Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 85 из 97

Ekzisto de la psika atmosfero iĝis konata jam en la EDM, kiam unu el la plej grandaj sciencistoj de la Tero, Vernadskij, nomis ĝin noosfero. Jarmilojn antaŭ Vernadskij al la nocio de noosfero proksimiĝis antikvaj hindoj. Ili donis eĉ pli plenan difinon — la ĉiela kroniko de Akaŝa .[33] Ĝi inkludis kvazaŭ historian registron de eventoj sur la planedo, reflektis sentojn kaj atingojn de artoj. Vernadskij opiniis la noosferon plenigita nur per necesaj ideoj kaj faktoj, tio estas per informo de nura scienco.

Sed al Vernadskij apartenas ankoraŭ unu granda ideo, kies ignoro preskaŭ pereigis nian komunan patrujon — la Teron kaj kondukis al la katastrofo ĉe vi, sur Jan-Jaĥ.

Elirante el la dissimetrio de spaco, okupata de viva organismo, el ĝia dekstreco-maldekstreco, neegaleco de fenomenoj dum rotacio «laŭ suno» kaj kontraŭ ĝi, Vernadskij trovis la dissimetrian kaŭzon de tiaj fenomenoj (la principon de Kurio[34] ) kaj specialan geometrion de spaco de la vivo. Alimaniere dekstreco-maldekstreco ne povas esti kreita. El tio sekvas neinversigebleco de vivaj fenomenoj, ĉar spaco de vivanta organismo povas posedi nur polusajn vektorojn (vektoron de tempo aŭ vektoron de morto). Dirante alivorte, ĉio viva konstruiĝas nur laŭ principoj de dialektika evoluo.

Estas sciata «la nombro de Loŝmid»[35] (nombro da atomaj kompleksoj kaj lima rapido de onda moviĝo en gasa medio). Tiun nombron determinas amplekso de planedo kaj ecoj de ĝia malviva substanco. Tial ekzistas lima kvanto de maso de vivo, de viva materio, kiu povas ekzisti sur tiu planedo. Tiu kvanto estas konstanta grando, malmulte ŝanĝiĝanta dum geologia tempo. Rompo de tiu konstanto kondukas al amasa elmortado. Sed ni revenu al la noosfero. Pri ĝi necesas zorgi pli, ol pri la atmosfero, kaj vi neglektas ilin ambaŭ. Viaj malsanulejoj estas aranĝitaj sen kompreno de psikologia influo de la medio; mi miras, kiel oni resaniĝas en ili.

— Tute bone resaniĝas! — kredigis la vicdirektoro.

— Mi komprenas. Homoj de Jan-Jaĥ ne similas al streĉitaj kordoj, kiel ni, teranoj, kaj pli facile eltenas inferecajn kondiĉojn. Ili ne havas alian eliron. Ni tre baldaŭ repagus ĉi tie pro niaj rapideco de reago, streĉiteco de sentoj kaj ŝarĝo de memoro.

La bonaĵoj, pri kiuj oni ĉi tie diris, el mia vidpunkto estas murdaj kaj estas pravigeblaj per nenia ŝtata neceso. Trankviligiloj, pacigantaj homojn kun mankoj de la vivo, similas al falĉilo, fortranĉanta radike ĉion: florojn kaj herbaĉojn, bonan kaj malbonan. Evidente, via biologia scienco estas direktita al subpremo de interna libero cele de supraĵa normigo de individuoj, alidire kreo de homamaso. Ĉiuj listigitaj de vi esploroj estas orientitaj ĝuste tiel. Kiel do eblas elekti la belan kaj plekti el ĝi girlandojn de homaj sortoj, helpi al homoj trovi kaj aprezi ĉion helan en la vivo, se vi obtuzigas emociojn, neniigas animon?

Post teruraj katastrofoj kaj malhumanigo de la EDM ni komencis kompreni, ke vere eblas neniigi animon, tio estas psikan egoon de homo, per supraĵa kaj memlaŭdanta raciumado. Eblas senigi homojn je normalaj emocioj, amo kaj psika eduko kaj anstataŭigi ĉion ĉi per rezonado de komputilo. Aperis multaj tiaj «malhomoj», tre danĝeraj, ĉar al ili estis konfiditaj sciencaj esploroj kaj kontrolo pri veraj homoj kaj pri la naturo. Elpensinte la mitan imagaĵon pri la princo de malbono — Satano, la homo mem iĝis tiu, speciale por animaloj. Imagu por momento centojn da milionoj da ĉasistoj, kiuj buĉadis animalojn nur por plezuro, gigantajn buĉejojn, eksperimentajn vivariojn de institutoj. Poste okazis paŝo al la homo mem — kaj kreskas hekatomboj de kadavroj en koncentrejoj, oni senhaŭtigas homojn kaj plektas el virinaj harligoj ŝnurojn kaj tapiŝojn. Tio estis, la homaro de la Tero ne kaŝiĝos de tio kaj ĉiam memoras la epokojn de malbono, pravigita de sciencistoj. Kaj ju pli profunda estas scio, des pli forta povas esti malutilo! Samtiam oni elpensis metodojn de kreo de biologiaj monstroj — kiel cerboj, vivantaj en solvaĵoj aparte de la korpo, aŭ kunigo de partoj de homo kun maŝinoj. Ĝenerale, tio estis la sama vojo al kreo de malhomoj, en kiuj el ĉiuj sentoj restus nur strebo al senfina sadisma potenco super veraj homoj, neeviteble kaŭzita de ilia grandega malplivaloreco. Feliĉe, ni ĝustatempe ĉesigis tiujn frenezajn intencojn de la novaj satanistoj.

