Страница 8 из 69
Ĉapitro 2
Epsilono de la Tukano
Mallaŭta vitra sonoro aperis sur la tablo en akompano de oranĝaj kaj bluaj lumetoj. Laŭ diafana vando eksparkis diverskoloraj briloj. Estro de la eksteraj stacioj de la Granda Ringo Dar Veter plu observadis lumon de la Spirala Vojo. Ĝia giganta arko ĝibis en alto, strekante laŭ rando de maro malhel-flavan strion de sia spegulaĵo. Ne deŝirante de ĝi la rigardon, Dar Veter etendis la manon kaj movis stangeton al M — la meditado ne finiĝis. Hodiaŭ en la vivo de tiu homo estis okazanta granda ŝanĝo. Matene el la loĝa zono de la suda hemisfero venis lia posteulo Mven Mas, elektita de la Konsilio de Stelnavigado. La lastan elsendon por la Ringo ili faros kune, kaj poste… Jen tiu «poste» restis ankoraŭ nedecidita. Dum ses jaroj li eltenadis la laboron, postulantan ekstreman streĉon, por kiu oni elektadas homojn de elstaraj kapabloj, distingiĝantajn per bonega memoro kaj per vasteco, enciklopedieco de scioj. Kiam kun malbonaŭgura persisto komencis ripetiĝi atakoj de indiferenteco al la laboro kaj al la vivo — de unu el la plej gravaj malsanoj de homo, — Evda Nal, la fama psikiatro, esploris lin. La elprovita malnova rimedo — muziko de malgajaj akordoj en ĉambro de bluaj sonĝoj, penetrita per trankviligaj ondoj — ne helpis. Restis nur ŝanĝi specon de agado kaj kuraciĝi per fizika laboro tie, kie ankoraŭ necesas ĉiutaga kaj ĉiuhora muskola streĉo. Lia kara amiko — historiistino Veda Kong hieraŭ proponis labori ĉe ŝi kiel elfosisto. En arkeologiaj elfosadoj maŝinoj ne povis fari ĉiujn laborojn — la fina etapo estis plenumata per homaj manoj. Volontuloj ne mankis, sed Veda promesis al li longan vojaĝon en regionon de antikvaj stepoj, en proksimeco kun la naturo.
Se Veda Kong scius!.. Tamen, ŝi scias ĉion ĝisfine. Veda amas Erg Noor-on, la anon de la Konsilio de Stelnavigado, la estron de la tridek sepa stela ekspedicio. Erg Noor devis sciigi pri si el la planedo Zirda. Sed se estas neniu mesaĝo, kaj ĉiuj kalkuloj de interstelaj flugoj estas ekstreme precizaj, ne taŭgas pensi pri konkero de amo de Veda! La vektoro de amikeco — jen ĉio la plej granda, kio ligas ŝin kun li. Sed tamen li veturos por labori ĉe ŝi!
Dar Veter movis la stangeton, premis butonon, kaj la ĉambron priverŝis hela lumo. Kristala fenestro konsistigis muron de la turnita al vastaĵo ejo, levita super la tero kaj la maro. Per turno de alia stangeto Dar Veter klinis tiun muron al si, kaj la ejo malfermiĝis al la stela ĉielo, fortranĉinte per metala kadro lumojn de vojoj, konstruaĵoj kaj lumturojn de la mara bordo malsupre.
Ciferplato de galaksia horloĝo kun tri koncentraj ringoj de gradoj altiris la atenton de Dar Veter. Sendo de informo laŭ la Granda Ringo okazadis laŭ la galaksia tempo, je ĉiu centmilono de galaksia sekundo, aŭ unufoje dum ok tagoj, kvardek kvin fojojn dum jaro laŭ la tera tempokalkulo. Unu rotacio de la Galaksio konsistigis galaksian diurnon.
La vica kaj la lasta por li elsendo okazos je la naŭa horo matene laŭ la tempo de la Tibeta observatorio — sekve, je la dua horo nokte ĉi tie, en la Mediteranea observatorio de la Konsilio. Restis iomete pli ol du horoj.
