Страница 110 из 113
STURNO KAJ KATIDO
Jen vivis Sturno en la dom', —Kantist' malbona, lau rezon',Sed filozof perfekte sagha,Kaj kun Katid' amika estis li.Aspektis la Katid' sufiche agha,Sed plena de ghentil', afablo, simpati'.Jen foje al Katid' okazis tragedi':Hazarde li tagmanghon ne ricevis.Enpense vagas li, miauas pro malsat',Kaj svingas voston Kat'.Chagrene la Katid' pri mangho multe revis;La Sturno-filozof' konsili devisKaj diris li: "Naivas vi, amik',Ke vi toleras faston en praktik';Jen apud vi en kagh' kardelo pendas, —Kaj vi, senpensa, manghon nun pretendas.""Sed konscienc'…" — "Ghi estas sur paper',Kaj fakte stultas la afer',Por malsprituloj — antaujugh', fabelo,Kaj por saghul' — ridinda bagatelo!Al homo kun la fort'Subighas ajna sort'.Jen argument' kaj jen ekzemplo-vero."Klarigis li kun plena elokvent', —Kaj al Katid' ekplachis argument'.Do kaptis li kaj manghis la kardelon.Ekghuis la Katid' en mangho alt-nivelon,Sed tamen por tagmangh' malgrandis la kardel'.Do studis la Katid' kun zorgo kaj fidel'La duan kurson, montris li persiston, —Kaj diris li al Sturn': "Mi dankas, bon-amik',Pro via sagho plena de praktik'!"La kaghon rompis li kaj manghis instruiston.