Страница 57 из 69
Sur nia akvoriĉa planedo same estas relative malgranda areo de kontinentoj por kolekto de suna energio ĉu per nutraj vegetaĵoj, ĉu per ligno, aŭ simple per termoelektraj instalaĵoj.
En la plej antikvaj periodoj de la historio de la Tero la vivo evoluis pli malrapide en marĉoj de malaltaj kontinentoj de paleozoiko, ol sur altaj kontinentoj de kenozoiko, kie okazis lukto ne nur pri nutraĵo, sed ankaŭ pri akvo.
Ni scias, ke necesas certa, la plej profita por abundo kaj potenco de vivo proporcio inter akvo kaj sekaĵo, kaj nia planedo estas proksima al tiu plej avantaĝa koeficiento. Da tiaj planedoj estas ne tiom multe en la kosmo, kaj ĉiu prezentas netakseblan donacon por nia homaro kiel nova grundo por ĝia disloĝiĝo kaj plua perfektiĝo.
Jam delonge la homaro ĉesis timi spontanan troloĝatecon, iam timigintan la forajn praulojn. Sed ni persiste strebas en kosmon, ĉiam pli disvastigante la regionon de loĝado de homoj, ĉar ankaŭ en tio estas moviĝo antaŭen, la neevitebla leĝo de evoluo. Malfacileco de ekposedo de planedoj, tre diferencantaj disde la Tero per fizikaj kondiĉoj, estis tiom granda, ke ĝi jam delonge naskis projektojn pri loĝigo de la homaro en la kosmo sur speciale konstruitaj gigantaj konstruaĵoj, similaj al multoble pligrandigitaj sputnikoj. Vi scias, ke unu tia insulo estis konstruita antaŭ la epoko de la Ringo, — mi diras pri «Nadiro», situanta je dek ok milionoj da kilometroj for de la Tero. Tie ankoraŭ loĝas negranda kolonio de homoj… Sed la malsukceso de tiuj malvastaj, tre limigitaj ejoj por homa vivo estis tiom evidenta, ke ni povas nur miri pri niaj prauloj, malgraŭ tuta kuraĝeco de ilia konstrua ideo.
La ĝemelaj planedoj de la verda zirkonia stelo tre similas al la nia. Ili ne taŭgas aŭ estas malfacile ekposedeblaj por gracilaj loĝantoj de la malferminta ilin planedo CR519, pro kio ili hastis transdoni al ni tiujn informojn, same kiel ni transdonos al ili niajn malkovrojn.
La verda stelo situas en tia distanco for de ni, kian traflugis neniu nia stelŝipo. Atinginte ĝiajn planedojn, ni antaŭiĝos malproksime en la kosmon. Kaj ni antaŭiĝos ne sur malgranda mondeto de artefarita konstruaĵo, sed sur firma bazo de grandaj planedoj, vastaj por organizado de oportuna vivo, de potenca teĥniko.
Jen kial mi detale okupis vian atenton per la planedoj de la verda stelo — al mi ili ŝajnas eksterordinare gravaj por esploro. La distanco je sepdek lumjaroj nun estas atingebla por stelŝipo kiel «Cigno», kaj, eble, endas la tridek okan stelan ekspedicion sendi al Aĥernaro!
Grom Orm eksilentis kaj transiris al sia loko, turninte malgrandan stangeton sur regpanelo de la tribuno.
Anstataŭ la prezidanto de la Konsilio antaŭ la spektantoj leviĝis malgranda ekrano, sur kiu ĝis nivelo de la brusto aperis la konata al multaj masiva figuro de Dar Veter. La eksa estro de la eksteraj stacioj ridetis, renkontita per neaŭdeblaj salutoj de verdaj lumetoj.
— Dar Veter troviĝas nun en la Arizona radioaktiva dezerto, de kie ekflugas grupoj da raketoj sur alton je kvindek sep mil kilometroj por konstruado de la sputniko, — klarigis Grom Orm. — Li deziris elpaŝi antaŭ vi kun sia opinio kiel ano de la Konsilio.
— Mi proponas efektivigi la plej simplan solvon, — aŭdiĝis la gaja voĉo, sonanta per metalo de transportebla sendilo. — Sendi ne unu, sed tri ekspediciojn!
La anoj de la Konsilio kaj la spektantoj rigidiĝis pro neatenditeco. Dar Veter ne estis oratoro kaj ne uzis la efektan paŭzon.