— Vi mem kontraŭdiras al vi, sendito de la Tero! — diris iu, etendante la maldikan kolon, sur kiu sidis la granda kapo kun la plata vizaĝo kaj la koleraj, fende mallarĝaj okuloj. — Jen la naturo estas tro senkompata, ludante kun ni kruelan ludon de evoluo, jen la homo, malproksimiĝante de la naturo, faras nekorekteblan eraron. Kie do estas la vero? Kaj kie estas la satana vojo?

— Dialektike — kaj en la unua, kaj en la dua. Dum la naturo tenas nin en senelira infereco, samtempe levante el ĝi per evoluo, ĝi iras laŭ satana vojo de senkompata krueleco. Kaj kiam ni vokas al reveno en la naturon, al ĉiuj ĝiaj miraklaj allogaĵoj de belo kaj falsa libero, ni forgesas, ke sub ĉiu, ĉu vi aŭdas, sub ĉiu floro kaŝiĝas serpento. Kaj ni iĝas servantoj de Satano, se ni plu uzu tiun antikvan imagaĵon. Sed ĵetante nin al la alia ekstremaĵo, ni forgesas, ke la homo estas parto de la naturo. Li devas havi ĝin ĉirkaŭ si kaj ne rompi sian naturan strukturon, alie li perdos ĉion, iĝinte se

— Bonege dirite! — ekkriis la unua oratoro.

— Pardonu min kolegoj, sciencistoj de Jan-Jaĥ, se mi ne sukcesis esprimi la saĝon de la Tero, kunigitan kun giganta scio de la Granda Ringo de la Galaksio. Finfine mi estas nur astronavigaciisto. Nur foresto de aliaj, pli indaj homoj igas min paroli antaŭ vi. Ne pensu, ke mi plenas je fiero pri nemezureble pli granda horizonto de la scienco de nia mondo. Mi klinas la kapon antaŭ la heroa strebo al ekkono sur la soleca, izolita planedo. Ĉiu via paŝo estas pli malfacila, ol la nia, kaj tial — pli valora, sed nur ĉe unu absoluta kondiĉo: se ĝi estas direktita al malpligrandigo de suferoj de la homaro de Jan-Jaĥ, al leviĝo el infereco. Tielas ĉe ni la sola kriterio de valoro de la scienco.

Vir Norin malalte riverencis al la ĉeestantoj, kaj tiuj silentis, ĉu konsternitaj, ĉu indignantaj.

La vicdirektoro dankis Vir Norin-on kaj diris, ke, eble, la tera saĝo estas granda, sed li ne konsentas kun ĝi. Necesas daŭrigi la disputon, kiu tre gravas.

— Ankaŭ mi ne konsentos kun vi, — ridetis la astronavigaciisto, — sekvante la teran saĝon. Iam ankaŭ ĉe ni sur la Tero oni faradis multegajn disputojn pri milionoj da demandoj, eldonadis milionojn da libroj, en kiuj homoj disputis kun siaj oponantoj. Finfine ni implikiĝis en subtilaĵoj de semantiko kaj silogismoj, en ĝangaloj de milionoj da filozofiaj difinoj de objektoj kaj procezoj, de komplikega interplektaĵo de matematikaj esploroj. En la literaturo estis okazanta analogia procezo de amasigo de artifikaj vortaj trukoj, amasigo de malplena, nenion entenanta formo.