La aparato sur la tablo eksonoris kaj ekflagris denove. Malantaŭ la vando aperis homo en hela, silke brilanta vesto.
— Ni prepariĝis al sendo kaj ricevo, — mallonge diris li, montrante neniujn signojn de respekto, kvankam en la rigardo kaŝiĝis admiro pri la estro.
Dar Veter silentis, silentis ankaŭ la asistanto, starante en libera kaj fiera pozo.
— Ĉu en la kuba halo? — finfine demandis Dar Veter kaj, ricevinte jesan respondon, demandis, kie estas Mven Mas.
— Ĉe la aparato de matena freŝo. Akceptas agordon post la vojo. Krome, al mi ŝajnas, li estas emociita…
— Mi sur lia loko same emociiĝus, — penseme diris Dar Veter. — Tiel estis antaŭ ses jaroj…
La asistanto rozkoloriĝis pro penoj resti senpasia. Li kun junula pasio kompatis sian estron, probable konsciante, ke li mem iam pasos ĝojojn kaj malfeliĉojn de granda laboro kaj grandega responso. La estro de la eksteraj stacioj per nenio esprimis siajn emociojn — oni opiniis maldecaĵo montri ilin en lia aĝo.
— Kiam Mven Mas aperos, tuj venigu lin al mi.
La asistanto foriris. Dar Veter aliris la angulon, kie la diafana vando estis nigrigita de la plafono ĝis la planko, kaj per larĝa gesto malfermis du klapojn, enkonstruitajn en panelojn el kolora ligno. Ekbrilis lumo, eliranta ie el profundo de ekrano, simila al spegulo.
La estro de la eksteraj stacioj helpe de aparta klemo ŝaltis la vektoron de amikeco — rektan konekton, kiun oni aranĝadis inter homoj, ligitaj per profunda amikeco, por komunikiĝi inter si en ajna momento. Vektoro de amikeco konektadis kelkajn lokojn de konstanta ĉeesto de homo — loĝejon, laborejon, ŝatatan ripozejon.
La ekrano eklumis, en ĝia profundo montriĝis konataj kombinoj de altaj paneloj kun se
— Veda, restis du horoj. Necesas alivestiĝi, kaj mi dezirus, ke vi venu en la observatorion pli frue.
La virino sur la ekrano levis la manojn al la densaj hel-cindraj haroj.
— Mi obeas, mia Veter, — mallaŭte ekridis ŝi, — mi iras hejmen.
La orelon de Dar Veter ne trompis gajeco de la tono.
— Kuraĝa Veda, trankviliĝu. Ĉiu, kiu elpaŝas por la Granda Ringo, iam elpaŝis unuafoje…
— Ne malŝparu vortojn por distri min, — obstine levis la kapon Veda Kong, — mi baldaŭ venos.
La ekrano estingiĝis. Dar Veter fermis la klapojn kaj turniĝis por renkonti sian anstataŭonton. Mven Mas eniris per larĝaj paŝoj. La trajtoj de la vizaĝo kaj malhele bruna koloro de la glata brilanta haŭto montris lian devenon de negraj prauloj. Blanka mantelo estis falanta per pezaj faldoj de sur la potencaj ŝultroj. Mven Mas kunpremis ambaŭ manplatojn de Dar Veter en siaj fortikaj maldikaj manoj. Ambaŭ estroj de la eksteraj stacioj — la eksa kaj la estonta — estis tre altaj. Veter, kies genealogio devenis de la rusa popolo, ŝajnis pli larĝa kaj masiva ol la pli svelta afrikano.
— Al mi ŝajnas, hodiaŭ devas okazi io grava, — komencis Mven Mas kun tiu fidema rekteco, kiu distingigis la homojn de la erao de la Granda Ringo.
Dar Veter kuntiris la ŝultrojn.
— Gravaĵo okazos por ĉiuj tri. Mi fordonos mian laboron, vi ĝin prenos, kaj Veda Kong unuafoje parolos kun la Universo.
— Ŝi estas tre bela? — duondemande, duonaserte respondis Mven Mas.