— La origina plano de sendo de ambaŭ stelŝipoj de la tridek oka ekspedicio al la triopa stelo EE7723…
Sammomente Mven Mas imagis tiun triopan stelon, antikve nomatan Omikrono 2 de Eridano. Situanta en malpli ol kvin parsekoj for de la Suno, tiu sistemo el flava, blua kaj ruĝa steloj posedis du senvivajn planedojn, sed la intereso de esploro konsistis ne en ili. La blua stelo en tiu ĉi sistemo estis blanka nano. Amplekse egala al granda planedo, mase ĝi egalis al duono de la Suno. Mezuma specifa maso de substanco de tiu ĉi stelo dumil-kvincent-oble superis denson de la plej peza tera metalo — iridio. Gravito, elektromagnetaj kampoj, procezoj de kreo de pezaj ĥemiaj elementoj sur tiu stelo prezentis kolosan intereson kaj gravecon por ilia rekta esploro el plej eble proksima distanco. Des pli ke la deka stela ekspedicio, sendita en la pasinteco al Siriuso, pereis, sukcesinte averti pri danĝero. La proksima najbaro de la Suno — la duopa blua stelo Siriuso same posedis blankan nanon de pli malalta temperaturo kaj pli granda amplekso, ol la Omikrono 2 de Eridano B kun denso, dudek-kvin-oble pli granda ol la denso de akvo. Atingo de tiu proksima stelo estis neebla pro grandegaj kruciĝantaj meteorŝtonaj fluoj, zonantaj la stelon kaj tiom difuzitaj, ke ne eblis precize determini disvastigitecon de la pereigaj ŝtonpecoj. Ĝuste tiam, antaŭ tricent dek kvin jaroj, aperis la ideo pri ekspedicio al la Omikrono 2 de Eridano.
— …prezentas nun, post la eksperimento de Mven Mas kaj Ren Boz, — estis parolanta tiutempe Dar Veter, — tiom gravan valoron, ke rezigni pri ĝi ne eblas.
Sed esploro de la fremda, fora stelŝipo, trovita fare de la tridek sepa ekspedicio, povas doni al ni tiajn sciojn, kiuj ege superos malkovrojn de la unua esploro.
Eblas neglekti la antaŭajn regulojn de sekureco kaj riski disigi la stelŝipojn. «Aella-n» sendi al la Omikrono de Eridano, kaj «Tintaĝelon» — al la T-stelo. Ambaŭ stelŝipoj apartenas al la unua klaso, kiel «Tantro», kiu sola venkis la monstrajn malfacilaĵojn.
— Romantiko! — laŭte kaj malestime diris Pur Hiss kaj tuj kuntiriĝis, rimarkinte malaprobon de la spektantoj.
— Jes, vera romantiko! — ĝoje ekkriis Dar Veter. — Romantiko estas lukso por la naturo, sed ĝi necesas en bone aranĝita socio! Pro abundo de korpaj kaj animaj fortoj en ĉiu homo pli rapide renaskiĝas soifo de novo, de oftaj ŝanĝoj. Aperas speciala rilato al fenomenoj de la vivo — peno vidi pli, ol egalmezuran paŝadon de ĉiutageco, atendi de la vivo la plej altan normon de elprovoj kaj impresoj.
— Mi vidas en la halo Evda-n Nal, — daŭrigis Dar Veter. — Ŝi konfirmos al vi, ke romantiko estas ne nur psikologio, sed ankaŭ fiziologio! Mi daŭrigas — la novan stelŝipon «Cigno» sendi al Aĥernaro, al la verda stelo, ĉar nur post cent sepdek jaroj nia planedo ekscios la rezulton. Grom Orm tute pravas, ke esploro de similaj planedoj kaj kreo de bazo por antaŭiĝo en la kosmon estas nia devo rilate al la posteuloj.
— Rezervo da anamezono pretas nur por du ŝipoj, — kontraŭdiris sekretario Mir Om. — Necesos dek jaroj, por, ne rompante la ekonomion, prepari ŝipon por ankoraŭ unu flugo. Mi rememorigu, ke nun multajn produktadajn fortojn forprenos la restarigo de la sputniko.
— Mi antaŭvidis tion, — respondis Dar Veter, — kaj proponas, se la Konsilio de Ekonomio trovos eble turni sin al la loĝantaro de la planedo: ĉiu por jaro prokrastu distrajn vojaĝojn, oni malŝaltu televidilojn de niaj akvarioj en oceanaj profundaĵoj, ĉesu liveri juvelŝtonojn kaj rarajn vegetaĵojn el Venuso kaj Marso, haltigu fabrikojn de vestaĵoj kaj ornamaĵoj. La Konsilio de Ekonomio determinos pli bone, ol mi, kion necesas haltigi, por ĵeti la ŝparitan energion por produktado de anamezono. Kiu el ni rifuzos redukti bezonojn nur por unu jaro, por alporti al niaj infanoj grandegan donacon — du novajn planedojn en vivigaj radioj de la verda, agrabla por niaj teraj okuloj suno!
