Добавить в цитаты Настройки чтения

Страница 68 из 97

— Vi miris, kiel mi rimarkis, ke ni ne veturigis la maljunulinon, ĉu? — oblikvante al apudiranta Eviza, komencis la ĉefkuracisto.

— Vi estas penetrema.

— Ĉe ni oni ne povas esti tro bonkora, — kvazaŭ senkulpigante sin, diris la tormansano. — Unue, oni povas ricevi infekton, due, necesas gardi la aŭton, trie…

Eviza haltigis lin per gesto.

— Vi povas ne klarigi. Vi pensas antaŭ ĉio pri vi mem, gardas la aŭton, tiun primitivan produkton el fero kaj plasto, pli, ol homon. Ĉio ĉi estas natura por la socio, en kiu vivo de malplimulto tenas sin sur morto de plimulto. Sed tiuokaze por kio vi dediĉis vin al medicino? Ĉu estas senco en kuracado de homoj, se ekzistas facila morto kaj rapida rotacio de generacioj?

— Vi eraras! «Lovoj» estas la plej valora parto de la loĝantaro. Nia devo estas kuraci ilin per ĉiuj rimedoj, defendante kontraŭ la morto. Ideale, certe, estus, se ni povus konservi nur solan cerbon, apartiginte ĝin de kadukiĝinta korpo.

— Niaj prauloj eraris same, opiniante la cerbon kaj la psikon io aparta de la korpo, kvazaŭ ne ligita kun la tuta naturo. Troviĝis homoj, kiuj asertis, ke la tuta mondo estas nur derivaĵo de la homaj imagoj pri ĝi. Ĉi tie estas radikoj de multaj biologiaj eraroj. La cerbo kaj la psiko ne kreiĝas per si mem. Iliaj strukturo kaj laboro estas derivaĵoj de socio, tempo, sumo de scioj dum kreiĝo de la individuo. Nur per senĉesa ensorbado de novaj impresoj, scioj, sentoj la cerboj de emociiĝemaj kaj memoremaj homoj venkas la naturan konservemon — kaj eĉ tiam nur ĝis certaj limoj. Granda sciencisto tridek jarojn post la pinto de sia agado iĝos konservemulo, senespere postrestinta la epokon. Kaj li mem ne komprenos tion, ĉar lia cerbo estas agordita al la mondo, restinta malantaŭe, foririnta en la pasintecon.

— Sed eblas modeli novajn kondiĉojn, kreskigi ilin…

— Dum vi modelas, eĉ pli malproksime disiros la stato de la cerbo kaj la kondiĉoj de la medio. La noosfero, tio estas la psika ĉirkaŭaĵo de la homo, ŝanĝiĝas nekompareble pli rapide ol biologia transformado.

— Ni ne teoriadis, sed luktis kontraŭ la morto, per praktiko komprenante novajn eblojn de plilongigo de vivo.

— Kaj aldonis al la kolosa listo de krimoj de la naturo kaj de la homo ankoraŭ milionojn da martiroj! Aldone multaj malkovroj alportis al homoj pli da malutilo, ol utilo, instruinte politikajn banditojn — faŝistojn — rompi homon psike, transformi en obeeman bruton. Se kalkuli ĉiujn animalojn, turmentitajn dum eksperimentoj, malsanulojn, torturitajn per viaj operacioj, do necesos severe kondamni vian empiriismon. En historio de nia medicino kaj biologio same estis malhonoraj periodoj de malzorgo pri vivo. Ĉiu lernejano povis tranĉi vivan ranon, kaj duonklera studento — hundon aŭ katon. Ĉi tie tre gravas mezuro. Se transiri la limon, do kuracisto iĝos buĉisto aŭ venenisto, sciencisto iĝos murdisto. Se ne atingi la necesan limon, tiam kuracistoj fariĝas senrezultaj revantoj aŭ malkleraj oficistoj. Sed la plej danĝeraj estas fanatikuloj, pretaj distranĉi homon, ne parolante eĉ pri animaloj, por plenumi senekzemplan operacion, anstataŭigi neanstataŭigeblan, ne komprenante, ke homo estas ne meĥanismo, muntita el normaj pecoj, ke koro estas ne nur pumpilo, kaj ke cerbo estas ne tuta homo. Tiu aliro kaŭzis nemalmulte da malutilo ĉe ni, kaj mi vidas ĝin prosperi sur via planedo. Vi eksperimentas super animaloj blinde, forgesinte, ke nur la plej ekstrema neceso povas iel pravigi turmentojn de la superaj formoj de animaloj, kiuj suferas ne malpli ol la homo. Same sendefendaj estas ankaŭ viaj «kuracatoj» en malsanulejoj. Mi vidis esplorajn laboratoriojn de tri ĉefurbaj institutoj. La sumo de suferoj, kiu estas en ili, ne povas pravigi la mizerajn atingojn…

La ĉefkuracisto abrupte ektiris la manon de Eviza, depuŝinte ŝin de la vojeto. Ili trafis malantaŭ diskreskintan arbuston.