Kaj la diserigita konscio, kaptita en tiuj elpensitaj labirintoj, generis same sensencajn fantastajn verkojn de pentroarto kaj muziko, kie ĉiuj veraj trajtoj de la ĉirkaŭanta mondo estis terure distorditaj. Aldonu al tio, ke la skizoida dissplitigita psiko neeviteble forpuŝas sin de la realo, postulante foriron en sian propran mondon, mondon de kreaĵoj de malsana cerbo, kaj vi komprenos forton de tiu ondo en la historia vojo de la homaro de la Tero. Ekde tiam ni timas artifikajn disputojn kaj evitas troan detaligon de difinoj, ĝenerale ne tre necesaj en la rapide ŝanĝiĝema mondo. Ni revenis al tre antikva saĝaĵo, eldirita jam en hinda eposo «Mahabharata» antaŭ kelkmil jaroj. Heroo Arĝuna diras: «Per kontraŭdiraj vortoj vi min implikas. Parolu nur pri tio, per kio mi povas atingi la Bonon!»

— Atendu! — kriis la vicdirektoro. — Do, ĉu vi ankaŭ matematikajn difinojn opinias nenecesaj?

— Matematiko necesas nur sur sia loko, tre malvasta. Vi mem submetis vin al malsato, malsanoj kaj spirita malriĉiĝo pro neglekto al la homo kaj al la naturo, pro tri malkredoj: je eblo lukti kontraŭ kampaj parazitoj kaj altigi fekundecon nure per biologiaj rimedoj anstataŭ ĥemio; je eblo krei plenvaloran artefaritan nutraĵon; je granda profundeco de penso kaj spiritaj fortoj de la homoj. Vi malproksimigis vin de efektiva ekkono de komplikeco de la viva naturo, surmetinte katenon de unuflanka kaj danĝera linia logiko, kaj el liberaj pensantoj iĝis katenitaj per de vi mem elpensitaj metodoj sklavoj de malvastaj sciencaj fakoj. La sama praa kredo je forto de signo, cifero, dato kaj vorto dominas super vi en verkoj kaj formuloj. Homoj, kiuj opinias sin ekkonintaj la veron, ĉirkaŭbaras sin per la esence sama superstiĉo, kiu estas en primitivaj sloganoj kaj afiŝoj por «mavoj».

La antikvaj hindoj havis apologon pri potenca saĝulo, laŭ kies volo ĉiuj rampis antaŭ li. Sed la saĝulo ne estis antaŭvidema kaj estis disŝirita de tigro-hommanĝanto, atakinta subite, kiam la saĝulo ne sukcesis koncentri sian volon por rebato de la malbona intenco. Tial via protesto ne devas iĝi simila al renkonto kun tigro, sed estos efika nur post analizo de la stato.

Mi ankoraŭ tre malmulte konas vian planedon, sed dume mi ne vidis ĉe vi la veran sciencon. Tio, kio nomiĝas tiel ĉi tie, estas nur teĥnologio, malvasta profesiismo, tiel malproksima disde sindonema laboro por ekkono de la mondo, samkiel metia rutino disde vera majstreco. Vi konkuras pri efemeraj aplikaj malkovroj, da kiaj ĉe vi ĉiutage oni faras centojn da miloj. Tio, certe, estas grava kaj necesa, sed ne konsistigas la tutan sciencon. Malgraŭ disvastiĝintaj ĉe vi opinioj, Jan-Jaĥ ne suferas pro manko de teĥnologio aŭ pro ĝia troo. Ĉe vi troo da teĥniko en grandaj centroj kaj manko en periferiaj urbetoj kreas ege malegalan kaj mallertan ĝian uzon.

Sintezan scion kaj klerigon de la popolo ĉe vi oni eĉ ne opinias nepraj komponaĵoj de scienca esploro, sed tio ja estas ĝuste la fundamentoj de la scienco. Ĝuste tial aperas tiu amaso da malmultekostaj scioj de frumaturaj malkovroj, akiritaj sen meditado kaj longa selektado, kiu ne permesas al vi rigardi al la vastaĵoj de la mondo de ekkono. Samtempe troa fiero de junaj esploristoj, fakte malkleraj teĥnologoj, imagantaj sin sciencistoj, atingas tion, ke ili revas pri rekonstruo de la universo, eĉ ne proksimiĝinte al kompreno de komplikeco de ĝiaj leĝoj.

— Troigo! — kriis la vicdirektoro.

— Tute prave! — konsentis Vir Norin kaj evitis penojn disputigi lin pri takso de la scienca agado de la instituto.

33

Akaŝa — en unu el antikvaj hindaj filozofiaj instruoj: etero (rim. de la tradukinto).

34

la principo de Kurio — la principo de Kurio kaj Pasteŭro (termino de Vernadskij) konsistas en tio, ke dissimetrion povas kaŭzi nur io, per si mem havanta dissimetrion (rim. de la tradukinto).

35

«la nombro de Loŝmid» — nombro da molekuloj en 1 kuba centimetro da gaso en normalaj kondiĉoj. Jozefo Loschmidt (1821–1895) — aŭstra fizikisto (rim. de la tradukinto).