirante, kiam vi laboras, sed oni kurpenetras… Mi diras, certe, ne pri vi…
— Eble, vi, sinjoro profesoro, donos al mi almenau priskribon de via kamero — favorsercheme kaj malghoje diris la mekanika homo, — ja por vi nun estas tutegale…
— El duonfunto da frajo dum 3 tagoj elovighas tioma kvanto da ranidoj, ke estas nenia ebleco kalkuli ilin, — mughis la nevideblulo en la megafono.
— Tu-tu, — obtuze sirenis automobiloj en la Mohhovaja-strato. -Ho-ho-ho… Chu vere, ho-ho-ho-… - susuris la amaso, suprentirante la kapojn.
— Kia fiulo! Chu? — tremante pro la indigno eksiblis Persikov al la mekanika homo, — kiel tio plachas al vi? Mi ja plendos kontrau li!
— Indignige! — konsentis la dikulo.
Blindiga violkolora radio frapis la okulojn de la profesoro, kaj chio chirkaue ekbrilis — la lanterna kolono, peceto de la pavimo, flava muro, scivolemaj vizaghoj.
— Oni ja vin, sinjoro profesoro, — rave traflustris la dikulo kaj ekpendis sur la maniko de la profesoro, kvazau pezilo. Io ekzumis en la aero.
— Ha, chiujn al diablo! — despere ekkriis Persikov, elshirante sin kune kun la pezilo el la amaso. - Hej, taksauto. Al la Prechistenka-strato!
La sensheligita malnova automobilo de konstrukcio de la jaro 24-a ekbolbruis che la trotuaro, kaj la profesoro ekgrimpis en la landauon, penante liberighi de la dikulo.
— Vi malhelpas al mi, — siblis li kaj shirmis sin per la pugnoj de la violkolora lumo.
— Chu vi legis?! Kion oni kriachas?.. Oni buchis Profesoron Persikov kun la infanetoj en la Malaja-Bro
— Neniujn infanetojn mi havas, hundaj idoj! — ekkriegis Persikov kaj subite trafis en la fokuson de nigra fotilo, fikspafinta lin profile kun malfermita busho kaj furiozaj okuloj.
— Krh…tu…krh…tu, — ekkriis la taksauto kaj entranchighis en la amason.
La dikulo jam sidis en la landauo kaj varmigis flankon de la profesoro.