— Kliniĝu, tuj! — flustris la tormansano tiel postuleme, ke Eviza obeis.

De la pordego kuris kelkaj homoj, pelantaj antaŭ si korpulentan homon kun griza vizaĝo kaj eliĝintaj okuloj. Fortoj estis forlasantaj la fuĝanton. Li haltis, ŝanceliĝante. Unu el la persekutantoj batis lin per la genuo en la vizaĝon, fleksinte la dikulon duone. La dua faligis la viktimon. La persekutantoj komencis treti la falinton per la piedoj.

Eviza elŝiriĝis el la manoj de la ĉefkuracisto kaj ekkuris al la loko de la batado, kriante:

— Haltu, ĉesu!

Senfina miro trakuris la bestiĝintajn vizaĝojn. La pugnoj malpremiĝis, ombroj de ridetoj fulmetis sur la torditaj lipoj. En veninta silento aŭdeblis nur ploretado de la viktimo.

— Kiel vi povas, ses junuloj, bati unu homon — dikan kaj maljunan? Ĉu vi ne komprenas malhonoron, hontindecon de tia afero?!

Fortika homo en blua ĉemizo kliniĝis antaŭen kaj fingromontris al Eviza.

— Ho Granda Serpento! Kiel mi ne komprenis! Ci ja estas el la Tero!

— Jes! — respondis Eviza, malleviĝante sur la genuon, por pririgardi la vunditon.

— Lasu tiun kadavraĵon! Aĉaĵo estas vivema! Ni nur iomete lernis lin.

— Pro kio?

— Pro tio, ke li estas malpuriganto de papero. Tiuj damnitaj verkistoj-lakeoj elpensadas fabelojn pri nia vivo, primensogas historion, pruvante grandecon kaj saĝon de tiuj, kiuj permesas al ili vivi pli longe kaj bone pagas. Pro unu frazo en iliaj skribaĵoj, kiu plaĉas al la regantoj, devas pagi ni ĉiuj. Tiajn ne sufiĉas bati, ilin necesas murdi!

— Atendu! — ekkriis Eviza. — Eble, li ne tiom kulpas. Vi ĉi tie ne zorgas pri precizeco de la dirita aŭ skribita. Verkistoj same ne pensas pri konsekvencoj de iu efekta frazo; sciencistoj — pri tio malbona, kion kondukos en la mondon ilia malkovro. Ili hastas plej baldaŭ sciigi la mondon, simile al konkure kriantaj kokoj.

La gvidanto ekridetis malferme kaj simpatie.

— Ja ci saĝas, terulino! Sed ne pravas: tiu ĉi scias, kion mensogas. Ili estas pli malbonaj, ol knabinaĉoj, kiujn oni prenas en ĝardenoj kontraŭ mono. Tiuj vendas nur sin, kaj tiuj ĉi — nin ĉiujn! Mi ilin malamas. — Li piedbatis sian viktimon, forrampantan sur la piedoj kaj la genuoj.

— Ĉesu, malfeliĉuloj! — Eviza ŝirmis per si la verkiston.

— Serpento-Fulmo! Ci nenion komprenas, — mallarĝigis la okulojn la gvidanto, — ĝuste ili estas malfeliĉuloj, sed ne ni. Ni foriras el la vivo plenaj je fortoj, ne konante malsanojn, ne konante timon, zorgante pri nenio. Kio povas nin timigi, se baldaŭ tutegale estas morto? Kaj «lovoj» ĉiam tremas, timante morton kaj longan vivon kun neeviteblaj malsanoj. Timas ne kontentigi «serpentulojn», timas diri vorton kontraŭ la potenco, por ke oni ilin ne faru «mavoj» kaj ne sendu en Templon de Karesa Morto. Timas perdi siajn mizerajn avantaĝojn en manĝo, loĝejo, vesto.





— Do ilin necesas kompati.

— Tute ne! Ĉu ci scias, per kio oni meritas rajton je longa vivo? Oni elpensas, kiel obeigi homojn, kiel fari manĝon el ajna aĉaĵo, kiel igi virinojn naski pli da infanoj por la Kvaropo. Serĉas leĝojn, kiuj pravigas senleĝaĵojn de «serpentuloj», laŭdas, mensogas, strebante promocion.