Dar Veter etendis la manojn antaŭ si, alparolante al la tuta Tero, ĉar li sciis, ke miliardoj da okuloj observas lin en ekranoj de televidiloj, balancis la kapon kaj malaperis, lasinte malplenan bluetan flagradon. Tie, en la Arizona dezerto, brua tondro periode tremigis la grundon, dirante pri tio, ke vica raketo ekflugis kun ŝarĝo ekster la limojn de la lazura firmamento. Ĉi tie ĉiuj ĉeestantoj en la halo de la Konsilio ekstaris, levante la maldekstrajn manojn, kio signifis malferman kaj plenan konsenton kun la parolinto.
La prezidanto de la Konsilio turnis sin al Evda Nal:
— Nia gasto el la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, ĉu ne eldiros vi vian opinion rilate de la homa feliĉo?
Evda ankoraŭfoje suriris la tribunon.
— La homa psiko estas konstruita tiel, ke ĝi ne estas adaptita al longa ekscito kaj multfoja ripeto de ekscito, — tio estas defendo kontraŭ rapida eluziĝo de la nerva sistemo. Niaj foraj prauloj preskaŭ pereigis la homaron, ne kalkulante kun tio, ke la homo en sia fiziologia bazo postulas oftan ripozon. Sed ni, timigitaj per tio, antaŭe tro gardis la psikon, ne komprenante, ke la ĉefa rimedo de distro kaj ripozo post impresoj estas laboro. Necesas ne nur ŝanĝo de speco de okupiĝoj, sed ankaŭ regula alternado de laboro kaj ripozo. Ju pli malfacila estas laboro, des pli longa estas ripozo, kaj tiam ju pli malfacile, des pli ĝoje, des pli la homo estas absorbita tute, plene.
Eblas paroli pri feliĉo, kiel pri konstanta alternado de laboro kaj ripozo, de malfacilaĵoj kaj plezuroj. Longviveco de la homo vastigis limojn de lia mondo, kaj li ekstrebis en la kosmon. Lukto por novo — jen la vera feliĉo! Sekve, la sendo de stelŝipo al Aĥernaro donos al la homaro pli da rekta ĝojo, ol la du ceteraj ekspedicioj, ĉar la planedoj de la verda suno donacos novan mondon al niaj sentoj, dum esploroj de fizikaj fenomenoj de la kosmo, malgraŭ ilia valoro, estas perceptataj ankoraŭ nur per racio. Luktante por kresko de sumo de homa feliĉo, la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, probable, opinius la plej profita la ekspedicion al Aĥernaro, sed se eblas efektivigo de ĉiuj tri, do kio povas esti pli bona!
Evda Nal ricevis rekompence de la emociita halo tutan lavangon da verdaj lumoj.
Levis sin Grom Orm.
— La demando kaj la decido de la Konsilio jam estas klaraj, kaj mia elpaŝo, evidente, estas la lasta. Ni petos la homaron redukti siajn bezonojn por la kvarcent naŭa jaro de la erao de la Ringo. Dar Veter ne diris pri trovo fare de historiistoj de ĉevalo de la erao de la Disa Mondo. Tiujn centojn da tunoj da pura oro eblas turni al produktado de anamezono kaj atingi rapidan faron de la fluga rezervo. Ni sendos unuafoje dum la tuta historio de la Tero ekspediciojn samtempe al tri stelaj sistemoj kaj unuafoje penos atingi mondojn, situantajn en distanco je sepdek lumjaroj!
La prezidanto fermis la kunsidon, petinte resti nur la anojn de la Konsilio. Necesis urĝe kompili demandojn al la Konsilio de Ekonomio, kaj ankaŭ al la Akademio de Stokastiko kaj Antaŭdiro de Estonteco por klarigo de eblaj hazardaĵoj en longa vojo al Aĥernaro.
La laca Ĉara ektrenis sin post Evda, mirante, ke la palaj vangoj de la fama psikiatrino restis freŝaj, kiel ĉiam. La junulino deziris kiel eble plej baldaŭ resti sola, por en kvieto trasenti la absolvon de Mven Mas. Hodiaŭ estas bonega tago! Tamen, Mven Mas-on oni ne kronis kiel heroon, pri kio en la plej kaŝitaj revoj esperis Ĉara. Oni lin por longe, se ne por ĉiam, forigis de granda kaj grava laboro… Sed ĉu oni lin ne lasis en la socio! Ĉu ne estas malfermita por ili vasta kaj malfacila vojo de esploro, laboro, amo!