— Vi vidos. Tamen, en la hodiaŭa elsendo estas nenio speciala. Veda prelegos pri nia historio por la planedo KR3 664456+BS 3252.
Mven Mas faris en la menso mirinde rapidan kalkulon.
— La konstelacio Unukornulo, la stelo Ross 614, la planeda sistemo estas konata ekde nememoreblaj tempoj, sed ili per nenio montris sin. Mi ŝatas antikvajn nomojn kaj vortojn, — kun apenaŭ rimarkebla noto de pardonpeto aldonis li.
Dar Veter pensis, ke la Konsilio scipovas elekti homojn. Kaj diris:
— Tiuokaze por vi estos bone kun Junio Ant — la estro de la elektronikaj memormaŝinoj. Li nomas sin estro de memoraj lampoj. Temas ne pri lampo — primitiva antikva lumilo, sed pri unuaj elektronikaj aparatoj, mallertaj, en vitraj kloŝoj, kun elpumpita aero, similajn al tiamaj elektraj lumiloj.
Mven Mas ekridis tiel sincere kaj malferme, ke Dar Veter eksentis, kiel kreskas lia simpatio al tiu homo.
— Memoraj lampoj! Niaj memoraj retoj estas koridoroj de plurkilometra longo, konsistantaj el miliardoj da elementoj-ĉeloj! Sed, — retenis li sin, — mi liberigas miajn sentojn, sed ne eksciis la necesan. Kiam ekparolis Ross 614?
— Antaŭ kvindek du jaroj. Ekde tiam ili ekposedis la lingvon de la Granda Ringo. Ĝis ili estas nur kvar parsekoj. La prelegon de Veda ili ricevos post dek tri jaroj.
— Kaj poste?
— Post la prelego okazos ricevo. Tra niaj malnovaj amikoj ni ricevas iajn novaĵojn laŭ la Ringo.
— Tra la sesdek unu de la Cigno?
— Certe. Aŭ iufoje tra la cent sep de la Serpentisto, uzante vian antikvan terminologion.
Eniris homo en sama arĝenteca vesto de la Konsilio de Stelnavigado, kiel la asistanto de Dar Veter. Nealta, vigla kaj ĝibnaza, li estis altiranta al si per akra, atenta rigardo de la okuloj, malhelaj, kiel ĉerizoj. La enirinto frotis sian rondan glatan kapon.
— Mi estas Junio Ant, — nomis li sin per alta akra voĉo, evidente adresante al Mven Mas.
Tiu respekte salutis lin. Estroj de la memormaŝinoj superas ĉiujn per klero. Ili decidas, kion el ricevitaj mesaĝoj necesas eternigi en la memormaŝinoj, kio estas direktenda al la ĝenerala informreto aŭ al palacoj de kreado.
— Jen ankoraŭ unu el brevanoj, — grumblis Junio Ant, premante la manon de la nova konato.
— Kio estas? — ne komprenis Mven Mas.
— Mia elpensaĵo. En Latino. Tiel mi nomis ĉiujn nelonge vivantojn — laborantojn de la eksteraj stacioj, pilotojn de la interstela floto, teĥnikistojn de fabrikoj de stelŝipaj motoroj. Nu, kaj nin ĉiujn. Ni same vivas ne pli ol duonon de la normala vivdaŭro. Kion ni povas fari, tamen anstataŭe estas interese! Kie estas Veda?
— Ŝi intencis veni pli frue… — komencis Dar Veter.
Liaj vortoj estis superitaj de alarmaj muzikaj akordoj, eksonintaj post sonora klako sur ciferplato de la horloĝo de la Galaksio.
— Tio estas averta signalo laŭ la tuta Tero. Al ĉiuj energistacioj, al ĉiuj fabrikoj, al la transportaj retoj kaj radistacioj. Post duonhoro oni ĉesigu liveron de energio kaj akumulu ĝin en kapacitaj kondensiloj sufiĉe, por trabati la atmosferon per kanalo de direktita radio. La sendo prenos kvardek tri procentojn de la tera energio. La ricevo — nur por subteno de la kanalo — ok procentojn, — klarigis Dar Veter.