— Do ili strebas al pli malfacila laboro, ĉu?

— Ho ne! Ju pli alte ĉe ni staras homo, des malpli laboras. Jen tial ili rampas, por atingi rangon de «serpentulo», kaj por tio pretas perfidi la tutan mondon.

— Kaj ĉu vi ne perfidas, eĉ renkontante kun la Serpento? Kaj ne timas Jangar-on?

La gvidanto de «mavoj» tremeris kaj ĉirkaŭrigardis.

— Ci scias pli, ol mi pensis… Nu, adiaŭ, terulino, ni ne plu intervidiĝos!

— Ĉu mi povas peti vin plenumi ion gravan? Ĝuste vin. — Eviza rigardis al la gvidanto.

Li ruĝiĝis, kiel knabo.

— Dependas.

— Iru en la malnovan Templon de Tempo, kie estas monumento, trovu tie nian estrinon. Ŝia nomo estas Faj Rodis. Parolu kun ŝi same rekte kaj saĝe, kiel vi parolis kun mi. Sed antaŭe trovu inĝenieron Tael-on. Kvankam li estas «lovo», sed li estas homo, da kiaj sur via planedo estas ankoraŭ malmulte.

— Konsentite. — La gvidanto etendis la manon.

— Kaj diru, ke vin sendis Eviza Tanet.

— Eviza Tanet… kia nomo!

La sesopo malaperis en la ĝardeno. De la pordego al Eviza estis iranta brua grupo da kuracistoj de la Centra hospitalo, alveturintaj sur granda publika veturilo.

El post la arbusto eliris la ĉefkuracisto, vokis helpantojn, kaj ili silente ektrenis la vunditon al la aŭto.

— Kiu estas tiu? — demandis Eviza unu el la hospitalaj kolegoj.

— Fama verkisto. Kiel ili lin prilaboris! — La parolinto ekfloris per kontenta rideto, kvazaŭ li estis plene sur la flanko de la «mavoj».

Ne komprenante, Eviza ekiris kun la kuracistoj al la mallarĝa portalo de la enirejo.

Interne la konstruaĵo ripetis la ordinaran stilon de Tormans. Pezaj pordoj kondukis en vastan vestiblon. Larĝa ŝtuparo estis leviĝanta en halon, kadritan per duvica kolonaro. En la vestiblo svarmis multaj homoj. Iliaj rigardoj momente turniĝis al Eviza. La gastinon oni kondukis supren kaj sidigis en flanka galerio sur kadukan divanon. Ĉiuj alvenintoj plu restis malsupre, viciĝinte kiel viva koridoro.

— Ĉu ili atendas iun? — demandis Eviza preterpasantan maljunulon en flava medicina ĥalato.

— Certe, — severe respondis tiu, — nin devas honorigi per vizito reprezentantoj de la Supera Kunveno.

— Kial «honorigi per vizito», sed ne simple veni?

La homo timigite rigardis al Eviza, retrorigardis kaj malaperis inter la kolonoj.

La atendado daŭris pli ol duonhoron, ĝis oni eksciis, ke la altranguloj ne venos. La starinta malsupre homamaso kvazaŭ rompis digon. Kun rido kaj laŭta parolo, karaktera por tormansanoj, ĉiuj impetis laŭ la ŝtuparo en la halon. La ĉefkuracisto trovis Eviza-n kaj kondukis ŝin sur la podion, kie sidiĝis la plej famaj medicinistoj de la ĉefurbo kaj honoraj gastoj el aliaj lokoj de la planedo. Eviza rezignis, asertante, ke ŝi neniel meritas la altan lokon, kaj por ŝi, ordinara kaj juna kuracisto de la Stela Floto, tio estas maldeca. Ŝi eksidis apud kolono ĉe rando de la halo, sentante sur si atenton de la tuta aŭditorio, kaj zorgigita pri la estonta elpaŝo.

Oratoroj nehaste ŝanĝadis unu la alian. Ili paroladis longe, pri aferoj pli ol evidentaj, anticipe skizante direktojn de la komencataj raportoj. Tormansanoj tian elpaŝon ial nomis «mallonga enkonduko». Laŭ ĉio senteblis, ke tiuj torentoj de banalaĵoj interesis neniun. Eviza vidis tion laŭ enuantaj vizaĝoj, laŭ bruo en la halo, kiun apenaŭ superis tondrado de sonamplifiloj, transdonantaj parolojn de oratoroj.

Finfine la gvidanto de la kunsido deklaris pri la deziro de la kuracisto el la Tero elpaŝi antaŭ kuracistoj de Tormans.